Al la enhavo

Ĉu EU daŭre estas demokrateca?

de Altebrilas, 2011-novembro-15

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

troyshadow (Montri la profilon) 2011-decembro-07 07:25:20

mi diris ne pri libera mono,sed pri la kvanto del'necesa-eblas malpli manĝi,p.eridulo.gifserioze-multe da tio,kio opinita necesara en europo,estas ofte mankebla en malriĉaj landoj.Tial al popoloj de la landoj estas egale-demokratio au diktaturo,nur ilia vivo estu pli sata...

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-decembro-08 03:46:17

Kio estas NECESA? ĉu nur materiaj aferoj? Ofte temas pri gaĝetoj kreitaj nur por kompensi la misplenumon de la psiĥaj bezonoj de la homo: ricevi amon, konsideron, esti agnoskita de la aliaj anoj de la socio en kiu li vivas, ktp.

La reklamaĉoj en la kapitalismaj landoj tiel funkcias:
ili kaŝe minacas la konsumantojn pri suferoj per tiuj bezonoj se ili ne aĉetas la varojn kiujn la reklamistoj volas aĉetigi al ili:


"Se vi ne aĉetas la aŭton X, vi neniam povos allogi belan edzinon... Se vi ne aĉetas la kuirilo Y, via edzo ne plu amos vin kaj gefiloj (aŭ genepoj) ne plu vizitos vin... Se vi ne kapablas devigi viajn gepatrojn aĉeti la ŝuojn Z, viaj kamaradoj primokos vin kaj la knabinoj forĵetos vin" malgajo.gif

Foje, la mesaĝo estas pli malica. Iam en prelego, mi aŭdis profesiulon analizi reklamon por alkoholaĵo. Estis pluraj simboloj, kies kombinaĵo sendis al la senkoncia parto de la cerbo : "se via patrino fuŝis vian vivon perdiginte al vi memestimon, venĝu vin trinkante tiun alkoholaĵon!!"lango.gif lango.gif lango.gif

Ni faru enketon pri la bezonoj, en diversaj landoj, kaj pri la facileco plenumi ilin. La rezulto estus pli objektiva ol se oni limigas sin al la materiaj bezonoj.

Kompreneble, via lasta argumento estas taŭga:
Tial al popoloj de la landoj estas egale-demokratio au diktaturo,nur ilia vivo estu pli sata...
kaj tiu kondukas al la demando: "ĉu demokratio estas pli efika aŭ ne ol diktaturo por satigi homojn?" lango.gif

troyshadow (Montri la profilon) 2011-decembro-08 08:52:34

verŝajne,reklamo ĉie agas simileridulo.gifsed reale amo kaj aliaj ne-materialaj aĵoj ne dependas de monoridulo.gif serioze-kiam oni devigas manki ajnon da manĝo,por ke manĝado estu ĉiutaga,oni havas ne tempon nek deziron nek intereson pri kulturo kaj historio eĉ de sia propra nacio(Hitler pravis pri iuj aĵoj)Parolante pri demokratio kaj diktaturo:la USSR desiĝis ĉar la vivnevelo del'homoj komencis malaltiĝi,kaj la popolo ekvidis sian savon en demokratio.Dum la 90-aj jaroj la popolo malŝarmitis ĝin,ĉar kun ĝi alvenis malriĉo,dum l'epoko de Putin la popolo ree ekvolis demokration,ĉar malriĉo ne foriĝis...nun ĉiuj esperas ke finfine ni povos ŝanĝi nian estrarklason...

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-decembro-11 20:58:09

la demando estas ĉu ni nun povas havi samtempe demokration kaj prosperon.

Prospero fontas el la laboro de homoj. Normala homo emas ĉesi labori, kiam ĝi ricevas malpli da plezuro ol da sufero el sia laboro.

En sklavecaj socioj, la vipo (aŭ ajna anstataŭaĵo) devigas la homo labori pli ol li emas, kaj la plej skavecaj socioj estas la pli riĉaj.

Sed nuntempe rekta sklaveco ne estas tolerata, kaj homoj tuj ribelus. Tial aperis aliaj formoj de sklaveco, uzante ruzon prefere al forton; sed finfine la laboranto troviĝas en la sama situacio de sufero, sed ili ne povas riproĉi tion al iu ajn, ĉar li metis sin mem en tiun situacion.

Wilhelm (Montri la profilon) 2011-decembro-11 21:26:02

Tumppi1991:En Italio kaj Grekio okazos baldaŭ novajn balotojn. Tio estas demokratio.
Se vi opinias ke la esenco de demokratio estas voĉdonado, vi malpravas.
Voĉdonado estas necesa sed ne sufiĉa por demokratio flori.

troyshadow (Montri la profilon) 2011-decembro-11 22:15:11

La plejreala feliĉo estas amata laboro...sed ĝi eblas nur kiam oni sentas sian maldependecon

Paulinho (Montri la profilon) 2011-decembro-11 22:34:17

Malmulta demokrateco estas. Sed Eŭropo devos lerni: ĝia dio t.e. MERKATO ne ekzistas.
Ekzistas rilatoj interpersonaj. La rilatoj politike plibonigis. Sed ekonomie ni estas en ŝtonaĝo. Neniu uzas nuntempe vipon. Sed malsato minacas familiojn, per maldungado.

TPmiestas (Montri la profilon) 2011-decembro-12 14:34:04

AlfRoland:EU neniam estis demokrata kaj verŝajne neniam estos.
Kio laŭ vi estas demokratio?

De kie venas tia nedemokreteco de EU?

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-decembro-12 22:57:56

Balotoj funkcias NUR se ĉiuj partoprenantoj pretas akcepti ĝian rezulton. Ili estas tute senutilaj, eĉ malutilaj se iuj estas decidinta ne obei aŭ interbatali aŭ foriri aŭ saboti, se la rezulto ne kongruas kun iliaj esperoj.

En tiu kazo, estas pli efike traktadi de bloko al bloko por trovi solvon, kiu pli malpli konvenas al ĉiuj.

EU trairas nuntempe politikan krizon, ĉar la samniveliĝo de ma membraj ŝtatoj fariĝis malprofite al ambaŭflankaj malriĉuloj, riske de revekigi la klasbatalon kiu malaperis dum la Kejnezia kapitalismo. La Eŭropanoj ne antaŭvidis tiun fenomenon, tamen antaŭvidebla, kaj perdas fidon je la Unio.

En la televido, oni vidas pli kaj pli da sloganojn anti-eŭropuniajn en la landoj kiuj estis prosperaj antaŭ l'alveno de l'euro.

Reen al la supro