Al la enhavo

Esperanta sonoj en aliaj lingvoj

de utku, 2011-novembro-07

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

utku (Montri la profilon) 2011-novembro-07 10:36:44

Kiom de 28 esperantaj sonoj laŭ literoj (abcĉdefgĝhĥijĵklmnoprsŝtuŭvz) pli-malpli troviĝas en via lingvo?

Ĉu ekzistas lingvo, kiu inkluzivas ĉiujn esperantajn sonojn?

Mi supozas ke, C havas memstara fonetikan sonon ʦ, kiu ne egalas al "ts", kaj mi ne konsideras diftongojn.

Ekzemploj;
En la turka ekzistas 25, krom c, ĥ, ŭ.
En la azera ekzistas 26, krom c, ŭ.
En la standarda araba ekzistas 19, krom a, c, ĉ, e, g, ĵ, o, p, v. (Tamen araba r kaj araba ĥ estas iome malsamaj ol la esperantaj.)

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-07 11:31:05

utku:
Ĉu ekzistas lingvo, kiu inkluzivas ĉiujn esperantajn sonojn?
La germana ja havas ilin ĉiujn (se mi nenion forgesis), sed s kaj z ne estas sencodistingaj (kaj laŭregione interŝanĝeblaj).

Tamen en la germana ne ekzistas eŭ (sed ja aŭ), tial ĝi ne estas tre facila por ni.

fizikisto (Montri la profilon) 2011-novembro-07 11:56:07

En la germana, ĥ ja ekzistas (skribita kiel "ch"), sed nur post a, o kaj u. Post e kaj i same kiel je la vortkomenco, ĝi estas nekutima afero kaj ofte ne facile prononcebla. "ch" ekzistas ankaŭ post e kaj i, sed estas alie prononcita.

utku (Montri la profilon) 2011-novembro-07 12:03:29

Ĉu germana havas la sonon ĝ? Mi iam legis, ke kelkaj germanoj havas malfacilecon prononci ĝin. Eble mi legis ion malveran aŭ mismemoras la koncernan lingvon.

lgg (Montri la profilon) 2011-novembro-07 12:29:56

utku:Kiom de 28 esperantaj sonoj laŭ literoj (abcĉdefgĝhĥijĵklmnoprsŝtuŭvz) pli-malpli troviĝas en via lingvo?
La rusa ne havas sonoj ĝ (prononcas kiel dĵ), h (kiel ĥ), l (kiel li) kaj ŭ (kiel u aŭ v).

Ankaŭ en rusa lingvo preskaŭ neniam renkontas sonoj o kai e, kai sono i antaŭe la vokaloj.

La fonetica de Esperanto estas tre fremde por rusa orelo.

hebda999 (Montri la profilon) 2011-novembro-07 12:36:10

Ĉiuj esperantaj sonoj troviĝas en la pola lingvo - poloj parolas esperante sen pli grandaj problemoj.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-07 13:21:44

utku:Ĉu germana havas la sonon ĝ? Mi iam legis, ke kelkaj germanoj havas malfacilecon prononci ĝin. Eble mi legis ion malveran aŭ mismemoras la koncernan lingvon.
Tiu sono estas malofta en la germana, sed ja ekzistas, ekz. en Dschungel (ĝangalo).

Same pri ĵ, kiu ekzistas en fremdvortoj kiel Genie (genio) kaj Journal (ĵurnalo).

hebda999 (Montri la profilon) 2011-novembro-07 13:25:15

angla germana pola

A a FATHER ABEND ALTANA
B b BOARD BAHN BABA
C c TSAR ZEHN CACKO
Ĉ ĉ CHURCH TSCHECHE CZAS
D D DOOR DORT DAMA
E e MET ENDE ELEGIA
F f FLOOR FEDER FUTRO
G g GOOD GEGEND GOŚĆ
Ĝ ĝ GENTLE DSCHUNGEL DRZAZGA
H h HURT HUND HARFA
Ĥ ĥ ACH DACH CHICHOT
I I ME KIND IGLICA
J j YES JAGEN JAJKO
Ĵ ĵ MEASURE JOURNAL ŻYTO
K k KIND KRANK KOLKA
L l LOVE LIEBE LALKA
M m MAN MARK MAMA
N n NAME NACHT NOS
O o FOR OFEN OWOC
P p PART PAPIER PAPUGA
R r RAT RÖHRE RURA
S s SKIN SUPPE SESJA
Ŝ ŝ SHOW SCHULE SZYSZKA
T t TAKE TAFEL TATARAK
U u RULE UHU UCZUCIE
Ŭ ŭ NOW BAUM PAUZA
V v VERY WORT WINO
Z z ZONE SAMEN ZAZDROSNY

Kirilo81 (Montri la profilon) 2011-novembro-07 13:33:15

Kontraŭe al darkweasel, en la germana ekzistas diferenco inter 's' kaj 'z', nome inter vokaloj: reisen [rajzen] (vojaĝi) - reißen [rajsen] (ŝiri).
En origine germanaj vortoj ne aperas la sonoj 'ĝ, ĵ' kaj 'dz'.

En la pola la diferenco inter 'h' (skribita h) kaj 'ĥ' (skribita ch) estas nur ŝajna, fakte ilia elparolo estas la sama, depende de la ĉirkaŭaj sonoj [h] auc [x].

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-07 13:35:00

Kirilo81:Kontraŭe al darkweasel, en la germana ekzistas diferenco inter 's' kaj 'z', nome inter vokaloj: reisen [rajzen] (vojaĝi) - reißen [rajsen] (ŝiri).
Ha jes, vi tute pravas. En mia antaŭa mesaĝo mi pensis pri vortoj kiel Sonne, kiuj en la nordo havas z-sonon, sed en la sudo havas s-sonon.

Reen al la supro