Mergi la conținut

Esperanta sonoj en aliaj lingvoj

de utku, 7 noiembrie 2011

Contribuții/Mesaje: 32

Limbă: Esperanto

Kirilo81 (Arată profil) 7 noiembrie 2011, 14:49:17

darkweasel:
Kirilo81:Kontraŭe al darkweasel, en la germana ekzistas diferenco inter 's' kaj 'z', nome inter vokaloj: reisen [rajzen] (vojaĝi) - reißen [rajsen] (ŝiri).
Ha jes, vi tute pravas. En mia antaŭa mesaĝo mi pensis pri vortoj kiel Sonne, kiuj en la nordo havas z-sonon, sed en la sudo havas s-sonon.
Jes, prave, kaj en nordaj dialektoj estas tendenco voĉigi ĉiun 's' antaŭ vokaloj, dum en la sudaj estas mala tendenco, tiel ke la du supraj ekzemploj parte estas ambaŭ elparolataj jen [rajzen], jen [rajsen].

Laf (Arată profil) 7 noiembrie 2011, 23:45:04

Ĉiuj esperantaj sonoj troviĝas en la pola lingvo - poloj parolas esperante sen pli grandaj problemoj.
Ĝuste! Dum unu internacia esp renkontiĝo LKK organizis anketon kun demando: el kiu lando esperantistoj plej klare prononcas vortojn? Ĉiuj sendube voĉdonis al poloj.
En la serba ekzistas ĉiuj esperantaj vortoj kaj ankoraŭ kvar aliaj. De esperantaj vortoj en la serba ne ekzistas nur ĥ kaj ŭ.

Hyperboreus (Arată profil) 8 noiembrie 2011, 19:23:16

Forigite

Laf (Arată profil) 8 noiembrie 2011, 22:59:57

Verŝajne ne vortoj sed sonoj, literoj?
Ho...! Kia eraro?! shoko.gif Vi tute pravas, fakte temas pri literoj. Dankon vidas vandenis!

Heliogabalus (Arată profil) 9 noiembrie 2011, 17:52:49

Hyperboreus:Hispana
Etaj klarigoj:

C c (ne ekzistas en la hispana, sed hispanlingvanoj facile povas elparoli ĝin)
Ĝ ĝ (hispanlingvanoj havas problemojn elparoli ĉi tiun sonon)
H h (Verdire, en latinameriko ni havas preskaŭ la saman sonon. Nia “j”)
Ĥ ĥ (ĉi tiu sono ekzistas en la hispana de Eŭropo, sed en Ameriko oni ne ofte aŭskultas ĝin, anstataŭ ĝi, ni prononcas preskaŭ kiel “h”)
Ĵ ĵ Llanto (nur en Urugvajo, Paragvajo kaj Argentino, por la resto ne estas tiom facila sono)
O o Orgasmo demando.gif (ĝin ni havas sed, ĉu ĝi estis la unua vorto kiun vi pensis por ekzempli)
Ŝ ŝ (same kiel c, ne estas hispanaj vortoj (krom neologismoj) kun ĉi tiu sono, sed ni povas elpraoli ĝin)
V v (la ekzemplo ne validas, la vorton “Viento” ni elparolas preskaŭ kiel [bjento])
Z z (efektive, ni ne havas ĉi tiun sonon krom alofone).

Hyperboreus (Arată profil) 10 noiembrie 2011, 21:34:25

Forigite

troyshadow (Arată profil) 6 decembrie 2011, 21:19:18

Por rusianoj plejparte estas malfacile prononcas o kaj e,kiam ili ne estas akcentaj,ni lau rusa kutimo diras a kaj i

jeckettre (Arată profil) 13 decembrie 2011, 14:08:48

se la jenaj paroj prononciĝas ambaŭ senvoĉe, do ili ekzistas en mia gepatra:

p-b
t-d
k-g

kaj se ili devas prononciĝi senvoĉe-voĉe, do b,d,g ne ekzistas...

tute ne ekzistas en mia gepatra la jenaj:

ĉ ĝ r ŝ v z ĥ ĵ

feliĉe mi ilin konadis ĉe la angla kaj la franca.

P.S. mia gepatra estas nur unu el la hanlingvoj kaj ne reprezentas la tutan.

Matthieu (Arată profil) 13 decembrie 2011, 17:26:52

La slovaka kaj la ĉeĥa havas ĉiujn sonojn de Esperanto.

En la franca mankas h, r, ĥ kaj ŭ (nu, ĉi tiu lasta sono ekzistas en la franca, sed ĉiam komence de silabo, ne ĉe la fino). Eblas diri ankaŭ, ke la franca ne havas c, ĉ, ĝ, sed ni ja havas en kelkaj vortoj ts, tŝ, dĵ, kaj por mi apenaŭ ekzistas malsameco inter ekz. c kaj ts.

darkweasel (Arată profil) 13 decembrie 2011, 17:30:23

Mutusen:
En la franca mankas r
Ĉu? La franclingva r-sono certe estas alia ol la hispanlingva (kiun oni fojfoje rigardas kiel la plej bonan Esperantan r-sonon), sed laŭ PMEG: Konsonanta variado:
R estas trema konsonanto, kiu normale estas denta, sed fakte ne gravas, kie en la buŝo oni faras la sonon. Ekz. vela R estas tute bona alternativo. La grava afero pri R estas, ke ĝi estu trema. Do ankaŭ vela R prefere estu trema, “rulata” (tiam la uvulo tremas kontraŭ la lango). R estu same trema en ĉiaj pozicioj en la vorto. En ekz. rivero la du R estu same elparolataj. Efektive tamen oni uzas ankaŭ diversajn aliajn specojn de r-sonoj, ankaŭ netremajn, kaj tio estas sufiĉe akceptita en la praktiko. Oni tamen zorgu, ke la R-sono ne konfuziĝu kun alia konsonanto, aŭ kun iu el la kvin vokaloj.

Înapoi mai sus