Aller au contenu

kial ni ne povas uzi la rolvorteton "el" por tempo?

de drinkulo, 18 novembre 2011

Messages : 11

Langue: Esperanto

drinkulo (Voir le profil) 18 novembre 2011 09:26:36

En la frazo mi lernis Esperanton de aŭgusto de 2001, por diferencigi tempon kaj posedon, ni uzas la rolvortaĵon ekde por la unua, ĉar laŭ tiu frazo mi eble lernis la esperantan version de aŭgusto de 2001.

Ĉu la frazo mi lernis Esperanton el aŭgusto de 2001 estas ĝusta?

hebda999 (Voir le profil) 18 novembre 2011 09:38:07

drinkulo:En la frazo mi lernis Esperanton de aŭgusto de 2001, por diferencigi tempon kaj posedon, ni uzas la rolvortaĵon ekde por la unua, ĉar laŭ tiu frazo mi eble lernis la esperantan version de aŭgusto de 2001.

Ĉu la frazo mi lernis Esperanton el aŭgusto de 2001 estas ĝusta?
Ĉar esperantaj vortoj havas fiksitan signifon - el signifas = movi de interno al ekstero.

Mi prenas ion el la skatolo (ĝi estas interne)
Mi iras el la lernejo (mi estis interne)

Chainy (Voir le profil) 18 novembre 2011 12:19:38

drinkulo:mi lernis Esperanton de aŭgusto de 2001
Se vi ankoraŭ lernAs Esperanton, tiam estus pli bone diri: "Mi lernAs Esperanton ekde/de aŭgusto 2001."

Ne necesas diri 'de' inter 'aŭgusto' kaj la jaro. Vidu PMEG ĉi-teme:Datoj

Chainy (Voir le profil) 18 novembre 2011 12:25:06

drinkulo:Ĉu la frazo mi lernis Esperanton el aŭgusto de 2001 estas ĝusta?
Mi neniam renkontis tian uzon. Ĝi estas laŭ mi iom konfuza. Mi rekomendas sekvi tion, kion skribas PMEG ĉi-teme.

sudanglo (Voir le profil) 18 novembre 2011 13:28:42

Se vi eklernis Esperanto en aŭgusto 2001, ŝajnas al mi ke vi devus esti jam el-lerninta la lingvon. okulumo.gif

Mi kredas ke oni povas foje uzi 'el' por la signifo 'origine de', sed mi pensas ke mi preferus diri la pra-Esperanto de la fruaj jaroj ol diri 'el la fruaj jaroj'.

Cetere, Esperanto estas pli malpli la sama lingvo nun kiel en 2001.

Espi (Voir le profil) 18 novembre 2011 16:36:44

@drinkulo:

Kial vi ne legas la kvin signifojn de "el" en la Reta Vortaro?

drinkulo (Voir le profil) 21 novembre 2011 10:28:48

Espi:Kial vi ne legas la kvin signifojn de "el" en la Reta Vortaro?
Mi legis je Reta Vortaro kaj Pomegon, kaj mi ne komprenas kial iuj rolvortetoj havas tempan kaj lokan signifon kiel ĝis kaj aliaj ne havas.
Mi ja scias ke tio estas tiel, sed tio estas mise laŭ mia opinio

sudanglo (Voir le profil) 21 novembre 2011 11:39:16

Drinkulo, oni povus starigi vian demandon de alia vidpunkto.

Kial kelkaj prepozicioj havas kaj spacan kaj tempan signifon?

The respondo al tio estas certe ke ni homoj konceptas tempon en spaceca maniero (la tempa linio).

La pasinteco estas antaŭ la nuno kaj sekvas ĝin la estonteco.

La baza signifo de 'el' estas 'direkta' ne lokiga (aŭ pozicia). Tiel 'Esperanto el 2001' ne povas lokigi Esperanton en 2001.

Sed oni ja povus paroli pri tempo-vojaĝantoj kiuj alvenis el la futuro.

Ilmen (Voir le profil) 3 décembre 2011 10:24:43

Bone, tiuscie, ĉu la posta citaĵo el la paĝo de Vikipedio pri la planedo Urano estas bon-farita?
Urano eltroviĝis 1781 kaj nomiĝis laŭ la helena dio de ĉielo, Urano.

darkweasel (Voir le profil) 3 décembre 2011 11:54:33

Ilmen:Bone, tiuscie, ĉu la posta citaĵo el la paĝo de Vikipedio pri la planedo Urano estas bon-farita?
Urano eltroviĝis 1781 kaj nomiĝis laŭ la helena dio de ĉielo, Urano.
Jes, vidu en ReVo ĉe eltrovi.

Retour au début