目次へ

Muziko kaj kantoj

Terurĉjo,2007年7月27日の

メッセージ: 10

言語: Esperanto

Terurĉjo (プロフィールを表示) 2007年7月27日 23:45:48

Mi trovis guglinte strangan paĝaron.
Sed ĝi abundas pri Esperantaj muziko kaj kantoj.

remy_boligee (プロフィールを表示) 2007年7月28日 1:06:44

Jes, mi jam konas tiun paĝaron. Vere estas multege da esperantaj kantoj tie, ĝi estas tre bona. Ĉu vi trovis ĝin gugle?

Matthieu (プロフィールを表示) 2007年7月28日 21:24:25

Mi ne konis ĝin. Dankon!

La Geamantoj Sur La Verda Benk'… Estas vere strange aŭdi Les amoureux des bancs publics tradukitan Esperante!

Terurĉjo (プロフィールを表示) 2007年7月28日 21:44:12

remy_boligee:Jes, mi jam konas tiun paĝaron. Vere estas multege da esperantaj kantoj tie, ĝi estas tre bona. Ĉu vi trovis ĝin gugle?
Jes, mi trovis la paĝaron per Google. Mi serĉis kantojn de Ĵomart kaj Nataŝa, enskribis iliajn nomojn en serĉilon kaj jen, kion mi trovis.

remy_boligee (プロフィールを表示) 2007年7月29日 2:03:53

Mutusen:Mi ne konis ĝin. Dankon!

La Geamantoj Sur La Verda Benk'… Estas vere strange aŭdi Les amoureux des bancs publics tradukitan Esperante!
Mi komprenas. Ankaŭ multe da tradiciaj brazilaj kantoj sonas strangaj en Esperanto.

Terurĉjo (プロフィールを表示) 2007年7月29日 7:55:01

LRimon (プロフィールを表示) 2007年9月11日 13:59:11

Kvizizo laŭ tekstoj de oraj kantoj:
ĉe http://valhalla.ulver.com/post97688-postcount2.h...
(La bildrakonton pri Rusiaj E-Tagoj vi povas vidi samkune)

plyo (プロフィールを表示) 2007年11月1日 15:57:32

Malkovru " RESIDEJO(J) ", originala muzika projekto de POL (Nanto, FR)

Naskiĝinta en 2001, POL estas koncepto, kiu emas kunfandi la individuan laboron de la muzikisto kaj komponisto Paul Lyonnaz kromnomita POL kun la emocio eliganta de « la renkontiĝo » laŭ ĉiaaspekta senco. Homeco kaj kreiveco estas ambaŭ fontoj de mondo hibrida el teksto, bildo kaj sono, kiu daŭras en vera irvojo muzika kaj kultura.

Post du diskaj eldonoj ('Confusion' en 2002 kaj 'Homo' en 2006), POL inaŭguras novan ekverkon muzikan, ankaŭ novan aventuron, kaj provas plilarĝigi sian artan ektraktadon, alpaŝante novan projekton.

Tiu projekto nomiĝas REZIDEJO(J). Ĝi konsistas el du sinsekvaj fazoj :

LAŬREZIDEJA IRVOJO :

Dum ambaŭ jaroj 2007 kaj 2008, en periodoj de kelkaj horoj ĝis kelkaj tagoj, POL proponas sian translokiĝon en rezidejon, en kiu troviĝas piano je lia dispono. En privata hejmo aŭ en publika ejo, ĉu la loko estas dediĉita al muziko aŭ ne, pro invito de iu aŭ de instituto, kaj eĉ meminiciate, POL serĉas la originalecon de la loko kaj la apartecon de la gehomoj, kiuj vivigas ĝin ĉiutage. La renkontiĝo kun la loko, kun la piano, kun la artistoj, profesiaj aŭ neprofesiaj, kaj kun la civitanoj estigas la emocian bazon kreivan. La ideo estas krei surloke kaj laŭ la rezideja irvojo.

SENPAGA KONCERTO.

En 2009, post du jaroj da rezidado, da kovado kaj da aranĝado de la kreaĵoj, POL ĉesigos sian kulturan irvojon per fina rezido kaj ununura kaj senpaga koncerto en Nanto. Se tio eblos kaj trafe aspektos, registraĵo estos eldonata (DVD, Dual-KD, KD, retejo, plurmedio ………

Per REZIDEJO(J) esperas POL kolekti ian muzikan esprimon de la malfermo al nekonateco, emocian kunkristaliĝon de artaj kaj homaj renkontiĝoj kore de la socio. Temas ankaŭ pri civita esplorado de la valoroj devenantaj de tiu « vivu kune », kiu estas kultura diverseco kaj kunkreado de kulturaĵoj.

- La blogo pri RESIDEJO(J): http://paul.lyonnaz.free.fr/residences/?cat=6

- La paĝaro de RESIDEJO(J) : www.transartistik.net/residences

Terurĉjo (プロフィールを表示) 2008年1月17日 18:03:09

rubo.gif
Al mi tre plaĉas, kiel kantas Ralph Glomp, kies kantojn mi elŝutis de musicexpress-retejo. Ankaŭ liajn kantojn mi ŝatas kaj ofte aŭskultas.
Sed, diru al mi, ĉu lia gepatra lingvo estas la germana?
Tre ridigan prononcon de l'sono "R" li havas. Kiam mi unue aŭdis lian prononcon, mi henis kelkajn minutojn. Pardonu min, miaj samideanoj.

hiyayaywhopee (プロフィールを表示) 2008年1月26日 1:53:14

Terurĉjo:Praktike, jen
=(

R.E.M. estas Usona, ne Angla!

=P

先頭にもどる