Al la enhavo

Jida lingvo

de MarCin83, 2011-novembro-10

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

MarCin83 (Montri la profilon) 2011-novembro-10 13:43:37

Saluton al ĉiuj!

Ĉu estas iu ĉi-tie kiu ankaŭ parolas la jidan lingvon?

Se jes: Ĉu estas via denaska lingvo aŭ ĉu vi lernis ĝin kiel fremda lingvo?

Sal'! sal.gif

erinja (Montri la profilon) 2011-novembro-10 14:21:02

Mi studis la jidan dum du jaroj en la universitato. Mi ne parolas ĝin bone sed eble mi povus iom helpi vin.

MarCin83 (Montri la profilon) 2011-novembro-10 14:35:06

Saluton!

Bonege, mi eklernis la jidan ĉe juda popola altlernejo en Frankfurto. Ĉar miaj denaskaj lingvoj estas la pola kaj la germana, ne estas malfacila afero por mi. Sed kelktempe mi bezonas helpon de progresintaj parolantoj, precipe kiam mi legas artikolojn. La problemo estas plej ofte la hebre-devenaj vortoj.

Kiun "dialekton" de la jida vi lernis? Ni lernis "poylish idish".

sal.gif

erinja (Montri la profilon) 2011-novembro-10 21:47:33

Ni lernis ĉefe 'litviŝ', do alia dialekto ol la via. Mia instruisto diris iam ke ŝi foje instruis sian denaskan dialekton (pola dialekto) sed la studentoj plendis ke oni malfacile komprenis ilin, do ŝi ekinstruis alian variaĵon. Ĉi tie en Usono ni havas YIVO, instituto pri la jida lingvo kaj kulturo. Ĝi instruas ian miksaĵon de dialektoj, kaj mi kredas ke ni studis, iusence, ilian dialekton.

Se vi parolas la anglan, ĉi tiu retpaĝo estas utila: Jida vortaro enrete.

Mi havas bonan paperan vortaron, tiun de Vajnrajĥ, angla kaj jida, do se vi ne havas bonan vortaron, certe vi povus demandi al mi pri iu vorto, kaj mi povus serĉi ĝin en la mia.

Estas kelkaj esperantistoj en Israelo kiuj parolas la jidan tre bone. Se vi havas altnivelajn demandojn, eble vi povus turni vin al ili. Unu estas Tsvi Sadan.

Notu ankaŭ ke Google Translate nun ofertas tradukadon en la jida, do eble ankaŭ ĝi estos rimedo por situacioj, kiam vi ne bone komprenas ion. Ĝi havas virtualan klavaron por tajpi la hebreajn literojn, sed se mi estus vi, mi instalus hebrean klavaron en via komputilo, kaj lernus kiel tajpi per ĝi. Estas iom pli facile tiel, ol fari klak-klak-klak al la ekrana klavaro.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-novembro-10 22:00:39

Forigite

erinja (Montri la profilon) 2011-novembro-11 03:07:19

Hyperboreus:Ĉu "jida lingvo" estas yiddish (jiddisch)?
Jes. Ĝi nomiĝas "la jida" en Esperanto.

Interalie, MarCin, mi ne scias ĉu vi scias pri la retpaĝoj de la usona jidlingva gazeto פֿאָרווערטס, kiu havas ankaŭ subgazeton por komencantoj, ווײַטער. Ambaŭ havas artikolojn enrete, kaj ankaŭ havas kelkajn rigardeblajn kaj aŭskulteblajn novaĵojn kaj intervjuojn en la jida. Estas tre utile por praktikado!

MarCin83 (Montri la profilon) 2011-novembro-12 09:53:22

Ĉi tie en Usono ni havas YIVO, instituto pri la jida lingvo kaj kulturo. Ĝi instruas ian miksaĵon de dialektoj, kaj mi kredas ke ni studis, iusence, ilian
Jes, ni ankaŭ lernis iome la standardon de YIVO, ekzemple ke oni elparolu "af" anstataŭ "oyf" (kio estas la pola elparolo). Ĉu vi scias je kiu dialekto bazas la standardo de YIVO?
Koran dankon pro la retligiloj kaj pro via helpoferto koncerne la vorttradukon.
Ĝi havas virtualan klavaron por tajpi la hebreajn literojn, sed se mi estus vi, mi instalus hebrean klavaron en via komputilo, kaj lernus kiel tajpi per ĝi. Estas iom pli facile tiel, ol fari klak-klak-klak al la ekrana klavaro.
Do ordinara hebrea klavaro ankaŭ entenas la specialajn jidajn literojn? demando.gif
Interalie, MarCin, mi ne scias ĉu vi scias pri la retpaĝoj de la usona jidlingva gazeto פֿאָרווערטס, kiu havas ankaŭ subgazeton por komencantoj, ווײַטער.
Jes, mi konas ĝin dank' al nia instruistino. Ni multe laboris kun artikoloj el "Forverts". Mi ofte legas la aktualajn artikolojn tie, pro tio mi kelkfoje havas problemojn kun la hebreaj vortoj. Sed ĝi estas bonega rimedo por plulerni la lingvon. Cetere mi aŭskultas ankaŭ "Kol Polin" (Pola Radio), kiu elsendas en la jida dufoje je semajno, por lerni la elparolon.

