Přejít k obsahu

Socialismo aŭ kapitalismo?

od uživatele Desmut ze dne 19. listopadu 2011

Příspěvky: 172

Jazyk: Esperanto

superadamuso (Ukázat profil) 21. prosince 2011 3:41:21

qwertz:
superadamuso:
Socjalizmo tio estas manko de varoj !
Kapitalizmo tio estas manko da monoj !
Civitanizmo tio estas ekvivalento de monoj kaj varoj.
Pardonu, sed vi agas kiel diraĵofrapanto/Sprücheklopfer. Pri polvon, oni ne povas diskuti.
Lau mia opinio Vi estas kompleta ne normala !
Sed tio nenio ne signifas.

kaha (Ukázat profil) 21. prosince 2011 11:19:42

Robinast:Tiel aŭ ne, ĉiuj klopodoj establi socialismon en realeco, ŝajnas al mi, estas mizerege malsukcesplenaj.
Ĝuste ĉar neniu "soveta" aŭ "sovetŝajna" lando vere celis establi socialismon.
Laŭ mi, la belega idearo de socialismo nur estis uzita por ŝajnigi al la popolo ke ili ion gajnos se ili helpas la revolucion.
Sed tio nur temas pri ĉefoj kiuj volas havi povon anstataŭ la nunaj ĉefoj. La unuaj uzas pretekston de socialismo por havi popolon malantaŭ si kaj forigi la duajn.

Robinast:mi simple malŝategas nunan sperton de socialismo pli...
sed laŭ mi tio ne estis socialismo.
tio estis maniero akiri povon, kun etiketo “socialismo”...
sed imagu ke mi havas karotojn, kaj mi metas sur ĝi etiketon “terpomoj”. Ĉu tio signifas ke estos terpomoj?

Robinast:Kaj fakte nek socialismo nek kapitalismo ne eblas (kaj ne celas) sanigi nunan homaron el la plej gravan peston - konsumfrenezecon.
rilate al tio, mi tute samopinias!

flipe:socialismo nur povas ekzisti ĉe la plenplena demokratio, libereco kaj amikeco
kaj sen estroj, sen povo, kun elektkapablo disdonita inter ĉiuj.

flipe:Nordkoreo ne estas komunisma, Sovietunio ne estis socialisma lando!
+1

googlemabob:Naŭzas min, kiel nia usona politkuloj mensogas pri la difinoj de socialismo kaj komunismo.
Jes, usona registraro (sed ankaŭ de multaj aliaj landoj) multe propagandas kontraŭ ideoj de socialismo kaj komunismo, per la facilaĵo socialismo = komunismo = sovetunio kaj nordkoreio = danĝero

darkweasel:The DPRK is indeed a socialist state, meaning that all the means of production are socially owned.
Tio estas pretektsto, kiel mi supre diris. Preteksto uzata en la komenco por “flirti” la homojn, kiuj vere kredas je tiuj valoroj. Sed krom tiaj maloftaj aludoj, NK ne ofte parolas pri ĝia komunista/socialista sento...
Kaj kiam Kim Ĝong-Il ĉe la pinto de la plej alta monto de Koreio, ekaperis de tiu duobla ĉielarko kiu restis dum pluraj semajnoj, laŭ la samaj personoj kiuj kreis tiun mitologion de Nord-Koreio...

robinast (Ukázat profil) 21. prosince 2011 13:51:27

kaha:
Robinast:Tiel aŭ ne, ĉiuj klopodoj establi socialismon en realeco, ŝajnas al mi, estas mizerege malsukcesplenaj.
Ĝuste ĉar neniu "soveta" aŭ "sovetŝajna" lando vere celis establi socialismon.
Hmmm... mi tute ne certas ke mi povas konsenti ĉi tie. La celo de la 'Granda Socialisma Oktobra Revolucio' (kiel tiun aventuraĉon en Sovietunio oni nomis) estis ja vera socialisma regno. Mi celis ĉi tie plejmulton de revoluciuloj. Estroj, tutcerte, postiris minimume parte saman idealon - eble kaj verŝajnege ne ĉiuj nature. Tio estas ja sufiĉe klara el historio (el la oficiala kaj la neoficiala) kaj ankaŭ el beletro.
kaha:
Laŭ mi, la belega idearo de socialismo nur estis uzita por ŝajnigi al la popolo ke ili ion gajnos se ili helpas la revolucion.
Eble vi celis al la evolucion? Ne?! Forgesu la revolucion - ĝi nur sangmarojn donaci povas, ne plu...
kaha:
Robinast:mi simple malŝategas nunan sperton de socialismo pli...
sed laŭ mi tio ne estis socialismo.
tio estis maniero akiri povon, kun etiketo “socialismo”...
sed imagu ke mi havas karotojn, kaj mi metas sur ĝi etiketon “terpomoj”. Ĉu tio signifas ke estos terpomoj?
Jes, mi vin komprenas. Sed el karotsemoj dissimigataj per socialisma revolucio eĉ ne terpomoj sed urtikoj kaj kardoj sprosas...
kaha:
flipe:socialismo nur povas ekzisti ĉe la plenplena demokratio, libereco kaj amikeco
kaj sen estroj, sen povo, kun elektkapablo disdonita inter ĉiuj.
Kio estas plenplena libereco laŭ vi? Aŭ plenplena amikeco? Aŭ plenplena demokratio? Bonvolu difinu! Sen estroj? Sen povo? Bonvolu pardonu min, sed miaopinie la tuta vi ĉi tie revas, ne harmonias kun la homa naturo kaj tiel estas nenio plu ol unu bela fantazio... malgajo.gif Bedaŭrinde (senironie parenteze).

