ورود به محتوا

La ĝusta senco de "aro"

از Ilmen, 29 نوامبر 2011

پست‌ها: 16

زبان: Esperanto

Ilmen (نمایش مشخصات) 29 نوامبر 2011،‏ 17:32:20

Saluton al ĉiuj. ♪

Tiufoje, mi volas pridemandi al vi la ĝustan sencon de la sufikso "aro".
Mi scias, ke tiu vortero samvaloras la vorto "grupo", do ĝi indikas la ideon de umo, kiu estas konstituita de pluraj samnaturaj elementoj.
Tiel, arbaro estas io, kiu estas konstituita de pluraj arboj apudaj. Ĝis tie, ĉio estas klarega.

Tamen, pli malfrue mi ankaŭ legis, ke la vorto "homaro" signifas "ĉiuj la homoj", kaj ne suba grupo da homoj meze de la homtuto.
Kiel tio? Kiel tiu vorto ajnan grupeton da homoj ne indikas?

Ĉar fakte, se la "aro" sufikso signifus la tuton da ĉiuj la samaj aferoj, la vorto "arbaro" la arbotutegon signifus, ĉu ne?

Do, kio estas la ĝusta senco de tiu sufikso? Grupo kaŭ tutego?

Dankon antaŭe por ajna helpo.
^^

flipe (نمایش مشخصات) 29 نوامبر 2011،‏ 18:08:25

sufikso kiu signifas kunigon, mason de ulojn aŭ objektojn de saman genton aŭ tipon, do homaro estas tie! ridego.gif

davzog (نمایش مشخصات) 29 نوامبر 2011،‏ 18:09:57

Mi opinias, ke "aro" taŭgas por ambaŭ sensoj.

Mi legis tion ankaŭ en la PMEG.

sudanglo (نمایش مشخصات) 29 نوامبر 2011،‏ 20:53:16

Malgranda paŝo por unu homo, grandegan paŝon antaŭen por la homaro - vortoj de astronaŭto okaxe de la unua ekskurso al la luno.

Kontraŭe, arboj estas proksime grupitaj en apartaj arbaroj.

Tiel, 'la arbaro' probable aludas al unu specifita arbaro ne al ĉiuj arboj sur la planedo.

Ĉu vi havas vorton en la franca lingvo por ĉiuj arboj de la planedo? Kredeble ne, sed vi parolas pri specifa arbaro (le bois de Boulogne en Parizo, ekzemple)

La difina artikolo havas diversajn rolojn.

Ilmen (نمایش مشخصات) 30 نوامبر 2011،‏ 13:53:40

Dankon al ĉiuj por via helpo. Decidite, PMEG estas la Biblo de la Esperanto. lango.gif

Ĝeneralregule, la sufikso "aro" ŝajnas samvalori proksime la vorton "grupo", kvankam malpli strikte.
Se la "-aro' de "homaro" enhavas la homtuto, estas eble ĉar ne estas klara limo inter ili, kiel estas en arbotuto: arbaroj estas klare aparta relative al alioj, sed ne estas tiel pri homoj.

Kaj, ne, en mia scio, ne estas aparta vorto en la franclingvo por planeda arbotuto. Sed tio ne estas kialo por ne havi tian vorton Esperantlingve.
=)

Tiuvoje, "arbotut(eg)o" ne estus bona kandidato por tiu senco?

davzog (نمایش مشخصات) 30 نوامبر 2011،‏ 18:29:09

Ilmen:
Tiuvoje, "arbotut(eg)o" ne estus bona kandidato por tiu senco?
Ĝi estas bona kandidato.
Mi proponas la vorton "arbtutaĵo".

vidas vandenis (نمایش مشخصات) 30 نوامبر 2011،‏ 19:41:58

flipe:sufikso kiu signifas kunigon, mason de ulojn aŭ objektojn de saman genton aŭ tipon, do homaro estas tie! ridego.gif
Ĉu ne estus ĝuste: 1) mason da uloj aŭ
objektojN de sama gento aŭ tipo?
2) mason da uloj aŭ objektoJ de sama gento
aŭ tipo?

darkweasel (نمایش مشخصات) 30 نوامبر 2011،‏ 20:01:31

vidas vandenis:
flipe:sufikso kiu signifas kunigon, mason de ulojn aŭ objektojn de saman genton aŭ tipon, do homaro estas tie! ridego.gif
Ĉu ne estus ĝuste: 1) mason da uloj aŭ
objektojN de sama gento aŭ tipo?
2) mason da uloj aŭ objektoJ de sama gento
aŭ tipo?
En la citaĵo de flipe estas kvin troaj N-finaĵoj, sed lia uzo de de estis ĝusta.

vidas vandenis (نمایش مشخصات) 30 نوامبر 2011،‏ 20:17:10

darkweasel:
vidas vandenis:
flipe:sufikso kiu signifas kunigon, mason de ulojn aŭ objektojn de saman genton aŭ tipon, do homaro estas tie! ridego.gif
Ĉu ne estus ĝuste: 1) mason da uloj aŭ
objektojN de sama gento aŭ tipo?
2) mason da uloj aŭ objektoJ de sama gento
aŭ tipo?
En la citaĵo de flipe estas kvin troaj N-finaĵoj, sed lia uzo de de estis ĝusta.
Sed sen konteksto 'maso DE uloj' oni povas kompreni kiel 'kaĉo,kuirita el uloj'?

darkweasel (نمایش مشخصات) 30 نوامبر 2011،‏ 20:39:16

vidas vandenis:
darkweasel:
vidas vandenis:
flipe:sufikso kiu signifas kunigon, mason de ulojn aŭ objektojn de saman genton aŭ tipon, do homaro estas tie! ridego.gif
Ĉu ne estus ĝuste: 1) mason da uloj aŭ
objektojN de sama gento aŭ tipo?
2) mason da uloj aŭ objektoJ de sama gento
aŭ tipo?
En la citaĵo de flipe estas kvin troaj N-finaĵoj, sed lia uzo de de estis ĝusta.
Sed sen konteksto 'maso DE uloj' oni povas kompreni kiel 'kaĉo,kuirita el uloj'?
Fakte amaso ja estas pli taŭga vorto. rideto.gif

بازگشت به بالا