შეტყობინებები: 31
ენა: Esperanto
novatago (მომხმარებლის პროფილი) 25 ნოემბერი, 2011 12:51:06
sudanglo:Kiu estas via numero? La dua en la listo.Eble por anglalingvano tio estas tute komprenebla sed por aliaj, eble ne. Laŭ mi, la respondo al "Kiu estas via numero?" povas esti kaj "la dua en la listo" kaj "41234". La respondo por "kio estas estas via numero?" verdire ŝajnas al mi iom sensenca demando ĉar numero estas numero; mi ne komprenas "kion" pli, ĝi povus esti krom eble, aro da nombroj.
Kio estas via numero? 41234.
Ĝis, Novatago.
Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 25 ნოემბერი, 2011 13:26:10
sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 26 ნოემბერი, 2011 10:39:07
Certe, multaj Europanoj ne estis sufiĉe inteligentaj por kompreni ke komuna valuto por landoj tiel diversaj ne povos sukcesi. Dum, ekde la komenco, la angloj taksis la Eŭron, destinita al fino fiaska.
Sed, mi konsilas al vi, Novatago, ke vi ne respondu, ke via nomo estas tio per kio oni nomas vin, al policano kiu demandas 'kio estas via nomo?' - eĉ se hispanlingve vi ne povas nete distingi inter 'kiu estas' kaj 'kio estas'.
darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 26 ნოემბერი, 2011 14:44:31
longa.
ne gravas, ni havas sufiĉe da tempo.
Kirilo81 (მომხმარებლის პროფილი) 26 ნოემბერი, 2011 20:45:01
Kiu estas via nomo? - Kirilo
Kia estas via nomo? - Trisilaba, esperantigita, ...
Kio estas via nomo? - Sonĉena, kiu identigas min.
Atentu, ke Bertilo en sia respondo neniel lingve pravigas la uzadon de "Kio...", sed nur rimarkigas, ke multaj ĝin uzas. Nu, multaj ankaŭ malbone uzas la akuzativon...
sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 26 ნოემბერი, 2011 23:56:46
Kio estas via adreso, kio estas via telefonnumero, kio estas via naskiĝdato, kio estas via religio ktp.
Ĉu vere vi uzus 'kiu estas' en tiuj kazoj.
novatago (მომხმარებლის პროფილი) 27 ნოემბერი, 2011 01:14:21
sudanglo:Sed, mi konsilas al vi, Novatago, ke vi ne respondu, ke via nomo estas tio per kio oni nomas vin, al policano kiu demandas 'kio estas via nomo?' - eĉ se hispanlingve vi ne povas nete distingi inter 'kiu estas' kaj 'kio estas'.La problemo ne estas tiu, ĉar fakte tiu manko de logiko, en "kio estas via nomo?" ekzistas ankaŭ en la hispana. Ekzemple laŭvorte, oni kutime demandas "kion aŭton havas vi?". Tio estas lingve interkonsentita esprimo, tamen ĝi estas nelogika. En Esperanto eblas fari ĝin logike. Ŝajne ekzistas interkonsento pri "Kio estas via nomo?". Mi ne uzos ĝin, simple ĉar mi ne ŝatas ĝin, ĝi ne estas logika, ne fari ĝin tiel ne estas problemo por la fundamento (fakte estas tute male), kaj "kiu" estas same komprenebla.
En tiu frazo, mi vidas similecon al la angla "what's your name?", kiu ankaŭ estas interkonsentita esprimo. Mi ne havas sufiĉan scion pri la angla por diri ĉu "which is your name?" estus pli logika, sed por mi, ĝi ŝajnas tiel.
Sendube, estas divinebla kion oni celas per tia uzo de "kio"; tamen, la problemo estas ĉu ĝi estas logika kaj gramatike ĝusta, sen atenti al la kutima uzo.
Se mi parolas pri mi:
Kio estas via nomo? Mia nomo estas vorto.
Se mi parolas pri la kantisto Prince:
Kio estis lia nomo? Lia nomo estis desegno aŭ signo, nuntempe ĝi estas vorto.
Laŭ via logiko, eblus demandi "Kio estas tio?" por demandi ies nomon. Laŭ mi, tio estas tute neakceptebla.
sudanglo:Kio estas via adreso, kio estas via telefonnumero, kio estas via naskiĝdato, kio estas via religio ktp.Mi ne uzus "kiu estas" ĉar mi uzIS, uzAS kaj uzOS ĝin en tiuj kazoj.
Ĉu vere vi uzus 'kiu estas' en tiuj kazoj.
Ĝis, Novatago.
Kirilo81 (მომხმარებლის პროფილი) 27 ნოემბერი, 2011 07:53:17
Do, "kio estas via nomo" - La sonĉeno "K-I-R-I-L-O, kiu identigas min (k.s.)
"kiu" tamen restas alternativo.
novatago (მომხმარებლის პროფილი) 27 ნოემბერი, 2011 10:18:59
Kirilo81:mi nun vidas la paralelon al "tio estas mia nomo", kio kompreneble estas tute en ordo.Tio estas ĝusta se la demando estas "Kio estas tio?". Ekzemple: oni vidas skribaĵon sur papero sed ĝi estas malfacile legebla; tiu-kaze, oni demandus "Kio estas tio?". Ankaŭ la respondo "tiu estas mia nomo" estas ĝusta por la demando "kiu estas via nomo?" se oni vidas liston, kiu enhavas plurajn nomojn. Ĝi dependas de la kunteksto.
Ĝis, Novatago.
sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 27 ნოემბერი, 2011 11:14:04
En demandoj, en kiuj oni jam donis la kategorion en la demando, estas absurde pedante respondi per la kategorio.
Ekz 'Kio estas via nomo' - 'Ĝi estas nomo'
Kial oni demandu, kio estas via nomo, se oni jam (evidente) scias ke ĝi estas nomo.
Cetere, en ĝenerala inform-peta demando, kiel 'Kio estas la ret-adreso de la Brita asocio', klare ne temas pri selekto el sub-komprenita adresaro.
Tamen, scivolante ĉu pli bone skribi al tiu al alia adreso por certa celo, oni diru ekz. 'al kiu adreso mi skribu por enlandaj mendoj.'