去目錄頁

Demando al japanoj kaj islandanoj pri poligloto Villi Melnikov

Vagabondo, 2011年11月30日

讯息: 7

语言: Esperanto

Vagabondo (显示个人资料) 2011年11月30日上午2:22:24

http://www.youtube.com/watch?feature=player_detail...

Ĉi tie troviĝas filmeto pri skandale fama rusia superpoligloto Villi Melnikov. Ĉu li efektive parolas japane kaj islande aŭ tio estas nur imitado de la lingvoj?

zan (显示个人资料) 2011年11月30日上午11:13:33

Dankon, mi ridis.

2:44 Japana knabino demandas: Ĉu vi parolas la japanan? Ĉu vi iam iris en Japanion?
Sed la respondon de la poligloto mi tute ne komprenis. Lia parolo eĉ ne estis imitado. Nur "Tanomaiwa" similas al japana prononco sed mi ne scias tiun vorton. Nur unu vorto, kiun mi komprenis, estas la lasta vorto "Gendaishi nihon-no" t.e. "moderna historio japana". Kial li diris tion? La knabino diras, ke li bone parolas la japanan. Mensogo~

Vagabondo (显示个人资料) 2011年11月30日下午12:04:58

Dankon, zan. Vi tute klarigis la situacion.

Chainy (显示个人资料) 2011年11月30日下午3:36:37

zan:La knabino diras, ke li bone parolas la japanan. Mensogo~
Interese, vi komprenas nenion! Rekta mensogo de la knabino. La tutaĵo do estas simple stulta elpensaĵo por krei ian programon por la televid-kanalo?!

Vagabondo (显示个人资料) 2011年12月1日上午2:22:45

Chainy, zan diris, ke la japona knabino mensogas. Vi diris, ke ŝi rekte mensogas. T.e., vi ambaŭ diris la samon. Laŭ mi, la tutaĵo estas memreklamo de la "poligloto", kiu perlaboras monon per instruado de lia "propra metodo"...

zan (显示个人资料) 2011年12月1日上午9:51:11

Mi devus diri precize: la knabino estis devigata mensogi. Sed ĉar ĉiu ajn verŝajne komprenas tion, do, ne necesis serioze precizigi.

Sxak (显示个人资料) 2011年12月1日下午1:11:17

Dankon, zan. Mi tradukis vian respondon kaj skribis ĝin en la komentoj de tiu video.

回到上端