K vsebini

Ĉu vizaĝlibro aŭ fejsbuko?

od Andreo Jankovskij, 27. november 2011

Sporočila: 28

Jezik: Esperanto

darkweasel (Prikaži profil) 28. november 2011 06:46:34

Fujisan:
darkweasel:
Mi scivolemas, kion pensas vi pri vizaĝlibro? Ĉu tio estas pli aŭ malpli aĉa esperantigo ol fejsbuko?
mi multe pli ŝatas na "vizaĝlibro" ol na "fejsbuko" !
Estus agrable, se vi povus citi korekte - la cititan mesaĝon skribis ne mi, sed TatuLe.
horsto:Estas evidente, ke oni ne povas akcepti nomojn el ĉiuj lingvoj, ĉar oni eĉ ne scias kiel skribi la literojn el lingvoj kiel ekz. la ĉina kaj kiel prononci la nomojn.
Evidente ĉinlingvajn nomojn oni transskribu, same kiel aliajn nelatinalfabetajn nomojn. Tamen ne nepre oni transskribu ilin laŭ la Esperanta alfabeto - oni povas same bone transliterigi ilin laŭ kutima transliteriga sistemo al la latina alfabeto.
TatuLe:Mi ŝatas ke oni plej ofte diras Vikipedio kaj ne Wikipedia.
Tio estas tamen alia afero. Vikipedio vere nomiĝas tiel en Esperanto - ĝi havas Esperantlingvan version kaj tiu klare nomas sin Vikipedio, kaj tial tiu nomo estas tute uzinda en Esperanto.

Esperantigitaj propraj nomoj estas vere konfuzaj. Mi jam vidis skribojn kiel Buŝo por Bush kaj Zeman por Seemann - la unuan mi ja rekonis post iom da pensado, sed por la dua mi devis demandi.

La elparola problemo ne nepre estas problemo, ĉar eĉ se iu vere elparolas /fa-ce-bo-ok/, ĉar tiu ne scias la anglalingvan elparolon, tio ankoraŭ estas komprenebla. Vidu ankaŭ: Ne-Esperantaj vortoj — elparolo.

Tiu ĉi fadeno fakte mem enhavas bonan ekzemplon - se mi vidus pjuĵo, mi absolute tute ne divenus, ke la celita nomo estas Peugeot!

horsto (Prikaži profil) 28. november 2011 23:34:41

darkweasel:
horsto:Estas evidente, ke oni ne povas akcepti nomojn el ĉiuj lingvoj, ĉar oni eĉ ne scias kiel skribi la literojn el lingvoj kiel ekz. la ĉina kaj kiel prononci la nomojn.
Evidente ĉinlingvajn nomojn oni transskribu, same kiel aliajn nelatinalfabetajn nomojn. Tamen ne nepre oni transskribu ilin laŭ la Esperanta alfabeto - oni povas same bone transliterigi ilin laŭ kutima transliteriga sistemo al la latina alfabeto.
Mi ne komprenas, kion vi celas?
Kial transliterigi al la latina alfabeto?
Tio estas absurda propono.
Kial ne transliterigi al cirila alfabeto?
Ne temas pri tio kio estas kutima por vi. Temas pri nomo kiu estu legebla, skribebla kaj prononcebla en la lingvo Esperanto.
Kaj aserti ke oni komprenus se oni prononcus Facebook laŭ Esperanta maniero kiel fa-ce-bo-ok, tion mi ne kredas.
Kaj ke vi ne tuj rekonas la Esperantan vorton por Peugeot, nu, ĉu tio ne estas problemo en ĉiu lingvo? Oni neniam tuj komprenas iun vorton en iu alia lingvo.

darkweasel (Prikaži profil) 29. november 2011 06:45:52

horsto:
darkweasel:
horsto:Estas evidente, ke oni ne povas akcepti nomojn el ĉiuj lingvoj, ĉar oni eĉ ne scias kiel skribi la literojn el lingvoj kiel ekz. la ĉina kaj kiel prononci la nomojn.
Evidente ĉinlingvajn nomojn oni transskribu, same kiel aliajn nelatinalfabetajn nomojn. Tamen ne nepre oni transskribu ilin laŭ la Esperanta alfabeto - oni povas same bone transliterigi ilin laŭ kutima transliteriga sistemo al la latina alfabeto.
Mi ne komprenas, kion vi celas?
Kial transliterigi al la latina alfabeto?
Tio estas absurda propono.
Kial ne transliterigi al cirila alfabeto?
Ĉar la latina alfabeto ja estas tiu, kiun uzas Esperanto.
horsto:Ne temas pri tio kio estas kutima por vi. Temas pri nomo kiu estu legebla, skribebla kaj prononcebla en la lingvo Esperanto.
Kaj multe pli grave temas pri nomo rekonebla - kaj rekonebla estas nur la originala nomo.
horsto:Kaj ke vi ne tuj rekonas la Esperantan vorton por Peugeot, nu, ĉu tio ne estas problemo en ĉiu lingvo? Oni neniam tuj komprenas iun vorton en iu alia lingvo.
Tamen ĉi-okaze temas ne pri normala vorto, sed pri propra nomo, kiun oni skribu ĝuste tiel, kiel decidis ĝia elpensinto - sendepende de la lingvo.

