До змісту

Socialismo aŭ kapitalismo?

від Desmut, 19 листопада 2011 р.

Повідомлення: 172

Мова: Esperanto

Greedn (Переглянути профіль) 8 грудня 2011 р. 12:17:16

aŭro:Per ŝtat-informiloj de Rusio oni informas ke protestas nur grupoj de studentoj kiujn "iuj fortoj" kunvenigis per busoj de apudmoskvaj urboj. Ĉu vi kredas ke tiu informo estas fidinda?
P.S. Mi pensas ke ĉi tiu flanka temo estas sufiĉe interesa por krei apartan fadenon.
jes, estis junuloj el registarapogantaj organizaĵoj, kiuj partoprenis siajn mitingoj, sed tio estas ne sufiĉe grava, ĉar ili estas plejparte stultuloj el diversaj urbetoj , kiuj volas nur etosumi kune kaj ekvidi Moskvon, ili ne estas iu ajn granda politika fenomeno.
Se vi parolas ruse vi facile trovos la informon pri postvoĉdonaj protestakcioj en interreto, la plej granda okazis lunde en moskvo, kiu kunigas de 5-15 miloj de homoj, kaj sabate estos ĉiurusa protesttago. Registaro de Moskvo permesis ĝin en la ĉefurbo sed nur por 300 homoj, evidente ili mokas tiamaniere.

troyshadow (Переглянути профіль) 8 грудня 2011 р. 12:30:19

mi certe scias,ke plejmulte da la protestantoj ciutempe loĝas en Moskvo,kvankam kelkaj el estas de aliaj urboj,sed ne pli ol kelkaj dekoj.Mi mem loĝis tie kaj faradis la samonridulo.gifTiuj ĉi miloj da protestantoj reale estas civitanoj,kiuj ne konsentaj pri la grandega malvero!

troyshadow (Переглянути профіль) 8 грудня 2011 р. 12:59:24

ĉu povus mi vin peti pri unu persona helpo de vi?mi interretas per poŝtelefono,tial mi ne povas uzi la vortaro de la sajto.Ĉu estas eble peti vin pri traduko al esperanto iujn ajn rusajn vortojn?

darkweasel (Переглянути профіль) 8 грудня 2011 р. 16:05:03

troyshadow:ĉu povus mi vin peti pri unu persona helpo de vi?mi interretas per poŝtelefono,tial mi ne povas uzi la vortaro de la sajto.Ĉu estas eble peti vin pri traduko al esperanto iujn ajn rusajn vortojn?
eble vi prefere faru tion en aparta(j) fadeno(j) en la konsultejo aŭ la ruslingva forumparto.

cetere, per mia poŝtelefono la vortaro tute kontentige funkcias.

troyshadow (Переглянути профіль) 8 грудня 2011 р. 19:55:22

Bedaŭrinde,mia poŝtelefono ne tiel bona...

Altebrilas (Переглянути профіль) 8 грудня 2011 р. 23:42:17

Kiam okazas gravaj eventoj, kiel nun en Rusio, mi pensas, ke la esperantistaro volas esti informata.

Tian temon oni emas iri por vidi prefere en la forumon "novaĵoj". Mi sugestis al la sajtestraro la eblecon korekti la mesaĝoj de aliaj personoj, kiel en Vikipedio. Tia ebleco estus utila en okazoj kiel tiu ĉi, kaj kelkaj aliaj personoj havis la saman ideon.

Multaj komencantaj (aŭ tuj-finontaj) esperantistoj havas aferojn por diri, kaj lingvo ne devas esti barilo en esperanta medio!

Vuntean (Переглянути профіль) 9 грудня 2011 р. 12:20:05

"La 17-a de marto" kaj Esperanto

http://forum.17marta.ru/index.php?topic=5663.0

auxro (Переглянути профіль) 19 грудня 2011 р. 18:35:10

Gratulojn pro la novaĵoj el Norda Koreio.
Mi elkore esperas ke tio signifos komencon de la fino, por dekkelk milionoj da homoj.

wdrake41 (Переглянути профіль) 19 грудня 2011 р. 19:09:15

Mia esperanto estas malbona, apologioj

Mi estas anarcĥiisto kaj kapitalisto. Mi havas blogo angle kaj esperanto sed la esperanto estas principa kaj ofte malĝusta. Ĝi estas pri anarcĥiismo, kapitalismo, politikoj, kaj mia vivo.

Malbona Hundo

Julieno (Переглянути профіль) 19 грудня 2011 р. 20:10:02

Mi pensas, ke Homo, ekde li malŝirmis la eblo de riĉi, provis fariĝi ĉiam pli riĉa, kaj dum jarmiloj kreskigis sian ĉefvolon.
Estas nur kiam la unuaj filozofoj ekpensis pri la konceptaĵoj de libereco, egaleco kaj frateco, ke Homaro ekaliris al socialisma socio.
La ekzemploj de USSR kaj de aliaj socialismaj landoj, kiuj plimal-bonigis kaj -simpligis la modon, montras ke la socio lente devas evolui al socialismo, ĉar tiu sistemo ja estas malfacile komprenebla.

Назад до початку