Al la enhavo

Ĉu reformi esperanton

de cellus, 2011-novembro-09

Mesaĝoj: 67

Lingvo: Esperanto

cellus (Montri la profilon) 2011-novembro-09 18:17:03

Mi trovis la jenan retejon:
http://www.level60design.com/epo/improvements.php

Iu skribas en la angla lingvo (!) tekston de peticio por enkonduki ŝanĝojn en esperanto. Kompreneble oni ne volas la akuzativon kaj oni ne volas kongruencon de aejdktivoj kaj substantivoj (de a-vortoj kaj o-vortoj.

Por konspiraciteoriemulo estas ja alloga ideo ke estas ankoraŭ unu provo de la anglalingva mondo eviti la konkurencon kun esperanto. (Oni devas sufiki la malamikon jam en ĝia suĉinfana stadio!) ridulo.gif

Legu, ĝuu kaj doni viajn opiniojn!

Cellus

cellus (Montri la profilon) 2011-novembro-09 18:29:14

Ebla reformo povus esti ke oni enkondukas viran infikson -iĉ- analoge kun la karessufikso (diminutivo) -ĉj– rilate al -in- kaj -inj-.

Oni do havos al analogioan>
-ĉj- : -iĉ-
-nj- : -in-.

*Frato do signifos *gefrato
fratiĉo = frato
fratino = fratino

Sed oni kompreneble ne povas enkonduki tian sufikson per dekreto. Oni devas uzi ĝin kaj vidi ĉu la larĝa uzantaro de esperanto akceptos ĝin aŭ ne.

Mi vidis ankaŭ mem proponon de la infikso -abl- kompreneble de "kapabla", "kiu povas". Bona kaj bezonata infikso. Same tie ĉi. Oni uzu ĝin kaj vidu ĉu la esperantoparolantoj akceptos ĝin.

Cellus

nigrarozo (Montri la profilon) 2011-novembro-09 18:42:08

Ne zorgiĝu pri tio, samideano! Aŭ antaŭe aŭ poste konspirantoj kaj neprudentaj reformemuloj sufokiĝas per si mem!
rido.gif

Jakovo (Montri la profilon) 2011-novembro-09 19:06:53

Ŝajnas al mi ne tre pripensita afero. Mi eĉ dubas ĉu tiu "ni" pri kiu estas skribita ne estas nur unu persono. Ankaŭ mi dubas ĉu tiu persono bone parolas la lingvon: estas ja klare ke oni ne povas enmeti "-ul-" sufikson se tiu jam ekzistas kun alia senco!

Kiel ajn, ankaŭ mi mem unue ne vidis la tutan belecon de Esperanto kaj volis plibonigi ĝin. Mi ja alvenis al Esperanto per kritiko de la latina kaj ties portreto kvazaŭ ĝi estus la plej logika lingvo de la mondo kvankam ĝi enhavas multajn malfacilaĵojn. Tial mi pensas ke komence multaj ŝatas la ludon kun la lingvo kvazaŭ ĝi estus ludlingvo. Kelkaj Esperantistoj ankaŭ estas planlingvokreantoj, sed tiu ŝatokupo ne mortigu esperanton!

Pri "iĉ"ismo mi venis al la punkto ke la malavantaĝo de ŝanĝoj (ekz ne plu esti kohera kun malnovaj tekstoj) superas la gajnoton. Tial mi venis al "ge"ismo kiam bezonata. Laŭ mi leĝa teksto ja povus ĉiam uzi vortojn kiel "gekirmulo"; beletra teksto povus uzi ĝin almenaŭ kiam la priparolata persono unuafoje enkondukiĝas. Ankaŭ ja eblas uzi neŭtrajn vortojn kiel "homo" anstataŭ "viro" se eblas.

Al mi ŝajnas ke tiu kritiko celas kvazaŭ estigi iun similan al Ido sed kun esperanta vortaro.

Per la ŝanĝo de la skribaĵo ampleksiĝus serĉado en malnovaj tekstoj aŭ en eblega pluekzistanta Esperantokumunmo. La "nova" sistemo ja parte uzus "x"-on kiel en la nuna enreta esperanto. Mi ne komprenas kial al ili plaĉas "s-x" sed ne "c-x".

La demando pri kvazaŭ vortkreada institucio laŭ mi estas ridinda, ĉar neniam povus instituciulo scii ĉion pri speciala faka kampo. Tio estu tasko de la fakuloj kaj de evoluo kombinata kun pridiskuto kaj rekomendoj flanke de tiaj institucioj kiuj ja jam ekzistas.

La vortordo estis laŭ mi jam multe pridiskutata. Laŭ mi Claude Piron bone trafis ke estas pli facile sin esprimi en sia propra vortordo. Se iu SVOulo ne uzas la akuzativon mi pensas ke mi oni tamen ĝenerale lin komprenus. Per la uzado ja venas alkutimiĝo al la akuzativo. La samo laŭ mi koncernas la akordon de la a- kaj o-vortoj.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-09 20:01:44

Vi legis: La pli-ol-9000an saman proponon fari la ĉiufoje samajn ŝanĝojn al vivanta lingvo bone funkcianta.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-novembro-09 22:29:38

Jakovo:Ŝajnas al mi ne tre pripensita afero. Mi eĉ dubas ĉu tiu "ni" pri kiu estas skribita ne estas nur unu persono.
Tio estas alia parto de la reformo: oni jam uzas "vi"-n singulare, li (ili?) do proponas uzi "ni"-n ankaŭ singulare.

