Príspevky: 172
Jazyk: Esperanto
derverwandte (Zobraziť profil) 27. novembra 2011 11:55:16
darkweasel (Zobraziť profil) 27. novembra 2011 17:28:23
derverwandte:Mi estas ĉino,ĉu havas sistemo povas riĉaĝis tutajn popolojn en la tuta mondo?en ĉinio havas riĉulojn kaj malriĉulojn.kaj same en aliaj landoj!ĉinujo ne estas socialisma, sed nur diktatura.
gianich73 (Zobraziť profil) 27. novembra 2011 18:47:49
ĉinujo ne estas socialisma, sed nur diktatura.Mi demandas min: Kial oni devas ataki la aliajn? Li rajtas esprimi sian opinion. Ĉu ne? Mi ankaŭ pensas ke Ĉinio estas diktatoreco sed mi ne devas sendi neniun al la pafmortigo por pensi malsame. Mi eraras?
darkweasel (Zobraziť profil) 27. novembra 2011 19:46:56
gianich73:ĉinujo ne estas socialisma, sed nur diktatura.Mi demandas min: Kial oni devas ataki la aliajn? Li rajtas esprimi sian opinion. Ĉu ne? Mi ankaŭ pensas ke Ĉinio estas diktatoreco sed mi ne devas sendi neniun al la pafmortigo por pensi malsame. Mi eraras?
Evidente ĉiu rajtas esprimi sian opinion - ĉu mi tion malpermesis al iu? Mi nur esprimis mian propran opinion, kion mi same rajtas fari.
Altebrilas (Zobraziť profil) 27. novembra 2011 19:48:03
En la 19a jarcento, eŭropaj landoj koloniigis la tutan teron, kaj provis konkeri unu la alian kiam ne plu restis landoj por konkeri. Ĉu tio vere estas progreso? Laŭ la tiamaj kriteriojn, jes. Sed poste oni konstatis, ke tio estis stultaĵo, kaj homoj interesigis pri io alia.
Nun estas la scienca "progreso", kiu estas progreso nur se oni preteratentas la flankefikojn. Sed tiuj-ĉi iĝas pli kaj pli gravaj, kaj tiu preteratento ne plu eblas.
La detruo de la planedo per la nuna ekonomia sistemo estas malpli kaj malpli tolerebla, kaj oni devas elekti alian sistemon pli respekteman al la homo kaj al la naturo.
Kiel diras latina proverbo: errare humanum est, sed perseverare diabolicum. Eraro homa estas, sed persisto diabla.
derverwandte (Zobraziť profil) 28. novembra 2011 12:45:00
darkweasel:ho,ŝajnas vi ne rekte respondas mian demandon..derverwandte:Mi estas ĉino,ĉu havas sistemo povas riĉaĝis tutajn popolojn en la tuta mondo?en ĉinio havas riĉulojn kaj malriĉulojn.kaj same en aliaj landoj!ĉinujo ne estas socialisma, sed nur diktatura.
Altebrilas (Zobraziť profil) 28. novembra 2011 16:35:00
Tio, kio ne estas normala, estas mizero kaj riĉego. Ke homo multe laboru, ne por havi pli da riĉaĵojn, sed pro timo fali en mizeron kaj ne plu povi nutri siajn infanojn.
La sistemo estas bona aŭ malbona, depende de la motivo kiuj instigas homojn labori: se estas deziro, la sistemo estas bona; se estas timo, ĝi estas ŝanĝinda.
Kompreneble, en la t.n. "riĉaj" landoj, malmulte da homoj estas mizeraj, sed multaj timas mizeron. La vipo ne estis por vundi sklavojn (oni devus aĉeti aliajn por fari la laboron), sed por timigi ilin.
Epikuro57 (Zobraziť profil) 1. decembra 2011 23:41:23
Altebrilas:@EpikuroMi bedaŭras la tarda respondo, sed la pasinta paro de tagoj estis okupata ĉi tie.
