Al la enhavo

Socialismo aŭ kapitalismo?

de Desmut, 2011-novembro-19

Mesaĝoj: 172

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2011-novembro-20 16:03:11

kaha:kaj krome socialismo venkas kapitalismon ĉe tiu ĉi enketo ridulo.gif
Kial vi pensas tion ? La diskuto jam ne finiĝis ! Kaj ĉu vi povas diri al mi nomon de eĉ unu lando, kiu estas socialisma kaj progresas al atinigi komunismon ?

gianich73 (Montri la profilon) 2011-novembro-20 17:34:29

Mi ne bezonas legi la propagandon de la reĝimo por scii ke pasas en mia lando. Reĝimo tiel detestabla ke la homoj preferas esti manĝataj de la ŝarkoj antaŭ ol daŭre vivi en la kondiĉoj en kiuj ili estas. Tiun solan aĵon mi povas deziri al vi ke vi neniam devas sperti ion.

unpensador (Montri la profilon) 2011-novembro-20 17:50:09

kaha:vivu socialisma anarki-komunismon!
fek al sovetunio kaj kapitalismo!
Kapitalismo, Socialisno kaj Anarkismo estas malbonaj stultecoj, kiuj jam pruvis ilian bruegan malsukceson, escepta la Anarkismo, kiuj estas neebla idealo kiu ne povas existi:
"El anarquismo es como el silencio: en cuanto se habla de él se le niega." - "La anarkiismo estas kiel la silento: tuj kiam oni parolas pri ĝi oni neas ĝin."

Mi tre volonte parolos pri ĉi tiu temo, sed hodiaŭ mi estas iom malsana kun kapdoloro kaŭzita de la tre malbona tempo kiun ni havas hodiaŭ kaj krome ni havas la ĝeneralajn elektojn.

-------------------------------
Eĉ kelkaj kapitalistoj kaj marksitoj kaj aliaj rekonas ke José Antonio Primo de Rivera pravas.

Pardonu, sed mi devas iri a la Sankta Meso je la 7a horo.

Amikajn salutojn.

Eduardo senkulpa.gif

auxro (Montri la profilon) 2011-novembro-20 20:01:12

flipe:
aŭro:Rememoru Sovetunion kaj ne faru saman idean eraron dufoje. Vera socialismo aspektas alloge teorie sed apenaŭ povas ekzisti en realaj kondiĉoj, ĉar ĝi estas kontrau la vera naturo de homaro.
Mi ne bone komprenas vin, sed se vi voldiris ke socialismo estas "kontraŭ la homa naturo", vi estas tute malkorekta, vidu la infanoj, ĝi dividemas siajn aĵojn kiam ne estas instruitaj por ne dividi! Dividemi estas natureco de la infanoj, do, tio diras ke tio estas nia natureco!

Sed Sovietunio ne estis socialismo, tio estis diktatorismo, ne konfuziĝas!
Vi tro idealigas infanojn - sen taŭga eduko kaj zorgo, ili uzus ŝtonojn kaj bastonojn por akiri ludilon plej ŝatatan.
Mi ne konfuziĝas, mi simple konas la sistemon de iomete pli proksime ol vi, mi kredas.
Sovetunio estis lulilo de socialismo, kiu altrudis ĝin ankaŭ al aliaj landoj. Socialismo estis la prepara paŝo por enkonduki komunismon. Dum ĝi oni rifuzus la monon ĉar, laŭ ĝiaj ideologoj, homo povus preni en senkostaj vendejoj produktojn, kaj poste konscie labori tiom, kiom li kredas ke bezonas. Similaj paraleloj, eble pli kaŝitaj, videblas ankau en socialismo. Pro tio mi diras ke tia mekanismo ne funkcias reale. Kaj pro tio ĝi bezonas perforton.
Sed eble ni flankeniris la temon, mi kredu ke aŭtoro de ĉi tiu fadeno temis pri "skandinavia socialismo".

auxro (Montri la profilon) 2011-novembro-20 20:15:45

Demian:
gianich73:Mi estas kubano.
Ĉu tio pruvas ion ? Usono de Bill Gates ne estas tio, kio estas Usono de blankulo.
Tio pruvas ke la homo verŝajne pli profunde scias la prian aferon ol ni ĉiuj ceteraj, kaj do meritas iomete pli da respekto al sia opinio.
Cetere, laŭ miaj personaj spertoj en Kubo, jam antaŭ gianich73 skribis pri sia nacieco, mi volis rimarki ke lia opinio pli similas al tiu de ordinara kubano (ne ano de sistemo, kompreneble) ol al opinio de "propagandema usonano".

kaha (Montri la profilon) 2011-novembro-20 21:05:57

Demian:
gianich73:Mi estas kubano.
Ĉu tio pruvas ion ? Usono de Bill Gates ne estas tio, kio estas Usono de blankulo.
+1 por Demian
trafa argumento.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-novembro-22 21:06:44

Sahaquiel:Mi kredas ke estus bone io meze la Socialismo kaj la Kapitalismo.
Estas la kapitalismo kiu estas io meze de la socialismo kaj de la novliberalismo kiun ni havas nun. ploro.gif

Fakte, ĝi estas pli proksima al la socialismo... senkulpa.gif

Epikuro57 (Montri la profilon) 2011-novembro-22 21:34:39

Desmut:Ĉu socialismo aŭ kapitalismo?

