Skip to the content

Interretaj troloj

by Desmut, November 27, 2011

Messages: 17

Language: Esperanto

Desmut (User's profile) November 27, 2011, 12:09:32 AM

Jen temo kiu min tre interesas.

Foje ekzistas homoj ĉagrenemaj kies nura celo estas stultŝajnigi la aliulojn, ofendi multajn aŭ stari laŭ argumento tute senseca.

Do, mia demando, "Ĉu vi estas aŭ iam estis trolo?"
Ĉu vi emas trolumi homojn en forumoj? Ĉu vi vere emas fari tion en Esperanto-forumo? Kiam vi faris tion?

Se vi ne estas trolo, bonvolu lasi tiun ĉi fadenon se vi volas resti menstrankvila.

Desmut (User's profile) November 27, 2011, 12:11:17 AM

Mi vere esperas ke vi rakontu pri viaj trolumadoj...sed ne ke vi trolumu nin!

Rakonti viajn trol-agojn rideto.gif

Niamondo (User's profile) November 27, 2011, 12:45:08 AM

Mi elektis "Ne.".

Kion vi volis diri ekzakte kun "Mi neniam trolumas, nur mi diras mian veron."?

http://img73.xooimage.com/files/8/7/f/troll-2b63...

darkweasel (User's profile) November 27, 2011, 8:06:10 AM

ĉu mi ne troletadas eĉ tie ĉi??! rido.gif

Desmut (User's profile) November 27, 2011, 4:33:23 PM

Niamondo:Mi elektis "Ne.".

Kion vi volis diri ekzakte kun "Mi neniam trolumas, nur mi diras mian veron."?

http://img73.xooimage.com/files/8/7/f/troll-2b63...
Okazas ke kelkaj homoj foje pensas ion kaj sentas tion kiel la nuran veron en la mondo, kaj venas al forumo kie oni diras alian ion kaj ili diras "Ne! Ne estas tio! La vero estas ĉi tio!" Kaj malgraŭ oni montru al ili fortajn fundamentojn por surbazi la novan ion ili neniam forlasas sian propran veron, eĉ faras propagandon por tiu ideo, do, iel, ili ĉagrenas homojn kiuj pensas malsame, kiel trolo! Sed ne vere trolumas.

Altebrilas (User's profile) November 27, 2011, 5:10:24 PM

Mi neniam trolumis vole, sed eble iam okazis, ke aliaj homoj opinias, ke mi estas tia.

Do, se tio okazus, bonvolu averti min, kaj kompreneble aldoni uzeblan ligilon al la koncernata mesaĝo.

Greedn (User's profile) November 28, 2011, 6:23:13 AM

al mi panjo malpermesas troli

Niamondo (User's profile) November 28, 2011, 4:14:37 PM

Desmut:Okazas ke kelkaj homoj foje pensas ion kaj sentas tion kiel la nuran veron en la mondo, kaj venas al forumo kie oni diras alian ion kaj ili diras "Ne! Ne estas tio! La vero estas ĉi tio!" Kaj malgraŭ oni montru al ili fortajn fundamentojn por surbazi la novan ion ili neniam forlasas sian propran veron, eĉ faras propagandon por tiu ideo, do, iel, ili ĉagrenas homojn kiuj pensas malsame, kiel trolo! Sed ne vere trolumas.
Ĉu mi trolumas pro mia nova profil-bildo? rido.gif

darkweasel (User's profile) November 28, 2011, 4:50:29 PM

Niamondo:
Desmut:Okazas ke kelkaj homoj foje pensas ion kaj sentas tion kiel la nuran veron en la mondo, kaj venas al forumo kie oni diras alian ion kaj ili diras "Ne! Ne estas tio! La vero estas ĉi tio!" Kaj malgraŭ oni montru al ili fortajn fundamentojn por surbazi la novan ion ili neniam forlasas sian propran veron, eĉ faras propagandon por tiu ideo, do, iel, ili ĉagrenas homojn kiuj pensas malsame, kiel trolo! Sed ne vere trolumas.
Ĉu mi trolumas pro mia nova profilbilo? rido.gif
Jes. senkulpa.gif

Desmut (User's profile) November 29, 2011, 2:26:30 AM

darkweasel:
Niamondo:
Desmut:Okazas ke kelkaj homoj foje pensas ion kaj sentas tion kiel la nuran veron en la mondo, kaj venas al forumo kie oni diras alian ion kaj ili diras "Ne! Ne estas tio! La vero estas ĉi tio!" Kaj malgraŭ oni montru al ili fortajn fundamentojn por surbazi la novan ion ili neniam forlasas sian propran veron, eĉ faras propagandon por tiu ideo, do, iel, ili ĉagrenas homojn kiuj pensas malsame, kiel trolo! Sed ne vere trolumas.
Ĉu mi trolumas pro mia nova profilbilo? rido.gif
Jes. senkulpa.gif
Jes!
Ĉu vi estas "iĉ"isto?!
Trolumanto...

Iam usonano iris en tujmesaĝilon kaj nur babilis angle, la tiamaj babilantoj diris al li "bonvolu diri "Saluton!" kaj penu babili Esperante en ĉi forumo" Sed li nur diris "No, I don't understand you, are you saying that I'm a stupid guy?" Do, la homoj kiuj povis paroli angle tiam respondis "Ne, nur okazas ke ĉi tiu loko estas por esperantistoj aŭ lernantoj, vi unue devas ĉeesti kurson kaj poste veni ĉi tien." Sed li angle diris "Ne dankon, mi ne volas, mi nur parolos angle", tiam, mi uzis anglan por respondi al li, tamen ne normalan anglan, sed interretan anglan "Y do u r hr?, Hr we only speak in Esperanto, plox speak like that!" Kaj li simile respondis...post iom da batalo, li subite diris "I can't speak esperanto, i'm blind" !!!!!!!!!
Kio damne??!!! Li ne estis blinda!!! Kiel li povis komunikiĝi kun ni se li estintus blinda?! Eble li povintus uzi komputilan blindhelpilon, sed tiel li ne povintus kompreni min!! Li tute ne estis blinda...
Kiam mi nomis lin "Troll" Li diris al ĉiuj ke mi estis la trolo!!
Damna trolo >:C

Kion vi opinias pri li?

Back to the top