إلى المحتويات

utilaj frazoj

من Dorinha, 25 نوفمبر، 2011

المشاركات: 31

لغة: Esperanto

novatago (عرض الملف الشخصي) 27 نوفمبر، 2011 12:16:14 م

sudanglo:Ĉu ne la ĉefa afero estas, ke per akcepto de 'kio estas (via nomo, numero, adreso ktp)' oni havas utilan distingon inter du demandoj. - kion oni ne havus se oni insistus pri 'kiu estas' por ĉiuj kazoj.
La afero estas ke tiu distingo laŭ la signifo de "kio" ne ekzistas. Vi vidas tiun distingon, sed ĝi ne ekzistas vere. Krome, Tiu argumento validus ankaŭ por uzi "kiu" anstataŭ "kio".

sudanglo:En demandoj, en kiuj oni jam donis la kategorion en la demando, estas absurde pedante respondi per la kategorio.

Ekz 'Kio estas via nomo' - 'Ĝi estas nomo'
Kial mi jam diris pli absurda estas demandi "kion" se vi jam scias tion, kio estas io.

sudanglo:Kial oni demandu, kio estas via nomo, se oni jam (evidente) scias ke ĝi estas nomo.
Ĝuste tio estas, kion mi pensas. Pripensu ĝin.

sudanglo:Cetere, en ĝenerala inform-peta demando, kiel 'Kio estas la ret-adreso de la Brita asocio', klare ne temas pri selekto el sub-komprenita adresaro.
Ĉu ne povas fari tiun demandon, iu, kiu ne scias tion, kio estas retadreso? Vi volas doni al "kio" distingigan nuancon, kiun ĝi ne havas. Mi insistas, la afero ne estas ĉu fari ĝin tiel estas komprenebla. Se oni ne bezonas ĝustecon en Esperanto, oni povas ĵeti PIV-on al rubujo.

Ĝis, Novatago.

sudanglo (عرض الملف الشخصي) 27 نوفمبر، 2011 9:05:35 م

Car vi spertis certan malfacilon en la percepto de la distingo, mi kolektis citaĵojn el la Tekstaro por vi.

Policano eliras kaj efektive vidas du virojn, kiuj diligente pugnadas sur la trotuaro.
— Atendu, etulo, mi tuj disigos ilin. Kiu estas via patro?
— Mi ne scias. Ĝuste tial ili kverelas


Demandante al ajna knabo 'kio estas via patro', policano eble ricevus malsaman respondon - li estas instruisto, ekzemple.

Tiel funkcias tiu demando en la suba citaĵo.

Kio estas viaj ŝatokupoj?
— Ĉaso kaj virinoj.
— Kaj kion vi ĉasas?
— Virinojn.

novatago (عرض الملف الشخصي) 27 نوفمبر، 2011 11:45:04 م

sudanglo:Car vi spertis certan malfacilon en la percepto de la distingo
Laŭ mi, estas vi, kiu spertas malfacilon por kompreni la vortojn "kiu" kaj "kio". La diskuto lacigis min kaj viaj argumentoj nenion pruvas, krom eble ke mi pravas. Tia uzo de "kio" estas uzita de kelkaj esperantistoj (pri tio ankaŭ ne diskutindas); sed tio ŝanĝas nenion pri ĝia ĝusteco.

La tekstaro ankaŭ enhavas erarojn.

Ĝis, Novatago.

horsto (عرض الملف الشخصي) 28 نوفمبر، 2011 12:09:44 ص

sudanglo:Car vi spertis certan malfacilon en la percepto de la distingo, mi kolektis citaĵojn el la Tekstaro por vi.
Eble vi ne spertas malfacilon pro via gepatra lingvo, sed tio ne signifas ke vi pravas.
Laŭ mia kompreno novatago pravas, ekz.:
Kial demandi: Kio estas viaj ŝatokupoj?
sed, en samsignifa demando: Kiun ŝatokupon vi havas?

