У садржају

Nudeco: pornografio aŭ batalado por libereco

од omid17, 23. новембар 2011.

Поруке: 30

Језик: Esperanto

omid17 (Погледати профил) 23. новембар 2011. 16.36.33

kaha:en "pornografio" estas seksa allogo.
simpla nudeco ne estas tio.
tamen multaj religioj volas kredigi nin ke nudeco estas pornografio.
Kiel pri nudeco kun speciala sinteno kaj provokaj pecoj da vestaĵo?

mihxil (Погледати профил) 23. новембар 2011. 16.45.44

omid17:
kaha:en "pornografio" estas seksa allogo.
simpla nudeco ne estas tio.
tamen multaj religioj volas kredigi nin ke nudeco estas pornografio.
Kiel pri nudeco kun speciala sinteno kaj provokaj pecoj da vestaĵo?
Ĉu entute gravas ĉu la bildo estas pornografia aŭ ne? Ŝi faris ĝin propavole, propravole publikigis ĝin rete. Ŝi malhelpis neniun pri tio. Male, probable eĉ kelkajn masturbulojn helpus...

Ĉiuokaze neniel estas krimo. Ke oni ja planus tiel konsideri, montras ke ŝi tute pravas pri la provoko.

gianich73 (Погледати профил) 23. новембар 2011. 16.50.12

Estus bone demandi nin ke estas la pornografio.

omid17 (Погледати профил) 23. новембар 2011. 17.02.41

miĥil:Ĉu entute gravas ĉu la bildo estas pornografia aŭ ne?
Laŭleĝe, Estas ja grava ĉu estas pornografio aŭ ne. Interreta pornografio estas punebla eĉ en multaj okcidentaj ŝtatoj. Ĝi ne estas ĉiame pri rajto je propra korpo, ĉar tio povus influi la socion ankaŭ.

omid17 (Погледати профил) 23. новембар 2011. 17.03.33

gianich73:Estus bone demandi nin ke estas la pornografio.
Prave!

omid17 (Погледати профил) 23. новембар 2011. 17.25.35

Tjeri:Honto pri nudeco estas heredaĵo de Bibliaj religioj.
Multaj popoloj en la mondo, neniam sentis honton pri tio, antaŭ ol avenis kistanaj aŭ islamaj religiuloj.
Mi iomgrade konsentas. Sur bazo de la pentraĵoj antikvaj, virinoj havis pli liberan veston. Ekzemple en antikva Egiptio kiu estas iel la fokuso de ĉi tiu polemiko, iuj virinoj ŝajne alportis tre liberalajn vestaĵojn. Estis plejparte same en antaŭkristana epoko en Eŭropo.

Sed tiu rezonado ne estas ĉiame ĝusta. En mia lando, kiu estas la plej malnova lando en la mondo, kovri la intimajn partojn preskaŭ ĉiame estis flankon de la kulturo (sed kompreneble ne tiel brute kiel Islamo)

mihxil (Погледати профил) 23. новембар 2011. 17.35.49

omid17:Laŭleĝe, Estas ja grava ĉu estas pornografio aŭ ne. Interreta pornografio estas punebla eĉ en multaj okcidentaj ŝtatoj. Ĝi ne estas ĉiame pri rajto je propra korpo, ĉar tio povus influi la socion ankaŭ.
Kaj kiel tio inlfuus socion? Mi ne multe vidas tion. Laŭ mi eĉ tia malpermeso je 'pornografio' estus stulta.

Sed ĉiuokaze, la koncerna foto al mi eĉ ne ŝajnas esti pornografia, kion ajn tio precize signifu.

robbkvasnak (Погледати профил) 23. новембар 2011. 17.54.45

Esti nuda certe ne estas pornografio. Vidu la bildon de la ulo nuda kiu respondis. Li certe ne instigas al iu ajn amoremajn dezirojn! Li estas nur nuda ulo.
Kiel Budhano mi tute ne komprenas tiun ideon ke esti nuda maldecas. Mi ofte meditas nude ĉar tiel neniuj vestaĵoj limigas mian korpon kaj mi povas pli bone malstreĉi.

Greedn (Погледати профил) 24. новембар 2011. 13.30.00

omid17: Kiel pri nudeco kun speciala sinteno kaj provokaj pecoj da vestaĵo?
vi, ŝajnas, skribis pri aĉaj ŝuoj kaj rubando, kiujn ŝi ruĝigis per photoshop-o? fia provoko!!!!!! shoko.gif ploro.gif

auxro (Погледати профил) 24. новембар 2011. 19.30.46

Tio ne plu estas la afero de persona volo aŭ decido ekde kiam la fotoj de ŝi nuda (ne gravas ĉu ni taksas ilin pornografiaj au ne) aperas publike. Ekde tiam la afero koncernas ankaŭ la aliajn, kaj mi precipe temas pri junaj kaj ankoraŭ ne maturaj personoj, kies psikologion kaj estontan vidpunkton tiaj vidaĵoj certe influas.
Dum nia epoko ekzistas multaj rimedoj batali por libereco.

Вратите се горе