У садржају

Rapideco de Interreto

од Demian, 08. новембар 2011.

Поруке: 6

Језик: Esperanto

Demian (Погледати профил) 08. новембар 2011. 08.14.08

Unutage, mi parolis kun amiko el Rusujo. Nia parolo turnis al interreto kaj ĝia rapideco. Mi sciiĝis ke li pagas malpli ol mi kaj havas interret-rapidecon pli ol mi. Nun, mi pensas ke estos interese kompari rapidecon de interreto de diversaj Lenru!-uzantoj.

Tial, ĉu vi povas respondi al tiuj ĉi demandoj:
  • Kiom da mono vi pagas ĉiumonate por interreto?
  • Rapideco de elŝuto
Mi pagas INR* 800 (12 eŭroj aŭ US $16) ĉiumonate kaj la elŝuto rapideco estas 60kB/s.

*INR = Barata Nacia Rupio

Jev (Погледати профил) 08. новембар 2011. 10.54.29

Estas malsamaj prezoj por malsamaj rapidecoj. En Germanio la rapideco 50 Mb/s povas kosti ĉ. 30-40 EUR/monate, se mi bone memoras. En Litovio, kie mi antaŭe loĝis, la reto kostas ĉ. 20 EUR por 300 Mb/s.

flipe (Погледати профил) 08. новембар 2011. 13.43.41

Hodiaŭ mi pagas R$ 59,00 + R$ 45,00 (mi trovas esti 24 kaj 18 €) por uzado de interreta kaj telefona servo.
Tio estas por 510KBs/30KBs (elŝute/alŝute).

Tio en ĉefurbo de Minas-Ĝerajso, Belorizonto.

dobri (Погледати профил) 08. новембар 2011. 15.25.54

Mi ĵus trovis, ke mia rapideco estas 6 Mb (pli ol en Barato kaj Brazilo, sed malpli ol en Germanio kaj Litovio). Tamen mi pagas 19 EUR/monate (simile kiel vi).

Hispanio (Погледати профил) 08. новембар 2011. 15.43.47

Mia rapideco estas 10 Mb kaj oni pagas 24'95 eŭrojn ĉiu monate, pli malpli.

belalayuo (Погледати профил) 09. новембар 2011. 04.33.37

Mia rapideco estas 2 Mb kaj oni pagas ¥88 popolvalutojn ĉiu-monate, pli malpli

Kaj..interesa via temo estas..

Вратите се горе