Към съдържанието

Nova paĝaro por lerni la germanan.

от Jev, 11 ноември 2011

Съобщения: 9

Език: Esperanto

Jev (Покажи профила) 11 ноември 2011, 18:58:54

Antaŭe ni jam skribis pri la paĝaro por lerni la slovakan (http://slovake.eu), kiu estis kreita surbaze de niaj spertoj pri lernu!. Nun mi volas informi, ke ekde novembro ni komencis okupiĝi pri simila paĝaro por lerni la germanan. Unuajn informojn pri la projekto vi povas trovi ĉe http://deutsch.info. Por la projekto estis ankaŭ starigitaj kontoj ĉe Facebook kaj Twitter, kie ni de tempo al tempo informos pri la projekt-evoluo. Kvankam en la oficiala projekt-priskribo ni ne mencias niajn planojn traduki la paĝaron al Esperanto, sed ni sendube faros tion. La unua partner-renkontiĝo okazos en Bratislava meze de decembro.

Sahaquiel (Покажи профила) 13 ноември 2011, 23:42:53

Tre bone! mi tre ŝatas la germanan, kaj mi lernas ĝin. Mi unue eklernis la germananan ol Esperanton, sed nun, mi komprenas malpli la unua ol la dua!

Rogir (Покажи профила) 14 ноември 2011, 00:05:35

Kaj tiel E@I paŝon post paŝo konkeras la mondon.

Jev (Покажи профила) 14 ноември 2011, 09:30:44

Sahaquiel:Tre bone! mi tre ŝatas la germanan, kaj mi lernas ĝin. Mi unue eklernis la germananan ol Esperanton, sed nun, mi komprenas malpli la unua ol la dua!
Kaj baldaŭ vi havos la eblon pere de Esperanto plibonigi vian germanan.

Jev (Покажи профила) 14 ноември 2011, 09:40:37

Cetere ĉe la paĝaro http://deutsch.info aldoniĝis pli da lingvoversioj, interalie ankaŭ Esperanto.

Jonnymarx (Покажи профила) 17 ноември 2011, 20:34:23

Ho, sonas interesa!

Mi jam parolas la germanan, sed estas bela lingvo laŭ mi... okulumo.gif Se vi jam nun volas lerni iom, mi faris 2 videojn por lerni la germanan:

http://www.youtube.com/watch?v=507P2qWRQqk

http://www.youtube.com/watch?v=6pEefwXalD4&fea...

Granda projekto!

Salutoj el germanio,
Jonas

Jev (Покажи профила) 27 ноември 2011, 13:36:28

La oficiala paĝaro pri la projekto estas jam tradukita al 9 lingvoj.

Esperantst (Покажи профила) 27 ноември 2011, 14:34:54

Tre bonaj projektoj, mi tamen opinias, ke en la retpaĝo de Slovake.eu kaj la estonta paĝo pri la germana lingvo aperu ankaŭ etaj anoncetoj pri Esperanto. Laŭeble ili aspektu kiel normalaj anoncoj. Por tio taŭgus la supra parto (nur dum 2 -3 tagoj monate aŭ iu alia loko, kiel ĉe Lernu la dekstra suba parto. La celo estu ke la lernantoj de la slovaka lingvo aŭ de la germana lingvo laŭeble sciu pri la ekzisto de Esperanto. Interesitoj pri lingvoj estas bona celgrupo.

Jev (Покажи профила) 05 декември 2014, 08:06:36

Hieraŭ ĉe deutsch.info registriĝis la 100.000-a uzanto. Tiu cifero estas atingita ene de unu jaro ekde la starto de la projekto. La komunumo estas vere internacia, la uzantoj venas de ĉ. 196 landoj. La paĝaro estas tradukita ankaŭ al Esperanto, sed bedaŭrinde ankoraŭ ege malmulte da uzantoj uzas tiun lingvoversion.

Обратно нагоре