Tamen, la subskribintoj estas jam dek. sal.gif

Mi proponas ankaŭ, ke AdE atribuu numeron al ĉi nova reformpropono, por trakti ilin laŭvice. senkulpa.gif

erinja (Montri la profilon) 2011-novembro-09 23:17:10

Mi notis ke ili volas ke oni voĉdonu pri reformoj; 80% el esperantistoj devos konsenti por fari iun ŝanĝon, laŭ tiu propono. Bedaŭrinde, la kreintoj de la propono ŝajnas ne kompreni esperanton sufiĉe bone, ke 80% el esperantistoj neniam povus konsenti pri io ajn, eĉ ne pri diro kiel "Esperanto estas bona" aŭ "La ĉielo estas blua"

Jen ekzemplaj respondoj:
- Nu jes la ĉielo kelkfoje estas blua, sed kelkfoje ĝi estas nigra, kaj kelkfoje griza, do mi ne povus konsenti kun tia absoluta diro.
- Oni povus diri ke Esperanto estas bona, sed kio estas "bona" entute? Mi ne kredas je absolutaj veroj. Ne, mi ne povas voĉdoni favore al tia deklaro.

novatago (Montri la profilon) 2011-novembro-09 23:41:28

senkulpa.gif Eterna diskuto, kiu damaĝas ne nur Esperanton, sed ankaŭ la ideon de planligvo por internacia komunikado.

Ĉu eblus, post pli ol 100 jaroj diskuntante senfrukte pri tio, koncentri nin sur uzi la lingvon, ĉar simple evidentas ke ĝi bone funkcias?

Ĝis, Novatago.

unpensador (Montri la profilon) 2011-novembro-10 02:45:13

cellus:Mi trovis la jenan retejon:
http://www.level60design.com/epo/improvements.php

Iu skribas en la angla lingvo (!) tekston de peticio por enkonduki ŝanĝojn en esperanto. Kompreneble oni ne volas la akuzativon kaj oni ne volas kongruencon de aejdktivoj kaj substantivoj (de a-vortoj kaj o-vortoj.

Por konspiraciteoriemulo estas ja alloga ideo ke estas ankoraŭ unu provo de la anglalingva mondo eviti la konkurencon kun esperanto. (Oni devas sufiki la malamikon jam en ĝia suĉinfana stadio!) ridulo.gif

Legu, ĝuu kaj doni viajn opiniojn!

Cellus
Mi multe admiras ĉi tiujn respondojn kiujn mi legis koncerne al la reformo de la Esperanto. Ankaŭ tio kio okazas estas ke tiuj kiuj pli entuzie aŭ entuziasme) aproponas reformojn estas kiuj malpli da Esperanto scias. Kaj nun mi diras iom da mia propra sperto studante aliajn artefaritajn lingvojn: La akusativo permesas grandan liberecon kaj klarecon en la ordo de la frazo kaj ĈU ESTAS TIUN TERURAN MALFACILECO?

La akordo de la adjektivoj kun la nomo faras la lingvon pli bela kaj klara ĉar, ekzemple, en frazo kiel "la interesantaj kaj gramatikaj aĵoj..." se oni
Se kaŭzita de diversaj kialoj kiel bruo en tiu momento unu ne aŭdas bone se "aĵo[j] " estas en pluralo aŭ unika, kun la helpo de la adjektivoj akompanantaj al la nomo oni komprenas pli bone.

Interlingua estas ege facila por mi kaj najbaraj landoj, sed ne estas tiel "internacia kaj neŭtrala", nek "ekzakta" http://www.interlingua.com/ , kaj por tiuj kiuj malŝatas pensi aŭ studi "Basic English" estas sufiĉe. Ne estas necesa la ĵaluzo aŭ militoj inter artefaritaj lingvoj.

Koncerne al la "specialaj karakteroj" ne estas necese anstataŭi..

"Ĉ = C (the "ts" sound can be made with "T" and "S" instead.)
Ĥ/H = H (words with "Ĥ" will largely be replaced by K as is currently the practice in Esperanto).
Ĵ = Ĵ (X will only be used as a "special" character).
J = Y
Ŝ = Ŝ (X will only be used as a "special" character).
Ŭ = W
Ĝ = J "

Estas multaj naturaj lingvoj kiuj havas eĉ multaj pli de tiuj "karakteroj" au literoj kaj nenion okazas: http://traduku.net/

Ankaŭ estas tre riĉa literaturo en Esperanto kiu estas skribita kun ĉi tiuj "specialaj literoj" kaj originalaj kaj "malnovaj" libroj tre interesaj kaj valoraj en la senso de histori aŭ arto... Ĉu ni tiam devas anstataŭi tiujn librojn por la propono de "J = Kaj", "%aŭ016C = W"...? Stultaĵo!

Kaj tio ke mi abrupte volis diris pri la idealisma "herezo" estis ke oni ne deves estiĝi "tro" senpacienca pro la "tro rapida" ekspansio de la Esperanto nek preni ĝin kiel speco de "universala religio".

Nek kiel tio ĉi:
http://i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20orwell... (Noto: ĉi tie oni devas preni "romano" ne kiel veninte de Roma, sed kiel "novel").

Bonega frazo de Adelson Sobrinho: "Ne fluigu la riveron; ĝi fluas per si mem."

Fratajn salutojn rideto.gif

lgg (Montri la profilon) 2011-novembro-10 03:17:52

Mi pensas ke akuzativon oni bezonas antaŭgardi, eĉ ĝi plivastigi por uzon kun artiklo: lan.
Alfabeto devas simpliĝas, por uzi leterojn W por Ŭ, Y por J, J por Ĝ kaj Č,Š,Ž anstataŭe Ĉ, Ŝ kaj Ĵ.
Ne devas esti la diferenco inter sonoj H kaj Ĥ, M kaj N.

Esperanto bezonas la reformojn drastajn por transvivi en jarcento XXI.

Reen al la supro