TatuLe (Prikaži profil) 29. november 2011 13:06:53

darkweasel:Kaj multe pli grave temas pri nomo rekonebla - kaj rekonebla estas nur la originala nomo.
Ne ĉiam nur la originala nomo - laŭ mi fejsbuko ja estas bone rekonebla esperantigo.
darkweasel:Tamen ĉi-okaze temas ne pri normala vorto, sed pri propra nomo, kiun oni skribu ĝuste tiel, kiel decidis ĝia elpensinto - sendepende de la lingvo.
Ne tute veras ke la vorto por Fejsbuko ĉiam en ĉiu lingvo estas propra nomo. Foje oni ne parolas pri fejsbuko rekte kiel kreaĵo de elpensinto, sed kiel fenomeno, aŭ koncepto, do kiel ajna substantivo. Ŝajnas ke kiam oni uzas la vorton tiel oni iom pli emas ŝanĝi la skribon. Ekzemple en la finna lingvo la du variantoj feisbuukkailla kaj facebookailla (=fejsbukumi) estas egale oftaj (laŭ Guglo-serĉo). Derivitaj vortoj ne plu havas propranoman signifon. Sed eble tio estas eksterteme, ĉar mi neniam proponis ke la skribo de Fejsbuko en Esperanto tiel dependu de la kunteksto.

Demian (Prikaži profil) 29. november 2011 14:03:17

TatuLe:
Ne ĉiam nur la originala nomo - laŭ mi fejsbuko ja estas bone rekonebla esperantigo.
UNU

Kiam la nova fejsbuka amiko de A. Ajnŝtajno telefonis lin per skajpo, li ne povis respondi. Ĉar Ajnŝtajno uzas linukson kaj lia nova fejsbuka amiko Nilso Bohoro uzas vindozon 7. Ajnŝtajno iris al Ĵako Ŝirako sed li ne helpis ĉar Ĵ. Ŝirako nur parolas la francan, eĉ kun G. Buŝo.

DU

Kiam la nova Facebook-a amiko de A. Einstein telefonis lin per Skype, li ne povis respondi. Ĉar Einstein uzas Linŭx'on kaj lia nova Facebook-a amiko Neils Bohr uzas Windows-on 7.Einstein iris al Jacques Chirac sed li ne helpis ĉar J. Chirac nur parolas la francan, eĉ kun G. Bush.

=========================================

Unu aŭ Du? Vi decidu!!! rideto.gif

darkweasel (Prikaži profil) 29. november 2011 14:11:28

TatuLe:
Ne ĉiam nur la originala nomo - laŭ mi fejsbuko ja estas bone rekonebla esperantigo.
Eble praktike pro ĝia ofteco ja, sed tio ne nepre signifas, ke ĝi estas bona.

TatuLe:Foje oni ne parolas pri fejsbuko rekte kiel kreaĵo de elpensinto, sed kiel fenomeno, aŭ koncepto, do kiel ajna substantivo.
Mi neniam vidis tian uzon, fakte. demando.gif

Fenris_kcf (Prikaži profil) 29. november 2011 19:09:00

Demian:Kiam la nova Facebook-a amiko de A. Einstein telefonis lin per Skype, li ne povis respondi. Ĉar Einstein uzas Linŭx'on kaj lia nova Facebook-a amiko Neils Bohr uzas Windows-on 7
[krom teme] Skype uzas la saman protokolon je ĉioj subtenitaj operaciumoj, do ĝi funkcias trans (preter?) operaciumaj limoj. Signifas: La Linu'x-uzanta Einstein povus komuniki kun sia Windows7-uzanta amiko Nils Bohr per Skype lango.gif
... malgraŭ XMPP+Jingle estus la pli bona solvo ridulo.gif

TatuLe (Prikaži profil) 01. december 2011 15:04:42

Demian:Unu aŭ Du? Vi decidu!!! rideto.gif
Mi elektus Unu, sed kun originalaj nomoj por la homoj (Einstein, Bohr, Chirac kaj Bush)

Jen ankaŭ TRI
Kiam la nova vizaĝlibra amiko de A. Unuŝtono telefonis lin per Ĉielpo, li ne povis respondi. Ĉar Unuŝtono uzas Linukson kaj lia nova vizaĝlibra amiko Nilso Bohoro uzas Fenestrojn 7. Unuŝtono iris al Ĵako Ŝirako sed li ne helpis ĉar Ĵ. Ŝirako nur parolas la francan, eĉ ku G. Arbeto.

Skype → Ĉielpo - eble mi troigis lango.gif

Nazaj na začetek