Oni scias ke ĉiu socialisma lando neniam sukcesis plibonigi la vivon por siaj landanoj...
Ĉiu homo scias ke kapitalismo pli riĉigas kelkajn kaj pli povrigas multajn...

Kiu estas la plej bona? Aŭ, kiun alian vi proponus?
Kapitalismo estas multa plej bona ol socialismo. Kapitalismaj landoj estas ĉiam plej liberaj kaj plej prosperaj ol socialistaj landoj. Kapitalismo riĉigas ĉiujn, ne nur kelkajn: eĉ povraj homoj hodiaŭ havas aĵojn ke la plej riĉaj el tempopasintecoj havis ne, kaj ĝi estas kapitalismo ke ni havas danki por tio.

Kiel Vinstono Ĉurĉilo observis, socialismo estas nur la egala dividado de mizero. Sub kapitalismo kiun homoj prosperas laŭ iliaj klopodoj, sub socialismo ili povas nur suferi. Do, mi proponas kaj rekomendas kapitalismo en ĉiu lando.

kaha (Montri la profilon) 2011-novembro-22 23:37:04

Epikuro57:Kapitalismo riĉigas ĉiujn, ne nur kelkajn: eĉ povraj homoj hodiaŭ havas aĵojn ke la plej riĉaj el tempopasintecoj havis ne, kaj ĝi estas kapitalismo ke ni havas danki por tio.
Mi supozas ke tio estas ironia frazo.
Aŭ vi estas bona ironiisto, aŭ vi estas profundan naivulon.

Epikuro57:Kiel Vinstono Ĉurĉilo observis, socialismo estas nur la egala dividado de mizero.
oh, kia simpliga pensmaniero.
en kia mondo vi vivas?

Epikuro57:Sub kapitalismo kiun homoj prosperas laŭ iliaj klopodoj,
se mi bone komprenas: malriĉuloj ne rajtus plendi pri ke ili malriĉaj, ili mem kulpas, kaj ili devintus havi pli bonajn rezultojn ĉe la lernejo.
Kia hipokrito!

Epikuro57:sub socialismo ili povas nur suferi.
oh, vi ŝajnas tiom scii pri socialismo!

Epikuro57:Do, mi proponas kaj rekomendas kapitalismo en ĉiu lando.
jes, por pli rapide detrui la homaron, tio estas la plej rekomendebla afero.

Epikuro57 (Montri la profilon) 2011-novembro-23 00:43:38

kaha:
Epikuro57:Kapitalismo riĉigas ĉiujn, ne nur kelkajn: eĉ povraj homoj hodiaŭ havas aĵojn ke la plej riĉaj el tempopasintecoj havis ne, kaj ĝi estas kapitalismo ke ni havas danki por tio.
Mi supozas ke tio estas ironia frazo.
Aŭ vi estas bona ironiisto, aŭ vi estas profundan naivulon.
Ne, ĝi estas tre serioza frazo kaj mi estas ankaŭ serioza. La historio de la lasta 200 jaroj pruvas ke kapitalismo plialtigis la nivelo de la vivteno en ĉiu lando laŭ la mezuro de kapitalismo ke ekzistas tie. Por ekzemplo, komparas vin Honkongo kaj Tajvano kun Ĉinio, aŭ Sud-Koreio kun Nord-Koreio: kie homoj havas pli bonan vivon?

kaha:
Epikuro57:Kiel Vinstono Ĉurĉilo observis, socialismo estas nur la egala dividado de mizero.
oh, kia simpliga pensmaniero.
en kia mondo vi vivas?
Ĝi ne estas simpliga, ĝi estas profunda. Mi vivas en la reala mondo. La rekordo de historio estas tre klara: socialismo produktas suferon kaj povrecon, kapitalismo kreas riĉecon. Tio estas kial homoj forlasas socialismajn landojn kaj iras al pli kapitalismaj landoj.

kaha:
Epikuro57:Sub kapitalismo kiun homoj prosperas laŭ iliaj klopodoj,
se mi bone komprenas: malriĉuloj ne rajtus plendi pri ke ili malriĉaj, ili mem kulpas, kaj ili devintus havi pli bonajn rezultojn ĉe la lernejo.
Kia hipokrito!
Vi ne komprenis min. Povruloj rajtus plendi pri ke ili povraj sub socialismo, kie registaroj malebligas ilian progreson per limiganta ekonomian agadon kaj okazaĵon. Ĉi tiuj limitoj ne ekzistas sub kapitalismo; en kapitalista ekonomio la nur limito estas la inteligenteco, energio kaj kapablo de la individuo.

kaha:
Epikuro57:sub socialismo ili povas nur suferi.
oh, vi ŝajnas tiom scii pri socialismo!
Jes, mi komprenas socialismon kaj mi komprenas kapitalismon. Kiam mi estis juna kaj neinformita mi kredis je socialismo, tiam mi legis multajn librojn kaj lernis la veron.

kaha:
Epikuro57:Do, mi proponas kaj rekomendas kapitalismo en ĉiu lando.
jes, por pli rapide detrui la homaron, tio estas la plej rekomendebla afero.
Ne, por pli rapide plibonigi la homaron. Sen kapitalismo tiu estas malebla.

Reen al la supro