Al la enhavo

Etaj interesaj ŝanĝoj laŭ la esperantaj leĝoj.

de Francisko1, 2011-novembro-12

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

Francisko1 (Montri la profilon) 2011-novembro-12 10:26:29

Oni povas enkonduki etajn ŝanĝojn en Esperanto uzante la leĝojn de Esperanto mem. Mi faras tion delonge.

Kelkaj ekzemploj:

ci por vi singulare (por eviti konfuzon)
homino por virino (terura kontraŭlogika vorto)
virfilo aŭ vira filo por "filiĉo"
egzemplo por ekzemplo (konsiderante ke en Esperanto oni devas skribi laŭ oni prononcas)
ŝli por ŝi/li (linio / ne egzistas en Esperanto ĉar oni ne povas legi ĝin, do ambaŭ esprimoj estas tutegale prononcataj)
Ŝli por paroli pri tiuj kiuj ne havas sekson (Dio) aŭ kiam oni ne konas aŭ ne volas diri la sekson (cix tie uzi la pronomon li estus viraĉeco).
na antaŭ akuzativa esprimo kiam litero no ne estas aldonebla je la fino de la vortoj (ĝi ne estas kontraŭ leĝoj de Esperanto ĉar neniu leĝo indikas ke kiam oni ne povas aldoni literon n oni povas eviti ĝin, do, oni metas tiun literon kie oni povas, ne je la fino, do, antaŭ la vorto).

Ĉu vi konas aliajn interesajn ekzemplojn?

Ĝi estas ebla interesa solvo.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-12 11:52:51

Francisko1:
virfilo aŭ vira filo por "filiĉo"
Eble ni cetere parolu pri rondaj cirkloj kaj inaj patrinoj. senkulpa.gif
Francisko1:
egzemplo por ekzemplo (konsiderante ke en Esperanto oni devas skribi laŭ oni prononcas)
Tiam vi skribu ankaŭ *apsolute. senkulpa.gif

Francisko1:ŝli por ŝi/li (linio / ne egzistas en Esperanto ĉar oni ne povas legi ĝin, do ambaŭ esprimoj estas tutegale prononcataj)
Ŝli por paroli pri tiuj kiuj ne havas sekson (Dio) aŭ kiam oni ne konas aŭ ne volas diri la sekson (cix tie uzi la pronomon li estus viraĉeco).
Evidente multe pli bone ol ĝitiu. senkulpa.gif
Francisko:
na antaŭ akuzativa esprimo kiam litero no ne estas aldonebla je la fino de la vortoj (ĝi ne estas kontraŭ leĝoj de Esperanto ĉar neniu leĝo indikas ke kiam oni ne povas aldoni literon n oni povas eviti ĝin, do, oni metas tiun literon kie oni povas, ne je la fino, do, antaŭ la vorto).
rido.gif rido.gif rido.gif rido.gif senkulpa.gif senkulpa.gif senkulpa.gif

Cetere via enketo estas nelogika, ĉar homino kaj ci estas ja - male al la resto - tute akcepteblaj vortoj, do kiel mi voĉdonu?

Ryuuichi (Montri la profilon) 2011-novembro-12 13:04:40

Mi certe ŝanĝis la skribmaniero de la vorto punkto. Ĉu iu tute elparolas la ka sono en ĉi tiu vorto? Mi malfacile povas prononci ĝin, kaj mi ĉiam demandis min kial Zamenhof ne forviŝis tiun kon el tie...

Ĉu al vi ankaŭ malfacilas?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-12 13:56:10

Ryuuichi:Mi certe ŝanĝis la skribmaniero de la vorto punkto. Ĉu iu tute elparolas la ka sono en ĉi tiu vorto? Mi malfacile povas prononci ĝin, kaj mi ĉiam demandis min kial Zamenhof ne forviŝis tiun kon el tie...

Ĉu al vi ankaŭ malfacilas?
Ne, la k-sono en tiu vorto estas tute normala kaj facila por mi.

Ryuuichi (Montri la profilon) 2011-novembro-12 15:15:44

Ho. Nu, eble estas malfacile nur por hispanuloj, mi ne scias. En la hispana, tiu ĉi kombinado ne ekzistas (c+t [en la hispana ne ekzistas la k-sono]), do al mi malprononceblas...

HaleBopp (Montri la profilon) 2011-novembro-12 16:47:09

Ryuuichi:En la hispana, tiu ĉi kombinado ne ekzistas (c+t [en la hispana ne ekzistas la k-sono])
Ĉu vere? actor, octágono, pictórico... okulumo.gif

Ryuuichi (Montri la profilon) 2011-novembro-12 22:18:19

shoko.gif Mi ne rimarkis pri tiujn vortojn... Bonvole pardonu min ^-^''

cellus (Montri la profilon) 2011-novembro-13 07:31:23

Francisko1:
egzemplo por ekzemplo (konsiderante ke en Esperanto oni devas skribi laŭ oni prononcas)
En la sveda lingvo ne ekzistas la sono z, mi devis lerni prononci la z. Do mi devis ankaŭ praktiki la prononcadon kz en ekzemplo. En multaj eŭropaj lingvoj la voĉeco de la sekva konsonanto efikas al la konsonanto, tial oni havas egz anstataŭ ekz. En esperanto tiu asimilacio ne funkcias, do oni devas lerni ĝin. Necesas nur iom da praktiko.

Ĉar infano jam estas ĝi mi pensas ke oni ankaŭ povas nomi aliajn senseksajn personojn ĝi. Iuj ankaŭ proponis gi!

Cellus

cellus (Montri la profilon) 2011-novembro-13 07:37:43

Estas tute normale ke oni enkondukas ŝanĝojn en lingvo. Se la individuaj ŝanĝoj estos akceptataj de pluraj personoj ili baldaŭ estos la normo

Frapas min la penso ke same kiel oni uzas vi por pluraj aŭ unu persono oni povus uzi ili ankaŭ por unu persono, kies sekso ne estas klare montrita!

Cellus

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-13 11:51:12

Zé: "homo" dovus do esti neseksa
kio ĝi jam fakte estas.

Reen al la supro