Vai all’indice

Libroj kaj retpaĝoj por plibonigi Esperanton (alta nivelo)

di Klimrme, 10 novembre 2011

Messaggi: 4

Lingua: Esperanto

Klimrme (Mostra il profilo) 10 novembre 2011 03:03:43

Mi havas sufiĉe bonan nivelon (mezalta). Nun mi volas progresi kaj atingi altan nivelon kaj por tio mi necesas librojn aŭ retpaĝojn por lerni traduki iu ajn frazo kiun mi povas uzi en mia denaska lingvo, eĉ la plej malfacilajn. Mi ja scias, ke mi povas altigi la nivelon legante literaturaĵojn aŭ io ajn, sed tio, kion mi volas estas lerni kiel diriĝas en Esperanto tiajn frazojn kiujn mi uzas kutime en mia lingvo, kaj kiujn mi ne povas trovi en iu ajn libro aŭ kurso.

Mi komprenas diversajn latinidajn lingvojn, do vi povas rekomendi al mi retpaĝojn aŭ lingvojn en la hispana, franca, itala, ktp.

RiotNrrd (Mostra il profilo) 10 novembre 2011 03:34:12

Ĉi tie estas kelkcentoj da senpagaj Esperantaj libroj (plejparte en .pdf formo).

sudanglo (Mostra il profilo) 10 novembre 2011 11:49:00

KLimrme, por tradukoj el vi denaska lingvo vi ĉiam povas afiŝi en la forumoj - ĉu Esperant-lingve, ĉu en unu el la nacilingvaj forumoj. Tiaj demandoj -'kiel diri ...?' - estas sufiĉe oftaj.

Sed konsciu, ke Esperanto ne estas tute sama kiel la naciaj lingvoj, en la studo de kiuj, oni devas multe lerni pri la preferataj dirmanieroj por ne soni strange.

Sendube estus iom troe diri, ke ĉio kio estas logika kaj klara estas bona Esperanto, sed Esperanto estas multe malpli idiotisma ol la 'naturaj' lingvoj.

Kompreneble, tiel, ĉar tio estas konforma al ĝia rolo.

erinja (Mostra il profilo) 10 novembre 2011 14:44:15

Mi necesas librojn -- tio estu "Mi bezonas librojn"

Libroj necesas. Oni ne povas "necesi" ion.

Estas tre bona libro en la angla, "Being Colloquial in Esperanto", sed eble vi ne parolas la anglan. Ĝi tre bone montras kiel traduki ĉiutagan anglalingvan uzon en esperanton. Mi neniam aŭdis pri simila libro en latinida lingvo, sed eble tia libro ekzistas.

Torna all’inizio