Přejít k obsahu

Sirio kaj homaj rajtoj

od uživatele robbkvasnak ze dne 9. listopadu 2011

Příspěvky: 18

Jazyk: Esperanto

robbkvasnak (Ukázat profil) 9. listopadu 2011 3:17:12

Assad = Monstro
Kie estas la Esperantistoj en la demando pri Sirio? La registaro de Sirio mortigas infanojn kaj senkulpulojn por terorizi la loĝantaron por fari el ili naivulojn kaj pasivulojn. La reĝimo de Baŝar Sadat mortigas infanojn – kiel 14 jaran knabon. Lia reĝimo forpiratas sirianojn en Lebano por mortigi ilin en Sirio. Do la Uniuiĝintaj Nacioj tie jam havas eblecon interveni. La reĝimo de Asad agas en fremdaj landoj, ne nur ne sia hejmlando. La reĝimo siria sub Asad atakas aliajn landojn por protekti sin.
La reĝimo sub Asad estas diktatoraĵo. Rusio kaj Ĉinio protektas lin. Kiaj komplicoj al holokaŭsto! Rusio kaj Ĉinio sin devestas kiel tiranemaj landoj. Ili estas mensogaj landoj, korumptaj, malpuraj. Sed ankaŭ mia patrolando, sono, toleras la masakron. Nia prezidanto, Barack Obama, nenion faras por haltigi la kontraŭ homaj rajtoj agadon de Asad. Same en Eŭropo kaj en Brazilo. Honte!!! Hontege!
Mi konscias pri la fakto ke Esperanto estas neŭtrala lingvo. Sed kiam homaj rajtoj estas tretataj, ni devas laŭtvoĉe diri la veron!
D-ro Robb Kvasnak

Fuzzy (Ukázat profil) 9. listopadu 2011 5:38:00

De kie vi scias pri la teruraĵoj en Sirio?
Ĉu vi jam trovis la nuklean armilon en Irako kaj cent miloj da mortigitoj de Kaddafi?

antoniomoya (Ukázat profil) 9. listopadu 2011 6:37:16

Tio kion mi ne komprenas estas kial Okcidento enmiksis en la aferoj de Libio, kaj kial ili faras nenion rilate Sirion. Ĉu homoj ne mortas same, kaŭze de siaj registaroj, tiom en Libio kiom en Sirio?

Fuzzy (Ukázat profil) 9. listopadu 2011 6:43:18

antoniomoya:Tio kion mi ne komprenas estas kial Okcidento enmiksis en la aferoj de Libio, kaj kial ili faras nenion rilate Sirion. Ĉu homoj ne mortas same, kaŭze de siaj registaroj, tiom en Libio kiom en Sirio?
Eble ĉar Kaddafi tro fidis al siaj okcidentaj "amikoj" kaj neglektis sian armeon, sed Asad aĉetis sufiĉe da modernaj armiloj por ne esti senpune bombardata?

Tjeri (Ukázat profil) 9. listopadu 2011 10:53:46

De kie vi scias pri la teruraĵoj en Sirio?
Mi havas proksimulon, kiu loĝas en tiu lando, kaj mi konas sirianojn, kiuj eskapis nun en Eŭropon.
Plejparto de tio, kio estas legebla kaj aŭdebla en la amaskomunikiloj pri la teruraĵoj faritaj la sbiraĉoj de Baŝar estas pli maltroigita ol troigita.
Viaopinie, kial estas malpermesita al ĵurnalistoj eniri Sirion? Ĉu por ke ili ne diru, ke trupanoj tro afable traktas la loĝantojn?
kial Okcidento enmiksis en la aferoj de Libio, kaj kial ili faras nenion rilate Sirion
Nur komparu la petrolkvantojn en Libio kaj en Sirio.

