المشاركات: 32
لغة: Esperanto
utku (عرض الملف الشخصي) 7 نوفمبر، 2011 10:36:44 ص
Ĉu ekzistas lingvo, kiu inkluzivas ĉiujn esperantajn sonojn?
Mi supozas ke, C havas memstara fonetikan sonon ʦ, kiu ne egalas al "ts", kaj mi ne konsideras diftongojn.
Ekzemploj;
En la turka ekzistas 25, krom c, ĥ, ŭ.
En la azera ekzistas 26, krom c, ŭ.
En la standarda araba ekzistas 19, krom a, c, ĉ, e, g, ĵ, o, p, v. (Tamen araba r kaj araba ĥ estas iome malsamaj ol la esperantaj.)
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 7 نوفمبر، 2011 11:31:05 ص
utku:La germana ja havas ilin ĉiujn (se mi nenion forgesis), sed s kaj z ne estas sencodistingaj (kaj laŭregione interŝanĝeblaj).
Ĉu ekzistas lingvo, kiu inkluzivas ĉiujn esperantajn sonojn?
Tamen en la germana ne ekzistas eŭ (sed ja aŭ), tial ĝi ne estas tre facila por ni.
fizikisto (عرض الملف الشخصي) 7 نوفمبر، 2011 11:56:07 ص
utku (عرض الملف الشخصي) 7 نوفمبر، 2011 12:03:29 م
lgg (عرض الملف الشخصي) 7 نوفمبر، 2011 12:29:56 م
utku:Kiom de 28 esperantaj sonoj laŭ literoj (abcĉdefgĝhĥijĵklmnoprsŝtuŭvz) pli-malpli troviĝas en via lingvo?La rusa ne havas sonoj ĝ (prononcas kiel dĵ), h (kiel ĥ), l (kiel li) kaj ŭ (kiel u aŭ v).
Ankaŭ en rusa lingvo preskaŭ neniam renkontas sonoj o kai e, kai sono i antaŭe la vokaloj.
La fonetica de Esperanto estas tre fremde por rusa orelo.
hebda999 (عرض الملف الشخصي) 7 نوفمبر، 2011 12:36:10 م
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 7 نوفمبر، 2011 1:21:44 م
utku:Ĉu germana havas la sonon ĝ? Mi iam legis, ke kelkaj germanoj havas malfacilecon prononci ĝin. Eble mi legis ion malveran aŭ mismemoras la koncernan lingvon.Tiu sono estas malofta en la germana, sed ja ekzistas, ekz. en Dschungel (ĝangalo).
Same pri ĵ, kiu ekzistas en fremdvortoj kiel Genie (genio) kaj Journal (ĵurnalo).
hebda999 (عرض الملف الشخصي) 7 نوفمبر، 2011 1:25:15 م
A a FATHER ABEND ALTANA
B b BOARD BAHN BABA
C c TSAR ZEHN CACKO
Ĉ ĉ CHURCH TSCHECHE CZAS
D D DOOR DORT DAMA
E e MET ENDE ELEGIA
F f FLOOR FEDER FUTRO
G g GOOD GEGEND GOŚĆ
Ĝ ĝ GENTLE DSCHUNGEL DRZAZGA
H h HURT HUND HARFA
Ĥ ĥ ACH DACH CHICHOT
I I ME KIND IGLICA
J j YES JAGEN JAJKO
Ĵ ĵ MEASURE JOURNAL ŻYTO
K k KIND KRANK KOLKA
L l LOVE LIEBE LALKA
M m MAN MARK MAMA
N n NAME NACHT NOS
O o FOR OFEN OWOC
P p PART PAPIER PAPUGA
R r RAT RÖHRE RURA
S s SKIN SUPPE SESJA
Ŝ ŝ SHOW SCHULE SZYSZKA
T t TAKE TAFEL TATARAK
U u RULE UHU UCZUCIE
Ŭ ŭ NOW BAUM PAUZA
V v VERY WORT WINO
Z z ZONE SAMEN ZAZDROSNY
Kirilo81 (عرض الملف الشخصي) 7 نوفمبر، 2011 1:33:15 م
En origine germanaj vortoj ne aperas la sonoj 'ĝ, ĵ' kaj 'dz'.
En la pola la diferenco inter 'h' (skribita h) kaj 'ĥ' (skribita ch) estas nur ŝajna, fakte ilia elparolo estas la sama, depende de la ĉirkaŭaj sonoj [h] auc [x].
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 7 نوفمبر، 2011 1:35:00 م
Kirilo81:Kontraŭe al darkweasel, en la germana ekzistas diferenco inter 's' kaj 'z', nome inter vokaloj: reisen [rajzen] (vojaĝi) - reißen [rajsen] (ŝiri).Ha jes, vi tute pravas. En mia antaŭa mesaĝo mi pensis pri vortoj kiel Sonne, kiuj en la nordo havas z-sonon, sed en la sudo havas s-sonon.