去目錄頁

La Demandoj de "Hivâ" pri Esperanto...

ultradinamika, 2011年11月17日

讯息: 29

语言: Esperanto

ultradinamika (显示个人资料) 2011年11月17日下午11:59:25

Saluton! Mi estas "Hivâ Darviŝ", de Irano. Mi havas 25 jarojn, kaj eklernis Esperanton de Aŭgusto 2011. En ti ĉie, Mi volas skribi miajn demandojn pri Esperanto. Mi petas ke helpi al mi. Bonan Dankon! sal.gif

ultradinamika (显示个人资料) 2011年11月18日上午12:03:55

Ni scias ke Esperanto frazoj ofte similas: "Tio estas homo" aŭ "Tio homo estas". Mi havas demandon: Ĉu korektas ti ĉiuj frazoj?: "Estas tio homo / Estas homo tio". Dankon por viaj Respondoj. lango.gif

flipe (显示个人资料) 2011年11月18日上午1:32:00

ultradinamika:Ni scias ke Esperanto frazoj ofte similas: "Tio estas homo" aŭ "Tio homo estas". Mi havas demandon: Ĉu korektas ti ĉiuj frazoj?: "Estas tio homo / Estas homo tio". Dankon por viaj Respondoj. lango.gif
Tute korekta, sed mi preferas "Tio estas homo".

ultradinamika (显示个人资料) 2011年11月18日上午8:42:08

flipe:
ultradinamika:Ni scias ke Esperanto frazoj ofte similas: "Tio estas homo" aŭ "Tio homo estas". Mi havas demandon: Ĉu korektas ti ĉiuj frazoj?: "Estas tio homo / Estas homo tio". Dankon por viaj Respondoj. lango.gif
Tute korekta, sed mi preferas "Tio estas homo".
Saluton Kara Flipe! Dankon por via helpo. Mi aldonis vin al la listo de miaj geamikoj, kaj sendis al vin unu bildokarto. Dankon denove ridulo.gif

Chainy (显示个人资料) 2011年11月18日下午12:39:33

ultradinamika:Ni scias ke Esperanto frazoj ofte similas: "Tio estas homo" aŭ "Tio homo estas". Mi havas demandon: Ĉu korektas ti ĉiuj frazoj?: "Estas tio homo / Estas homo tio". Dankon por viaj Respondoj. lango.gif
Se iu dirus 'Tio homo estas' oni povus eble miskompreni tion, kvazaŭ la parolinto eble intencis diri 'TiU homo estas...', kaj tiam oni atendas iun adjektivon, ekz. 'Tiu homo estas afabla.'

La plej kutima vortordo ĉi-kaze estas "Tio estas homo', kaj pro komprenebleco oni eble ne ŝanĝu tion. Eble en iu kazo oni povus diri 'Homo estas tio', sed mi suspektas ke 'estas' kutime restus en la mezo!

ultradinamika (显示个人资料) 2011年11月19日上午10:45:55

Chainy:

Saluton Kara Chainy! Dankon por via helpo. Vi estas "punctilious" persono! (Mi ne scias kio esti la vorto por tio).

ultradinamika (显示个人资料) 2011年12月29日上午10:34:09

Mi havas demandon pri la kurso "Bildoj kaj Demandoj": En la Bildo 29.3 (alklaku ĉi tien!) ni legas:
- Kiom da minutoj havas unu horo?
+ Unu horo havas sesdek minutojn.
Kial la demando ne havas la akuzativon -n post la vorto "minutoj", sed la respondo havas ĝin?

darkweasel (显示个人资料) 2011年12月29日上午10:39:15

ultradinamika:Mi havas demandon pri la kurso "Bildoj kaj Demandoj": En la Bildo 29.3 (alklaku ĉi tien!) ni legas:
- Kiom da minutoj havas unu horo?
+ Unu horo havas sesdek minutojn.
Kial la demando ne havas la akuzativon -n post la vorto "minutoj", sed la respondo havas ĝin?
Ĉar da estas prepozicio, post kiu oni ne uzas -n.

drinkulo (显示个人资料) 2011年12月29日上午11:52:36

darkweasel:
ultradinamika:Mi havas demandon pri la kurso "Bildoj kaj Demandoj": En la Bildo 29.3 (alklaku ĉi tien!) ni legas:
- Kiom da minutoj havas unu horo?
+ Unu horo havas sesdek minutojn.
Kial la demando ne havas la akuzativon -n post la vorto "minutoj", sed la respondo havas ĝin?
Ĉar da estas prepozicio, post kiu oni ne uzas -n.
Se vi volas uzi akuzativon, vi povas diri: kiomajn minutojn havas unu horo?

tommjames (显示个人资料) 2011年12月29日下午12:05:16

drinkulo:Se vi volas uzi akuzativon, vi povas diri: kiomajn minutojn havas unu horo?
Fakte ne, ĉar kioma enketas pri pozicio en vico. Vidu la difinon en Reta Vortaro.

回到上端