erinja (Montri la profilon) 2011-novembro-13 03:24:16

MarCin83:Jes, ni ankaŭ lernis iome la standardon de YIVO, ekzemple ke oni elparolu "af" anstataŭ "oyf" (kio estas la pola elparolo). Ĉu vi scias je kiu dialekto bazas la standardo de YIVO?
Mi pensas ke ĝi estas pli malpli litviŝ. Tio havas ian sencon, ĉar litviŝ estis la dialekto de la "kleruloj" de malnova eŭropo (kvankam certe ankaŭ estis kleruloj en galicio!) Oni diras ke eĉ antaŭmilite, oni instruis tiun dialekton en la lernejoj en Eŭropo.
Do ordinara hebrea klavaro ankaŭ entenas la specialajn jidajn literojn?
Ne estas specialaj klavoj por ili, sed eblas formi ilin.

En la jida, kiel vi scias, estas tri "kunmetitaj" literoj. Mi kutime (pigre) tajpas tiujn aparte sed eblas tajpi ilin per hebrea klavaro; oni tajpas, ekzemple, AltGr kaj ו por havi װ. (Kaj AltGr kaj י por ײ, AltGr kaj ח por ױ). Oni simile faras por tajpi la strekon kiun oni foje trovas super פ (do litero פֿ, kiu ankaŭ ne uziĝas en la hebrea). Por tiu oni tajpas literon פ, kaj poste AltGr kun -.

La plej ĝena parto, do, ne estas la specialaj literoj, sed la ĝustaj vokalsignoj, kiuj bezonas Caps Lock. Tio estas ege ĝena kaj malrapidiga por tajpado. Por parolantoj de la hebrea, ne estas necese rapide tajpi vokalsignojn, ĉar oni ne uzas ilin en ĉiutaga skribado inter plenkreskuloj. Sed en la jida ili estas ege bezonitaj.

Ja eblas tajpi hebree tiujn 'punktetojn' per kutima klavaro, tamen! Tamen estas malkonvene. Oni uzas ciferklavojn; oni tajpas unue la bazan literon, poste oni uzas la klavon "Caps Lock" (en mia anglalingva klavaro), kaj poste oni tajpas la ĝustan cifer-klavon por havi la vokal-signon.

Do por tajpi la literon אַ, mi devis unue tajpi la literon א; poste mi tajpis Caps Lock, kaj poste SHIFT kun numero 7. Tio aldonas la vokal-sonon "paseĥ". Kiam mi tajpas ion religian hebree (do kun ĉiuj vokaloj), mi tajpas la tutan tekston unue, kaj poste trairas kaj aldonas la vokalojn, ĉar estas tiel malrapide aldoni ilin kun la konsonantoj. En la jida, mi malofte tajpis, sed mi emis fari same, aŭ simple ignori la vokalojn (kaj supozi ke per kunteksto oni ankoraŭ povos kompreni la signifon de la teksto).

MarCin83 (Montri la profilon) 2011-novembro-13 18:31:22

Mi pensas ke ĝi estas pli malpli litviŝ. Tio havas ian sencon, ĉar litviŝ estis la dialekto de la "kleruloj" de malnova eŭropo (kvankam certe ankaŭ estis kleruloj en galicio!) Oni diras ke eĉ antaŭmilite, oni instruis tiun dialekton en la lernejoj en Eŭropo.
... kaj YIVO ankaŭ fondiĝis en la litova ĉefurbo Vilnius. Pro tio la standardo vere ŝajnas esti plejparte litviŝ.
Ne estas specialaj klavoj por ili, sed eblas formi ilin.
Ĥo, tion mi timis! malgajo.gif Sed bone, mi instalos la klavaron kaj trairos la malfacilaĵojn de hebrea alfabeto! ridulo.gif

Ĝis! sal.gif

Tumppi1991 (Montri la profilon) 2012-marto-22 22:17:17

La jida lingvo interesas min. Mi scipovas bone la germanan kaj tiam ne devus esti tre malfacila lerni la lingvon. Unue mi provas lerni hebrajn literojn, kio ne estas facilan, ĉar estas tute diversaj ol latinaj aŭ rusaj.

Reen al la supro