К содержанию

Donacoj per PayPal al Lernu!

от Chainy, 1 декабря 2011 г.

Сообщений: 8

Язык: Esperanto

Chainy (Показать профиль) 1 декабря 2011 г., 22:55:09

Mi antaŭ nelonge malfermis PayPal-konton, do mi provis uzi ĝin por donaci iom da mono al Lernu.

Mi alklakas la butonon por donaci, kaj la PayPal-paĝo malfermiĝas. Ĉio bona, sed unu malgranda problemo: en la parto, kie mi devas tajpi kiom da mono mi volas donaci, estas nenia indiko pri kiu valuto temas. Ĉu pri eŭroj, dolaroj, pundoj?!

erinja (Показать профиль) 1 декабря 2011 г., 23:24:32

Temas pri usonaj dolaroj. Sed vi pravas, tiu informo ne estas skribita. Mi parolos kun iu, por vidi ĉu eblas ŝanĝi tion.

Chainy (Показать профиль) 2 декабря 2011 г., 12:46:06

Do supozeble, ĉiuj kiuj donacis en eŭroj faris tion per aŭ UEA-konto aŭ transpago el bankokonto. Estas sufiĉe multe da donacoj en eŭroj - la granda plejmulto, almenaŭ sur la unua paĝo de donacintoj - tio surprizas min, ĉar mi atendus, ke pli da homoj preferus donaci per kreditkarto ĉe Paypal.

Aŭ ĉu eblas elekti eŭrojn kiam oni donacas per Paypal?

erinja (Показать профиль) 2 декабря 2011 г., 13:16:34

En la pasinteco, Paypal-donacoj estis en eŭroj, sed ni transiris al alia paypal-konto, tiu de ESF, kiu estas dolar-konto. Tial novaj donacoj kiuj venas per nia retpaĝo okazas en dolaroj.

Tiuj kiuj lastatempe donacis per eŭroj donacis aŭ per UEA-konto aŭ per rekta bankoĝiro (populara elekto en eŭropo, kie ŝajne estas pli facile fari tion, ol en Usono)

Chainy (Показать профиль) 2 декабря 2011 г., 13:30:57

erinja:En la pasinteco, Paypal-donacoj estis en eŭroj, sed ni transiris al alia paypal-konto, tiu de ESF.
Kiel oni povas esti certa, ke donaco iros ĝuste al la Lernu-projekto? ESF ja subtenas diversajn projektojn.

Jev (Показать профиль) 2 декабря 2011 г., 13:55:43

erinja:Temas pri usonaj dolaroj. Sed vi pravas, tiu informo ne estas skribita. Mi parolos kun iu, por vidi ĉu eblas ŝanĝi tion.
Kiam vi venas al PayPal, enmetas iun sumon kaj klakas al "Update" aperas informo pri la valuto, ekz. "Total $10.00 USD". Do ŝajne temas pri iu specialaĵo de PayPal, antaŭe estis pli klara paĝo pri tio. Mi rigardos ĉu eblas plibonigi tion.

erinja (Показать профиль) 2 декабря 2011 г., 19:26:04

Chainy:Kiel oni povas esti certa, ke donaco iros ĝuste al la Lernu-projekto? ESF ja subtenas diversajn projektojn.
Ni ĝuste nun havas nian kampanjon 100.000 EUR por ESF, do ni direktas ĉiujn donacon rekte al ESF.

lernu ricevas multe pli de ESF, ol ni ricevas en donacoj kiuj sendiĝas rekte al ni. Do iusence jes, ni ricevas la monon de ĉiu donaco al ESF, kiu sendiĝis de nia paĝo. Mi kredas ke kiam ESF ricevas la monon, estas indikite, ke ĝi venis de lernu. Sed ne eblas noti en iu donaco ke ĝi nepre uziĝu por lernu.

Chainy (Показать профиль) 2 декабря 2011 г., 21:49:55

erinja:
Chainy:Kiel oni povas esti certa, ke donaco iros ĝuste al la Lernu-projekto? ESF ja subtenas diversajn projektojn.
Ni ĝuste nun havas nian kampanjon 100.000 EUR por ESF, do ni direktas ĉiujn donacon rekte al ESF.
Do, 'Subtenu Lernu!' fakte signifas 'Subtenu ESF! (Esperantic Studies Foundation)'. Mi pensas, ke oni menciu tion en la sekcio por donacoj - aliokaze ne estas juste al la donacantoj.

erinja:lernu ricevas multe pli de ESF, ol ni ricevas en donacoj kiuj sendiĝas rekte al ni. Do iusence jes, ni ricevas la monon de ĉiu donaco al ESF, kiu sendiĝis de nia paĝo. Mi kredas ke kiam ESF ricevas la monon, estas indikite, ke ĝi venis de lernu. Sed ne eblas noti en iu donaco ke ĝi nepre uziĝu por lernu.
Jes, mi komprenas ke ESF multe subtenas Lernu. Do oni nerekte subtenas Lernu se oni donacas al ESF. Sed mi pensas ke devas esti eblo donaci monon ĝuste por Lernu. Kial ne malfermi novan konton ĉe PayPal por tio?

La nuna situacio certe estas iom konfuza. Kiam oni alklakas butonon 'Subtenu Lernu', oni atendas fari ĝuste tion. Multaj eble eĉ ne scias kio estas ESF, do estos surprizo vidi sur la ekrano "Paypal akceptas donacon por Esperantic Studies Foundation"!

Наверх