ไปยังสารบัญ

Esperanto en vivresumo

จาก davzog, 27 พฤศจิกายน 2011

ข้อความ 10

ภาษา: Esperanto

davzog (แสดงโปรไฟล์) 27 พฤศจิกายน 2011, 10:44:29

Mi estas preparinta mian vivresumon por serĉi laboron ĉe universitatoj, ĉe sciencaj institutoj.
Al la paragrafo pri "Lingvoj" mi aldonis "Esperanto (baza nivelo)"-n.
Mi vidigis la unuan provaĵon al pli sperta kolego, kaj petis konsilon kaj korektadon; li diris "mi neniam vidis Esperanton en vivresumoj; mi ne menciis ĝin; eble movu al alia paragrafo"; tamen, li agnoskis ke li konas nur iomete pri la esperanta.
Mi opinias, ke tia aldonaĵo neniel povas damaĝi min, sed demandas al vi:
Ĉu vi metas, aŭ metus, la esperantan en vian vivresumon? Se vi metis ĝin, kiajn reagojn vi havis pro tio?

glaciurso (แสดงโปรไฟล์) 27 พฤศจิกายน 2011, 11:12:07

Mi ankaŭ menciis esperanton en mia vivprotokolo. Tio iom surprizis mian ĉefon, sed mi klarigis al li ke mi ŝatas lerni lingvojn, do ni ankaŭ povas rigardi esperanton (aŭ la lernadon de ĝi) kiel ŝatokupo.
Lia reago estis tute pozitiva kaj dungis min. Nepre ne nur pro la lingvo rideto.gif

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 27 พฤศจิกายน 2011, 11:45:16

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 27 พฤศจิกายน 2011, 11:47:47

Mencii ke oni parolas Esperanton montras intelektan scivolemon. Laŭdinda kvalito.

Sed ne estas konsilinde mencii ke vi parolas Volapukon aŭ Klingon - ĉar tio prezentus vin kiel frenezulon.

davzog (แสดงโปรไฟล์) 27 พฤศจิกายน 2011, 14:49:55

darkweasel:jen samtema fadeno.
dankon pro la ligilo.

dobri (แสดงโปรไฟล์) 27 พฤศจิกายน 2011, 20:43:08

davzog:Ĉu vi metas, aŭ metus, la esperantan en vian vivresumon? Se vi metis ĝin, kiajn reagojn vi havis pro tio?
Jes mi metis informon pri scio de la fremda lingvo Esperanto, tamen por miaj superuloj tio havis neniun efekton. Reago estis nur silento.

auxro (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤศจิกายน 2011, 11:16:00

Depende de la dezirata pozicio mi foje metas la fakton. Mi ne esperas ke tio aldonas poentojn sed foje ĝi servas kiel intereseta temo por faciligi la seriozan konversacion por ambau flankoj.
P.S. Estis unu fojo kiam la direktoro de unu kompanio alparolis min Esperante per kelkaj simplaj frazoj. Mi estis neniam vidinta lin en esperantistara medio antaue. Cetere, tiam oni ne dungis min ridulo.gif

antoniomoya (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤศจิกายน 2011, 12:30:20

davzog:Mi opinias, ke tia aldonaĵo neniel povas damaĝi min, sed demandas al vi:
Ĉu vi metas, aŭ metus, la esperantan en vian vivresumon? Se vi metis ĝin, kiajn reagojn vi havis pro tio?
Mi neniam bezonis sciigi al labordonantoj ke mi studis esperanton. Sed, se mi devus prepari hodiaŭ iun vivresumon, mi certe enmetus tien tiun lertecon. Ĉar mi sentiĝas fiera pri tiu scio, tiom kiom pri la franc- aŭ anglalingva scio.

Amike.

Niamondo (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤศจิกายน 2011, 16:11:40

Kiam mi faru mian kandidatilon por trovi laboron, mi skribos ke mi parolas la kastelan kaj la katalunan kiel denaska lingvo, kaj ankaŭ ke mi scias paroli Esperanton rideto.gif

maratonisto (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤศจิกายน 2011, 17:25:11

Mi enmetas ĉiam Esperanton el la liston de lingvoj. En mia kazo ne gravas, 6 aŭ 7 lingvoj.

กลับไปด้านบน