Ke daftar isi

Ĉu oni rajtas dubi rabiece?

dari qwertz, 12 November 2011

Pesan: 14

Bahasa: Esperanto

mihxil (Tunjukkan profil) 13 November 2011 08.21.09

Ankaŭ mi devis esplori kion diable vi eĉ celas per 'rabio', kaj mi kredas ke finfine mi pli malpli komprenas. Ankorau mi ne komprenas tamen la rilaton kun dubo, des malpli la rilaton kun rajto.

Mi supozas ke nesinreganta ekscito ne estas la plej bona stato por dubado, kaj se tiu stato estas absoluta, do vere sen ajna sinrego, tiam eble aktiva dubado eĉ estas neebla, kiel eble ĉiu kohera pensado.

Sed se iu tamen sukcesus, mi kompreneble neniel malrajtigus tion.

qwertz (Tunjukkan profil) 13 November 2011 08.45.41

Miland:Se per "rabieve" vi volas diri "neregeble", oni ne havas respondecon pri tiuj duboj, kiujn oni ne povas helpi, ĉu ne?
Do, se oni konas mema kondutĉeno (dubo~rabio), tiam oni irus al loko kie oni ne vundus aliajn homojn. Pri tion, oni havas responecon antaŭe personan rabion okazos.

Se oni ne havas okazon/alternativo, ke oni ŝangus loko aŭ distanzigi. Tiam okazus eblecon, ke oni malamus. Do, pri tion, eble tio situacio/solvo plej taŭgas, ke oni lasus iri sendifekte la rabion. Eble tiam, oni evitus agi malamece.

Sunjo (Tunjukkan profil) 13 November 2011 09.11.45

qwertz:
*Mi pripensis. Sunjo, vi pravas. Kunhelpe de konduto (ekzemple: rabio) oni rezultigus fortegan dubon. Sed izoliĝa dubon ne estas pensadrezulto. Izoliĝan dubon ankaŭ estus motivo. Eble oni ankaŭ kategorius inter fortan kaj malfortan dubon. Fortan dubo bezonas solvo. Se oni ne solvas persona solvo, oni rabius.
Mi ne certas ĉu mi ĝuste komprenis ĉion, sed mi estas sufiĉe certa ke mi denove ne samopinias.

Miland (Tunjukkan profil) 18 November 2011 18.30.29

qwertz:Do, se oni konas mema kondutĉeno (dubo~rabio), tiam oni irus al loko kie oni ne vundus aliajn homojn. Pri tion, oni havas responecon antaŭe personan rabion okazos.

Se oni ne havas okazon/alternativo, ke oni ŝangus loko aŭ distanzigi. Tiam okazus eblecon, ke oni malamus. Do, pri tion, eble tio situacio/solvo plej taŭgas, ke oni lasus iri sendifekte la rabion. Eble tiam, oni evitus agi malamece.
Bedaŭrinde, mi ne komprenas vin. Mi sugestas ke vi donu konkretajn ekzemplojn kaj klarigu ĉion pli zorge. Certe oni ne vundu aliajn intence. Sed kiel oni povas fari tion simple pro tio, ke oni ne povas kredi tion aŭ ĉi tion? Mi ne komprenas.

Kembali ke atas