flipe (Ukázat profil) 21. prosince 2011 16:56:21

robinast:Kio estas plenplena libereco laŭ vi? Aŭ plenplena amikeco? Aŭ plenplena demokratio? Bonvolu difinu!
Se vi ne komprenas kion estas tio, mi ne havas pri kio debatas ĉe (neniam kontraŭ ridego.gif) vi!

robinast:Sen estroj? Sen povo? Bonvolu pardonu min, sed miaopinie la tuta vi ĉi tie revas
Fakte, estas malfacila fari kompreni al sklavita menso kio estas vivi sen estroj kaj sen povo sur oni, kiam ne ekzistas la klasoj, ne ekzistas la estro, kiam la registaro estas direkta demokratio, ne ekzistas povo, tiel simpla!

robinast:ne harmonias kun la homa naturo kaj tiel estas nenio plu ol unu bela fantazio... malgajo.gif Bedaŭrinde (senironie parenteze).
Esti sklavo ankaŭ ne apartenas al homa naturo, kvankam ni estas en tiu mondo, ne vivu vi sur la fantazia reklamo de la povuloj!

flipe (Ukázat profil) 21. prosince 2011 17:09:42

kaha:kaj sen estroj, sen povo, kun elektkapablo disdonita inter ĉiuj.
Kompreneble! lango.gif

kaha:Tio estas pretektsto, kiel mi supre diris. Preteksto uzata en la komenco por “flirti” la homojn, kiuj vere kredas je tiuj valoroj.
Tiu funkcias kiel varoj de "Polishop"aj reklamoj en televidilo, ili oferas bonajn aferojn sed ili scias ke estas malbonaj aferoj, kiel diktarouloj kiuj "vendas" socialismo sed "liveras" aŭtoritarismo kun ŝtatkapitalismo, tio okazas ĉar homoj aĉetas de malbona intenculo kiu estas "Polishop", nenio oferas kapitalismon ĉar tio estas malbona, vidu Sovietunion kiu estis ŝtatkapitalisma reĝimo, do, vidu la anarksocialismulan Gandhi-on, estas granda diferenco!

robinast (Ukázat profil) 21. prosince 2011 18:24:21

flipe:
robinast:Kio estas plenplena libereco laŭ vi? Aŭ plenplena amikeco? Aŭ plenplena demokratio? Bonvolu difinu!
Se vi ne komprenas kion estas tio, mi ne havas pri kio debatas ĉe (neniam kontraŭ ridego.gif) vi!
Kial vi concludas, ke mi ne komprenas? Lasu min pensi... hmm... ĉar mi demandis al kaha, kioj liaopinie estas plenplenaj libereco, amikeco kaj demokratio, jes? Bone, tiel aŭ ne, via konkludo ne estas sufiĉe bazata.
Se vi vere estas interesata en priparolado sur la temo, bonvolu klarigi sian komprenon de tiuj konceptoj (ĉar sene mi neniel povas scii, kiel vi pensas pri ilin). Aparte mi celas al la koncepto 'plejplena' en tie ĉi kunteksto! rideto.gif Vi ja komprenas, ke ĉiu priparolado estas senca nur tiam, kiam oni komprenas bazajn konceptojn simile, ĉu ne?
flipe:
robinast:Kio estas plenplena libereco laŭ vi? Aŭ plenplena amikeco? Aŭ plenplena demokratio? ...Sen estroj? Sen povo? Bonvolu pardonu min, sed miaopinie la tuta vi ĉi tie revas
Fakte, estas malfacila fari kompreni al sklavita menso kio estas vivi sen estroj kaj sen povo sur oni, kiam ne ekzistas la klasoj, ne ekzistas la estro, kiam la registaro estas direkta demokratio, ne ekzistas povo, tiel simpla!
Kaj vi, ŝajne, timas malfacilaĵojn. okulumo.gif Nu, tiuokaze alprenu, ke mia menso ne estas pli sklavita ol via. Kiel vi vidas, mi korektis vian citaĵon el mi - tial ĝi pli bone spegulas mian penson.
flipe:
robinast:ne harmonias kun la homa naturo kaj tiel estas nenio plu ol unu bela fantazio... malgajo.gif Bedaŭrinde (senironie parenteze).
Esti sklavo ankaŭ ne apartenas al homa naturo, kvankam ni estas en tiu mondo, ne vivu vi sur la fantazia reklamo de la povuloj!
Mi ege sincere volus samopinii kun vi tie ĉi!

superadamuso (Ukázat profil) 22. prosince 2011 11:28:14

Desmut:Ĉu socialismo aŭ kapitalismo?

