Dependi de aŭ pro?
从 Terurĉjo, 2007年7月31日
讯息: 13
语言: Esperanto
Terurĉjo (显示个人资料) 2007年7月31日上午4:27:34
Sed, LMMO, pli logika estus esprimo "dependi pro...".
mnlg (显示个人资料) 2007年7月31日上午7:25:44
Terurĉjo:Sed, LMMO, pli logika estus esprimo "dependi pro...".Mi uzas "dependi je". Mi uzas "je" tre ofte.
Matthieu (显示个人资料) 2007年7月31日上午10:00:13
Terurĉjo:Ŝajne, ke Zamenhof prenis la formon "dependi de..." el la rusa lingvoMi kredis, ke tiu formon venas de la franca lingvo (“dépendre de”).
Sed vi pravas, “pro” estus pli logika.
Mendacapote (显示个人资料) 2007年7月31日上午10:51:47
Hispane: depender de
"Dependi" laŭlitere signifas "pendi de" kaj eble "dependi de" estus iom redunda, sed sufiĉe ĝusta.
Kial "Dependi pro" estus pli logika? Bonvole, ekspliku tion al mi.
white knight (显示个人资料) 2007年7月31日上午11:08:12
Ankaŭ germane estas "abhängen von".
Terurĉjo (显示个人资料) 2007年7月31日下午8:33:03
Mendacapote:Kial "Dependi pro" estus pli logika? Bonvole, ekspliku tion al mi.La vorto post la prepozicio "pro" estas kialo, kaŭzo, alveniginta al rezulto.
Jen kelkaj ekzemploj, kiujn mi volus montri:
1. Akcidento okazis pro kelkaj kialoj. Ĉu estas logike? Mi opinias, ke jes.
2. Bubo pendas sur arbo pro sia maldiskreteco. Ĉu estas logike? Mi ankaŭ opinias, ke jes.
3. Sukceso en mia laboro dependas pro miaj specialaj fakaj scioj kaj kvalifiko. Mi ankaŭ opinias, ke ĉio estas logika kaj ne tute sensenca.
Strangaĵo estas, ke en la rusa lingvo la frazo "dependi de..." ankaŭ ekzistas en sama formo - "зависеть от...", kaj la vorto "за-висеть - ""de-pendi" havas la saman radikon kiel la vorto "висеть" - "pendi".
Sed, malgraŭ ĉio, mi kalkulas, ke pli logike estus uzi prepozicion "pro" anstataŭ "de".
Sendepende, via Terurĉjo
Urho (显示个人资料) 2007年8月1日上午6:56:13
white knight (显示个人资料) 2007年8月1日上午8:43:04
Urho:Miaopinie, la formo "dependi de" estas korekta.Vi tute pravas.
Terurĉjo (显示个人资料) 2007年8月1日上午10:21:36
wessel (显示个人资料) 2007年8月3日下午5:36:37
Terurĉjo:Ŝajne, ke Zamenhof prenis la formon "dependi de..." el la rusa lingvo, kiun li ne malbone posedis (ĉar ĝi estis lia gepatra), kaj tiu ĉi esprimo estas tre kutima al rusoj.En Nederlanda lingvo oni ankaù diras: dependi DE
Sed, LMMO, pli logika estus esprimo "dependi pro...".