目次へ

Vorteto "iom" kaj akuzativo

Ilmen,2011年11月27日の

メッセージ: 6

言語: Esperanto

Ilmen (プロフィールを表示) 2011年11月27日 17:33:27

Bonan vesperon al ĉiuj. ♪

Mi demandiĝas, kiel oni povas distingi la kazojn, kie la kunrilatovorteto "iom" estas nominativa aŭ akuzativa?
Je mi scio, tio vorteto ne povas preni la akuzativon "-n", ĉar ĝi finiĝas kun konsonanto.
El tio, kiel oni faras la distingo? Ĉu la rolo de tiu vorteto estas indikata per ĝia pozicio relative al verbo, tiel por la nefinitiva verbo?

Dankon antaŭe por via lumigo.
^^

cFlat7 (プロフィールを表示) 2011年11月27日 17:56:44

Ĉu vi provizu al ni ekzemplon de via problemo?

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年11月27日 18:05:05

Ofte la frazroloj tamen estas klaraj, ĉar la alia frazrolo ne havas -n. Ekzemple: kiom da pomoj volas vi?
Tie estas klare, ke kiom da pomoj estas la objekto, ĉar alie vi devus esti vin.

Teoria problemo povas okazi, kiam kaj la subjekto kaj la objekto estas frazpartoj, kiuj ne povas havi -n. Teorie iom da viroj ŝatas iom da virinoj estas ja dusenca, sed tiun frazon oni kutime komprenas tiel, ke la viroj ŝatas la virinojn, ĉar la subjekto plej ofte staras antaŭ la objekto.

Iuj proponis la prepozicion *na por marki objekton en tiaj okazoj, sed ĝi ne ŝajnas al mi tre uzinda, ĉar la konfuzo estas ja vere preskaŭ nur teoria.

Ilmen (プロフィールを表示) 2011年11月27日 19:08:19

Via respondaĵo estas tre klara, Darkweasel. Dankegon. ^^

cFlat7 (プロフィールを表示) 2011年11月28日 0:07:57

Eble oni diras la sekvan, senuze "na"?

Iom da virinoj estas ŝatataj de iom da viroj.

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年11月28日 6:36:21

cFlat7:Eble oni diras la sekvan, senuze "na"?

Iom da virinoj estas ŝatataj de iom da viroj.
Jes, tio estas ebla elturniĝo.

先頭にもどる