Al la enhavo

Socialismo aŭ kapitalismo?

de Desmut, 2011-novembro-19

Mesaĝoj: 172

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-25 06:20:55

Por bono de ĈIUJ homoj estas sendube pli bona la socialismo (eĉ komunismo por kredantaj homoj!), bedaŭrinde la homoj estas plejparte egoismaj, tial ili bezonas kapitalismon. Tiu sistemo pleje konvenas al ilia natureco.

fstphane (Montri la profilon) 2012-februaro-25 08:27:43

La sola socialismo kiel sola kapitalismo ne funkcias,ne funkciis,kaj neniam funkcios.
Ambaŭ bezonas de unu la alian.Ĉiuj socioj kaj,la mondo mem bezonas de tiu ekvilibro.Cetere oni devus skribi tiel:
-Socialkapitalismo aŭ
-Kapitalsocialismo
Jen la ideo sed,la praktiko estas tute alia afero.

sedlacek (Montri la profilon) 2012-februaro-25 08:56:49

Mi venis el la lando de efektiviĝinta socializno. La socialismo estas diktaturo, estas murdo kaj estas rabado.
Mi vidis, kiam ĝi laboriĝis.

Nek socialismo, nek kapitalismo.
Nur sociala kapitalismo aŭ kapitala socialismo, aŭ nacia sindikalismo, kun kredo, kun religio, kun moralo, kun etiko, kun kristanismo.

La socialismo, la leninismo estas enkorpiĝo de Malbonintenco. La Satano.
Kaj la kapitalismo sole ne laboras.

komenstanto (Montri la profilon) 2012-februaro-26 06:32:09

Mi kredas je verda kapitalismo. Ĝi estas efektiva socialismo pro tio, ke kapitalisto ne povas profiti. Fabriko devas esti pura, kaj ne subkontraktado eksterlanden. Do, la fabrikojn posedas la popoloj. Tia posedo ni nomas socalismon en Usono. Verda Partio ankaŭ volas universalan sanzorgon.

Komunismo trinkis la Aralan Maron.

sergejm (Montri la profilon) 2012-februaro-26 08:21:48

Verda kapitalismo estas nur flikaĵo al kapitalismo. Kapitalismo ne bone funkcias pri komuna posedaĵo, kiel akvo, aero, intelekta posedaĵo k.t.p. Ĝi iom pli-malpli bone laboros kun dividita posedaĵo, kiam ĉiu posedanto scias, kiom da tuto li posedas.
PS: Aralan maron trinkis socialismo, komunismo fakte ne eblas, tio estas nur ne atingebla idealo.

komenstanto (Montri la profilon) 2012-februaro-26 18:57:52

Multaj de Verda Partio ne privitigus akvon kaj purigus aeron. Nestlé ekzemple ne povus posedi tiom da akvo.

Komandanto_Che (Montri la profilon) 2012-februaro-27 21:43:15

Nur Anarkismo. Kropotkin, Bakunin, Durruti...

Desit1 (Montri la profilon) 2012-februaro-27 23:24:27

Ho...kiom granda diskuto...kaj la farinto eĉ ne interesiĝas pri ĉi tio hehehe, mi ne trovias mesaĝon de li post la elsendo...

superadamuso (Montri la profilon) 2012-marto-17 05:51:39

Desmut:Ĉu socialismo aŭ kapitalismo?
Nek socializmo ĉar tio estas trompo kaj nek kapitalizmo ĉar tio estas ŝtelo nur ondividualizmo ĉar tio estas demokracio kaj bonstato.

Oni scias ke ĉiu socialisma lando neniam sukcesis plibonigi la vivon por siaj landanoj...
Ĉiu homo scias ke kapitalismo pli riĉigas kelkajn kaj pli povrigas multajn...

Kiu estas la plej bona? Aŭ, kiun alian vi proponus?

cellus (Montri la profilon) 2012-marto-18 20:00:13

Probable estas plej bone ke oni havas ian merkatan ekonomion sed ke ĝi estu reguligita. Same kiel en la trafiko sur la stratoj devas esti reguloj, ankaŭ por libera merkato.

Se mi ne eraras Karl Marx pensis ke la socialismo devus venki en la okcidenteŭropaj landoj, kaj ne en evoluiĝanta lando kiel Rusio.

Iu – mi kredas ke estis Jean-Jacques Rousseau – skribis la Socian Kontrakton, kaj se mi bone komprenis la priskribon de ĝi, temis pri la devo de la civitanoj al la ŝtato kaj la devo de la ŝtato al la civitanoj. Ke li nur akcentis tiun devon, estas bonaĵo, laŭ mi, ĉar pri tio temas, ke la ŝtato devas pensi pri la bonestado de la civitanoj kaj fortos plej bone, se la publika opinio estas bone informita kaj ne la objekto de mensoga propagando.

La socialismo en la "socialismaj landoj" estis tre malsimila, kaj mi volus hipotezumi ke certaj landoj havis socion kiel la socialismaj trajtoj estis sufracaĵo.

La rolo de Usono en la eŭropa politiko estas tre interesa afero kiu laŭ mi meritus sian propran fadenon.

Reen al la supro