En la 19a jarcento, eŭropaj landoj koloniigis la tutan teron, kaj provis konkeri unu la alian kiam ne plu restis landoj por konkeri. Ĉu tio vere estas progreso? Laŭ la tiamaj kriteriojn, jes. Sed poste oni konstatis, ke tio estis stultaĵo, kaj homoj interesigis pri io alia.
Nun estas la scienca "progreso", kiu estas progreso nur se oni preteratentas la flankefikojn. Sed tiuj-ĉi iĝas pli kaj pli gravaj, kaj tiu preteratento ne plu eblas.
La detruo de la planedo per la nuna ekonomia sistemo estas malpli kaj malpli tolerebla, kaj oni devas elekti alian sistemon pli respekteman al la homo kaj al la naturo.
Kiel diras latina proverbo: errare humanum est, sed perseverare diabolicum. Eraro homa estas, sed persisto diabla.
Por la landoj sub Brita rego, jes ĝi estis progreso. La Brita guberniestro de Bengalio kontraŭleĝigis la Hindua praktiko de bruligado de vidvinoj sur la sepultfajroj de iliaj edzoj tie en 1829. Por ĉiuj la virinoj kiuj estis savitaj, tio certe estis progreso. Pri la landoj sub alia rego, mi ne povas paroli. La Britoj ankaŭ kontraŭleĝigis sklavecon en la tuta Brita Imperio en 1833.
Scienca progreso estas aŭtentika, kaj ĝi plibonigas homan viron. La vapormaŝino estis supera ol uzado de besta potenco, la elektra lumo estas supera ol gaslumo, ktp. Scienca progreso subtenas nian modernan vivon.
La detruo de la planedo estas mito disvastiginta fare de trompartistoj kiuj volas kontroli homojn. La planedo ne estas en danĝero. Klimata ŝanĝo estas naturfenomeno kaŭzita per la Suno, ne homfarita fenomeno. La nura sistemo kongrua kun konservado de rimedoj estas kapitalismo: rimedoj poseditaj aŭ administrita fare de registaro (kiel la Atlantika fiŝkaptado de Kanado) estas disipitaj, sed resursoj kiuj estas private posedataj estas administritaj respondece.
Altebrilas (Zobraziť profil) 2. decembra 2011 14:43:47
Mi konfesas, ke mi havas malfacilaĵojn por kompreni vian logikon.
Ne estas la kapitalismon kiu haltis bruligadon de hindaj vidvinoj. Multe da civilizavioj ne estis kapitalismaj kaj bruligis neniun sed ne veras pri pli proksimaj de ni (antaŭ ne longe, la Inkvizicio bruligis herezulojn, la nazioj bruligis judojn kaj eĉ Usono uzis napalmon en Vjetnamo - ne ĉiam kontraŭ militistoj). Fcilas trovi kontraŭekzemploj de viaj asertoj.
"Scienca progreso estas aŭtentika, kaj ĝi plibonigas homan viron". Tio ne estas certaĵo. La katastrofo de Fukushima ne estas rumoro lanĉita de komplotemuloj.
Progreso estas nek bona, nek malbona. Ĝi nur pliefikigas la agojn de tiuj, kiuj uzas ĝin. Tio dependas de la intencoj de tiuj, en kies manoj la progreso estas.
superadamuso (Zobraziť profil) 6. decembra 2011 13:21:56
Desmut:Ĉu socialismo aŭ kapitalismo?Kara Gesamideanoj !
Oni scias ke ĉiu socialisma lando neniam sukcesis plibonigi la vivon por siaj landanoj...
Ĉiu homo scias ke kapitalismo pli riĉigas kelkajn kaj pli povrigas multajn...
Kiu estas la plej bona? Aŭ, kiun alian vi proponus?
Nek socializmo kaj nek kapitalizmo sed nur civitanizmo.
Socjalizmo tio estas manko de varoj !
Kapitalizmo tio estas manko da monoj !
Civitanizmo tio estas ekvivalento de monoj kaj varoj.
Salutoj por ĉiuj.
Adamo Miligrio Poznanio (Pollando)