La ĝusta demando do estas: Kiu estas via ŝatokupo?

sudanglo (عرض الملف الشخصي) 28 نوفمبر، 2011 10:16:13 ص

Do via argumento, Horst, estas ke mi povas kompreni la distingon inter Kio estas via patro kaj Kiu estas vi patro ĉar mi estas anglalingvano, ĉu?

Kaj ke por ali-lingvanoj, tio estas tro subtila?

Mi ne kredas.

antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 28 نوفمبر، 2011 10:32:37 ص

sudanglo:Do via argumento, Horst, estas ke mi povas kompreni la distingon inter Kio estas via patro kaj Kiu estas vi patro ĉar mi estas anglalingvano, ĉu?
Laŭ mi:

Kio estas via patro? -Mia patro estas fiŝvendisto.
Kiu estas via patro? -Li estas Johano, tiu kiu loĝas apud vi.
Kio estas via nomo? -Mia nomo estas nenio reala, ĉar ĝi estas nur koncepto.
Kiu estas via nomo? -Mia nomo estas Johano. Mi nomiĝas Johano. Kiel mi nomiĝas? -Johano.
Kia estas via nomo? -Ĝi estas belsona, seslitera, facile prononcebla.

Amike.

Chainy (عرض الملف الشخصي) 28 نوفمبر، 2011 10:47:35 ص

antoniomoya:
Kio estas via patro? -Mia patro estas fiŝvendisto.
Kiu estas via patro? -Li estas Johano, tiu kiu loĝas apud vi.
Kio estas via nomo? -Mia nomo estas nenio reala, ĉar ĝi estas nur koncepto.
Kiu estas via nomo? -Mia nomo estas Johano. Mi nomiĝas Johano. Kiel mi nomiĝas? -Johano.
Kia estas via nomo? -Ĝi estas belsona, seslitera, facile prononcebla.
Tia listo aspektas bela, kvazaŭ 'logika', sed laŭ tiu listo la respondo al "Kio estas via nomo?" ŝajnas absurda. Eble okazo de troigita 'logiko'?

Se oni vere ne scias, kio estas tia afero 'nomo', tiam oni plej verŝajne demandus "Kio estas nomo?", sen "via".

antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 28 نوفمبر، 2011 12:12:16 م

Chainy:Se oni vere ne scias, kio estas tia afero 'nomo', tiam oni plej verŝajne demandus "Kio estas nomo?", sen "via".
Vi tute pravas. Mi nur uzis tiun frazon por montri la diferencon inter "kio" kaj "kiu" rilate la aferon "nomo", ĉar, kiel vi scias, oni jam multe diskutis ĉi-fadene pri kiu demando-vorto uzi kiam oni interesiĝas pri la nomo de iu nekonatulo.

Ĉiam amike.

Chainy (عرض الملف الشخصي) 28 نوفمبر، 2011 12:41:31 م

novatago:Tia uzo de "kio" estas uzita de kelkaj esperantistoj (pri tio ankaŭ ne diskutindas)
"Kio" estas ne nur uzIta sed ankoraŭ uzAta. Fakte, laŭ PMEG la demando kun 'kio' estas la pli kutima formo:
Aŭ: Kiu [el ĉiuj nomoj] estas via nomo? Aŭ pli ofte: Kio estas via nomo?
Do, klare ne temas pri ia kutimo de nur anglaparolantoj.

Chainy (عرض الملف الشخصي) 28 نوفمبر، 2011 12:50:21 م

horsto:Eble vi ne spertas malfacilon pro via gepatra lingvo, sed tio ne signifas ke vi pravas.
Mi certas, ke neniu spertas ian ajn malfacilon ĉi-teme, egale ĉu oni uzas 'kiu' aŭ 'kio'. Estas tute kompreneble en kunteksto. Se oni uzas formon ne kutiman al aliulo, tiam tio povas en la plej malbona okazo nur ŝajni iom stranga.

عودة للاعلى