Oni scias ke ĉiu socialisma lando neniam sukcesis plibonigi la vivon por siaj landanoj...
Ĉiu homo scias ke kapitalismo pli riĉigas kelkajn kaj pli povrigas multajn...

Kiu estas la plej bona? Aŭ, kiun alian vi proponus?
Unufoje de komenco.
Nek socializmo ĉar tio manko de varoj ekz.
en Pollando en 1989 j. kaj nek kapitalizmo ĉar tio manko de monoj ekz. en Pollando en 2011 j.
Tial mi propononas civitanizmo ĉar tio estas prospero (bonstato) t.s. estas kaj varoj kaj monoj Sinjoro Desmuto.

superadamuso (Ukázat profil) 22. prosince 2011 11:44:25

robinast:
flipe:
robinast:Kio estas plenplena libereco laŭ vi? Aŭ plenplena amikeco? Aŭ plenplena demokratio? Bonvolu difinu!
Se vi ne komprenas kion estas tio, mi ne havas pri kio debatas ĉe (neniam kontraŭ ridego.gif) vi!
Kial vi concludas, ke mi ne komprenas? Lasu min pensi... hmm... ĉar mi demandis al kaha, kioj liaopinie estas plenplenaj libereco, amikeco kaj demokratio, jes? Bone, tiel aŭ ne, via konkludo ne estas sufiĉe bazata.
Se vi vere estas interesata en priparolado sur la temo, bonvolu klarigi sian komprenon de tiuj konceptoj (ĉar sene mi neniel povas scii, kiel vi pensas pri ilin). Aparte mi celas al la koncepto 'plejplena' en tie ĉi kunteksto! rideto.gif Vi ja komprenas, ke ĉiu priparolado estas senca nur tiam, kiam oni komprenas bazajn konceptojn simile, ĉu ne?
flipe:
robinast:Kio estas plenplena libereco laŭ vi? Aŭ plenplena amikeco? Aŭ plenplena demokratio? ...Sen estroj? Sen povo? Bonvolu pardonu min, sed miaopinie la tuta vi ĉi tie revas
Fakte, estas malfacila fari kompreni al sklavita menso kio estas vivi sen estroj kaj sen povo sur oni, kiam ne ekzistas la klasoj, ne ekzistas la estro, kiam la registaro estas direkta demokratio, ne ekzistas povo, tiel simpla!
Kaj vi, ŝajne, timas malfacilaĵojn. okulumo.gif Nu, tiuokaze alprenu, ke mia menso ne estas pli sklavita ol via. Kiel vi vidas, mi korektis vian citaĵon el mi - tial ĝi pli bone spegulas mian penson.
flipe:
robinast:ne harmonias kun la homa naturo kaj tiel estas nenio plu ol unu bela fantazio... malgajo.gif Bedaŭrinde (senironie parenteze).
Esti sklavo ankaŭ ne apartenas al homa naturo, kvankam ni estas en tiu mondo, ne viv vi sur la fantazia reklamo de la povuloj!
Mi ege sincere volus samopinii kun vi tie ĉi!
Sinjoro robinast. Ĉiuj homoj je al tuta mondo havas kompleta errarata.
Laŭ mi socialisma reĝimo tio estas diktatura administrado kaj trompiĝita finansado kaj konkrete manko de varoj ekz.
en Pollando en 1989 j. Kaj kapitalisma reĝimo tio estas demokratia administrado
kaj ŝtelista finansado kaj konkrete manko
de monoj ekz. en Pollando en 2011 j. Tial mi
proponis civitalismo reĝimo tio estas demokratia administrado kaj normala finansado
tio estas plena bonstato alie prospero kaj
konkrete ne mankas nek varoj kaj nek monoj. Saluton.

superadamuso (Ukázat profil) 22. prosince 2011 11:48:01

Sahaquiel:Mi kredas ke estus bone io meze la Socialismo kaj la Kapitalismo.
Strikte (precize, ĝuste) jes kaj mi nomiĝas tio per civitanismo.
Socjalismo tio estas diktatura administrado kaj trompiĝa finansado kaj kapitalismo tio estas demokratia administrado kaj ŝtelista finansado kaj civitanismo tio estas demokratia administrado kaj normala finansado.
Saluton.

darkweasel (Ukázat profil) 22. prosince 2011 11:54:49

superadamuso, ĉu vi ne volas resti en via propra fadeno?

Zpět na začátek