Mergi la conținut

Ĉu estas...

de Ryuuichi, 13 noiembrie 2011

Contribuții/Mesaje: 11

Limbă: Esperanto

Ryuuichi (Arată profil) 13 noiembrie 2011, 21:57:04

Ĉu estas iu ŝatanto de la ludaro Final Fantasy? Se jes, kiun vi ludis?

Mi ludis tiun ĉi:

— FFVII Dirge of cerberus (bildo)
— FFX (bildo)
— FFX2 (bildo)
— FFXII (bildo)

flipe (Arată profil) 13 noiembrie 2011, 22:36:24

Mi ludis de I ĝis IX, mi opinias ke VII estas la plejbona!

Sahaquiel (Arată profil) 13 noiembrie 2011, 23:29:48

Mi ludis la VIII kaj X. Kaj aliaj ludoj por Gameboy Advance kiel Final Fantasy Tactics, Ĉi-lasta tre plaĉis al mi!

novatago (Arată profil) 14 noiembrie 2011, 12:44:30

Laŭ mia scio ne eblas uzi romiajn nombrojn en Esperanto.

Ĝis, Novatago.

darkweasel (Arată profil) 14 noiembrie 2011, 12:52:28

novatago:Laŭ mia scio ne eblas uzi romiajn nombrojn en Esperanto.

Ĝis, Novatago.
Ja eblas, sed estas evitinde.

novatago (Arată profil) 14 noiembrie 2011, 12:56:22

darkweasel:
Ja eblas, sed estas evitinde.
Dankon, mi serĉis tiun informon.

Ĝis, Novatago.

Sahaquiel (Arată profil) 15 noiembrie 2011, 04:43:49

Sed la nomon de la ludo ni skribis angle. Se ni tradukas la nomojn, do ni devas uzi la regulojn de Esperanto.

8-a Finala Fantazio, ktp.

Ryuuichi (Arată profil) 16 noiembrie 2011, 06:26:48

Ŝajne ĉiu ni amas Final Fantasy. Do, spektu tion. Estas origina kanzono de Final fantasy-a ludo. Estas tute esperante, kaj al mi ŝajnis tre kurioza. Ĝi aperas je la komenco de FFXI

Nomo: Memoro de la ŝtono
Legado:

Fluas nun sango senkulpa__Sur Vana’diel, vasta ter’__Tremas la tuta mond’__Pro l’ plago en desper’__Preventas ĝin__Nenia sort’__Haltigas ĝin__Nenia fort’__Sed tra la nokto tempesta__Brilas jen stelo de glor’!__Kontraŭ brutala kri’__Fontas jen kant-sonor’!__Stelo brilanta, kanto sonanta:__Revo kaj preĝo por ni!__Vana’diel! Vana’diel!__Mano kaj man’ kunpremitaj__Trans la eterno sen lim’__Ne dismetiĝos plu__Ne disliĝiĝos plu!

Videoj:

-1-a video
-2-a video

Kion vi opinias? lango.gif

Sahaquiel (Arată profil) 17 noiembrie 2011, 00:14:16

Mi konis tiun kanzonon kiam mi eklernis esperanton, kaj tiam ĝin ŝategis mi, kaj nun ke mi povas kompreni kion ĝin diras, mi ĝin ŝategas eĉ ege. ĝi estas tre bela.

Sed ĝi ne estas tute esperante. parto de ĝi estas angle, ĉu ne?

Ryuuichi (Arată profil) 17 noiembrie 2011, 15:32:23

Sahaquiel:Sed ĝi ne estas tute esperante. parto de ĝi estas angle, ĉu ne?
Almenaŭ tiu parto estas Esperante okulumo.gif

Înapoi mai sus