본문으로

Kial akuzativo estas konsiderata ofte malbonaĵo en E-o?

글쓴이: Francisko1, 2011년 11월 19일

글: 67

언어: Esperanto

darkweasel (프로필 보기) 2011년 11월 19일 오후 8:32:38

miĥil:
darkweasel:Kaj tamen lingvo devas taŭgi ankaŭ por transdoni ĝuste tiun scion.
Probable. Sed ne nepre devus esti la akuzativo.
Devas esti ia vojo marki malsamajn frazrolojn, ĉu tio estas finaĵo, prepozicio aŭ la vortordo.

mihxil (프로필 보기) 2011년 11월 19일 오후 8:51:27

darkweasel:Devas esti ia vojo marki malsamajn frazrolojn, ĉu tio estas finaĵo, prepozicio aŭ la vortordo.
Probable. Sed eĉ tio ne certas al mi. Jes, tia ĉi memstara frazeto povus esti dusenca. Sed ĝi en realo ne okazus, ĉiam estus kunteksto, kaj emfazo. Kaj ĉiuokaze probable estas iluzio ke oni povus tutprecize esprimi sin en ajna lingvo, dusenceco povus ĉiam resti. Ankaŭ al mi la direkto de manĝado ŝajnus iom grava, sed nu, tio ja estas afero de gusto.

Hundies19 (프로필 보기) 2011년 11월 19일 오후 11:29:32

Vivu l'akuzativon!

Mi ŝatas gastaman Esperanton. Je plu fleksebla je plu bona rideto.gif.

Fenris_kcf (프로필 보기) 2011년 11월 20일 오전 12:15:42

miĥil:
darkweasel:Devas esti ia vojo marki malsamajn frazrolojn, ĉu tio estas finaĵo, prepozicio aŭ la vortordo.
Probable. Sed eĉ tio ne certas al mi. Jes, tia ĉi memstara frazeto povus esti dusenca. Sed ĝi en realo ne okazus ...
Eble la ekzemplo de jpablo68 ne estis la plej bona. Rigardu la jenan malĝustan frazon:

La kato vidas la hundo.

Kiu vidas kiun? Ni ofte emas decidi tion laŭ la vortordo de la frazo kiel ekzemple en la angla. Mi opinias, ke tio ne estas bona solvo, ĉar ĝi iel forprenas la liberon de l' frazkonstruado.

PS: Mi vere ridegis dum la rigardo de la video pri Hitler defendi la uzadon de l' akuzativo.

zan (프로필 보기) 2011년 11월 20일 오전 7:42:33

Fenris_kcf: Ni ofte emas decidi tion laŭ la vortordo de la frazo kiel ekzemple en la angla. Mi opinias, ke tio ne estas bona solvo, ĉar ĝi iel forprenas la liberon de l' frazkonstruado.
Jes kaj la liberaj vortordoj tre utilas, kiam frazo estas pli longa.

La kato vidas la hundon, kiu estas la mia.
Se inverse:
La hundo, kiu estas la mia, vidas la katon.
Pli bone estu:
La katon vidas la hundo, kiu estas la mia.

antoniomoya (프로필 보기) 2011년 11월 20일 오전 7:44:09

Fenris_kcf:PS: Mi vere ridegis dum la rigardo de la video pri Hitler defendi la uzadon de l' akuzativo.
Mi ankaŭ. rideto.gif
Ĝi estas vere genia!

Amike.

sudanglo (프로필 보기) 2011년 11월 20일 오전 11:36:50

Jes, tio estis tre sprite kaj lerte farita.

Estintus eĉ pli amuze se oni estus povinta ankaŭ anstataŭigi la son-trakon.

Sed por tio necesus trovi bonajn dublo-aktorojn.

Tiu tipo de humuro okazas regule je la angla televido kaj ne nur por primoko de politikistoj, foje eĉ la reĝa familio estas primokita tiel.

mihxil (프로필 보기) 2011년 11월 20일 오후 2:29:47

Fenris_kcf:
miĥil:
darkweasel:Devas esti ia vojo marki malsamajn frazrolojn, ĉu tio estas finaĵo, prepozicio aŭ la vortordo.
Probable. Sed eĉ tio ne certas al mi. Jes, tia ĉi memstara frazeto povus esti dusenca. Sed ĝi en realo ne okazus ...
Eble la ekzemplo de jpablo68 ne estis la plej bona. Rigardu la jenan malĝustan frazon:

La kato vidas la hundo.

Kiu vidas kiun?
Vi do komplete ignoras mian sugeston ke plejofte gravas kunteksto.

Konsideru la jenan rakonteton, en kiu mi intence forlasos ĉiujn akuzativojn:

"Mi havas hundo. Ĝi estas tre amuza. Hieraŭ ĝi subite forkuris. Kial tio ĝi faris?
La kato vidis la hundo!"

Laŭ mi, nenio malklaras, malgraŭ tio ke mi eĉ miksis la vortordojn. Akuzativoj enmeteblas, sed ili ne estas esencaj por kompreni kion mi volas diri.

kaha (프로필 보기) 2011년 11월 20일 오후 2:39:12

miĥil:"Mi havas hundo. Ĝi estas tre amuza. Hieraŭ ĝi subite forkuris. Kial tio ĝi faris?
La kato vidis la hundo!"

Laŭ mi, nenio malklaras, malgraŭ tio ke mi eĉ miksis la vortordojn. Akuzativoj enmeteblas, sed ili ne estas esencaj por kompreni kion mi volas diri.
efektive, la konteksto permesas iumaniere kompreni, kaj eĉ se foje akuzativo povas malambiguigi frazojn, plej ofte ĝi nur estas kromaĵo ĉar sintakso kaj logiko jam donas indicojn por malkovri kiu estas la faranto, ktp.
la pruvo mem estas ke eblas tute bone kompreni homojn kiuj forgesas akuzativon.
la frazoj de miĥil permesas kompreni kaj pere de sintakso, kaj pere de logiko, sed foje eĉ logiko nur sufiĉas.
konsideru la frazon: "la muso jam la fromaĝo manĝis". ja mankas la akuzativo, sed ĉiuj komprenas ke la muso manĝas, kaj la fromaĝo estas manĝita. simple ĉar:
1. musoj kutime manĝas fromaĝon
2. fromaĝoj neniam manĝas ion ajn.
plena logiko nur.

Desmut (프로필 보기) 2011년 11월 20일 오후 5:27:02

Kial diable la aŭtoro metis "ci pravas...ci blablala..."?

Kial oni uzas "ci"n anstataŭ "vi"n??

Akuzativo estas parto de la lingvo, estas regulo, oni ne povas decidi ĉu uzi ĝin aŭ ne nur pro propa decido...estas regulo kaj kiel regulon ni devas uzi ĝin kaŭ devigi nin uzi.

Ne estas diskutinda afero ties uzo. Krome, estas tre simple uzebla, mi ne komprenas la malŝatantojn.

다시 위로