Fuzzy (Ukázat profil) 9. listopadu 2011 11:31:45

Tjeri:
De kie vi scias pri la teruraĵoj en Sirio?
Mi havas proksimulon, kiu loĝas en tiu lando, kaj mi konas sirianojn, kiuj eskapis nun en Eŭropon.
Plejparto de tio, kio estas legebla kaj aŭdebla en la amaskomunikiloj pri la teruraĵoj faritaj la sbiraĉoj de Baŝar estas pli maltroigita ol troigita.
Ĉu vi povus voki la viajn konatulojn ĉi tien por ke ili rakontu pli detale?
Tjeri:Viaopinie, kial estas malpermesita al ĵurnalistoj eniri Sirion? Ĉu por ke ili ne diru, ke trupanoj tro afable traktas la loĝantojn?
Ĉar la ĵurnalistoj neniel helpus pacigi la konflikton kaj tute male. La ĵurnalistoj ĉiam helpas al teroristoj atingi iliajn celojn.

Tjeri (Ukázat profil) 9. listopadu 2011 14:26:42

Ĉu vi povus voki la viajn konatulojn ĉi tien
Ne, kaj mi ne precizigos pri kiu temas, tio estus danĝera por lia vivo.
Cetere li ne parolas esperanton.

Mi notas, ke vi kontraŭas liberecon de informo. Tio klarigas kial vi subtenas diktatoron kaj tuj ĉesigas nian diskuton.

eurimaco (Ukázat profil) 9. listopadu 2011 16:12:07

Fuzzy:De kie vi scias pri la teruraĵoj en Sirio?
Ĉu vi jam trovis la nuklean armilon en Irako kaj cent miloj da mortigitoj de Kaddafi?
::::::::::::::::::::::::*

Kara samideano,

De kiam vi vidis demokration ĉe arabaj nacioj? - Ili ĉiam volas subteni la popolojn sub el la servuteco. La arabaj popoloj malfeliĉe neniam konos la demokration.
Mi pensas ke Amerika Registaro ne devu perdi tempon kun la arabaj popoloj. La mono ke Amerika Registaro perdas por helpi ilin, li devas kaj devos serĉi utiligi ĝin por helpi levi la amerikan ŝparadon, Kial ne?

Fuzzy (Ukázat profil) 9. listopadu 2011 16:30:08

Tjeri:
Ĉu vi povus voki la viajn konatulojn ĉi tien
Ne, kaj mi ne precizigos pri kiu temas, tio estus danĝera por lia vivo.
Cetere li ne parolas esperanton.
Kutima afero: iu nekonata ion diris, kaj jen -- sub tio preteksto la tuta lando estas ruinigita.
Tjeri:
Mi notas, ke vi kontraŭas liberecon de informo. Tio klarigas kial vi subtenas diktatoron kaj tuj ĉesigas nian diskuton.
Mi kontraŭas ne liberecon de informo sed la informmiliton, kaj mi subtenas ne diktatoron sed liberecon de sendependaj landoj memstare decidi pri sia sorto.
Kompreneble, vi ne daŭrigu la diskuton, se vi havas nenion por diri.

Fuzzy (Ukázat profil) 9. listopadu 2011 16:32:28

eurimaco:
Fuzzy:De kie vi scias pri la teruraĵoj en Sirio?
Ĉu vi jam trovis la nuklean armilon en Irako kaj cent miloj da mortigitoj de Kaddafi?
::::::::::::::::::::::::*

Kara samideano,

De kiam vi vidis demokration ĉe arabaj nacioj? - Ili ĉiam volas subteni la popolojn sub el la servuteco. La arabaj popoloj malfeliĉe neniam konos la demokration.
Mi pensas ke Amerika Registaro ne devu perdi tempon kun la arabaj popoloj. La mono ke Amerika Registaro perdas por helpi ilin, li devas kaj devos serĉi utiligi ĝin por helpi levi la amerikan ŝparadon, Kial ne?
Ŝajnas ke la usona registaro ne kapablas decidi proprajn ekonomiajn problemojn sen ruinigado de aliaj landoj...

Zpět na začátek