Ir ao conteúdo

Esperanto @ tempo ?

de alonsososo, 11 de novembro de 2011

Mensagens: 2

Idioma: Esperanto

alonsososo (Mostrar o perfil) 11 de novembro de 2011 06:34:04

Kion vi pensas pri Batotempo, kiel interreta tempo?
Bonvolu vidi jen:
http://peranto.posterous.com/

Persone mi ŝatas ĉi tiun ideon.

utku (Mostrar o perfil) 11 de novembro de 2011 09:06:45

Kvankam dividi unu tagon en mil pecoj ne estas tre genia kaj origina ideo, mi jam delonge bezonis tian internacian normon. Vidu tiun proponintan ĝojigis min.

Tamen estas kelkaj problemetoj, kiuj ne fakte malgravigas E@T :

- Necesas nova internacia mezursistemo (kiel cgs, mks, brita, usona), kiu uzas baton kiel tempan mezurunuon. (Ekzemple, F=ma ne bezonu aldonan konstantfaktoron.)

- En amerikaj landoj la tago ŝanĝiĝos proksime tagmeze kaj tiu estos iom konfuziga, aŭ la tago ne ŝanĝiĝos kiam la interreta tempo iĝas @000, anstataŭe ŝanĝiĝos ekzemple @450, kaj ankaŭ tiu ne estas multe dezirinda.

- Prefere, estus pli bone, se ankaŭ unu jaro estus 1000 tagoj. Sed tiu ne estas facile atingebla. Por tiu, oni povas uzi la nombran bazon 7.14820... (3a radiko de 365.25), sed uzi neentjeran nombron kiel bazo ne estas praktike. La plej bona ebla entjera proksimiĝo kiel bazo estas 7. Sed 1000 en bazo 7 egalas 343 en bazo 10, kaj mankas tro multaj (22.25) tagoj el unu jaro.

Eble alia pli bona proksimiĝo povus esti uzi bazo 9. 1000 en bazo 9 egalas 729 kaj du jaroj egalas 730.5 tagoj. Do, uzado de bazo 9, ebligos havi du jarajn periodon kiel proksime 1000 tagojn, kun eraro po 0.75 tagoj por jaro. Tiu estas tre granda eraro por sciencumi, sed sufiĉe bone por uzi en ĉiutaga vivo. Do E@T tempo povas esti reformigo de la norma interreta tempo laŭ la nombrobazo 9. Tiam unu tago estos 1000(9)=729 tempaj pecoj kaj 1 peco egalos iom pli ol tradicia 118.5 sekundoj, proksime 2 minutoj kun -1.5 sekunda eraro. Mirinde, tiu similas al 2 jaroj kun -1.5 taga eraro.

De volta à parte superior