Al la enhavo

Esperanto performance on YouTube

de michaelcngm, 2011-decembro-03

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

michaelcngm (Montri la profilon) 2011-decembro-03 11:29:09

Traduko de nia Esperantisto:
Unue konfesio: Mi legas Esperanton nur fonetike. Mi sendis xi tiun mesaĝon ĉar mi estas membro de la ĥoro de la episkopa preĝejo de Sankta Maria en Hamilton en Skotlando. Unu el niaj membroj estis Esperantisto multajn jarojn, kaj antaŭ kelkaj jaroj li tradukis la vortojn de la Requiem de Fauré kiel ekzerco. Antaŭnelonge la ]oro decidis ke estus bone se ili povus prezenti ĝin.
Tial mi preparis partituron kun lia helpo, kaj ni kantis ĝin en koncerto en Glasgovo ĉi tiun someron. Ni surbenigis ĝin kaj nun mi sukcesis transigi ĝin al YouTube . Mi devis dividi qin en tri apartajn videojn, kaj ĉi tiuj estas la ligiloj:
Movements 1&2
Movements 3-5
Movements 6&7
Mi scias ke kelkaj homoj jam trovis tiujn, ĉar ili esprimis siajn opiniojn, kaj ni esperas ke pli multaj ĝuos ne nur ayskulti tradukon en Esperanton, sed ankaŭ imponan prezenton de la Requiem . Se iuj ajn el vi estus kantistoj, ni povus aranĝi ke vi aĉetus kopiojn de la partituro por ke vi men prezentus ĝin - la detaloj estas en la informo je YouTube . Mi esperas ke vi ĝuos ĉi tion.

qwertz (Montri la profilon) 2011-decembro-03 12:48:38

Dankon, michaelcngm. Dum lasta JEFO-FESTO mi demandiĝis, ĉu ekzistas koruskanteca karaokeo. Aktuale mi sole povdonus unu kanto de Akordo (ne religiose) ĉe eobo-karaokeoarkivo.

Mi ankaŭ tre ŝatas du kanto de Abatejo projekto (Eterne rima). Nova Vojo . Por gloro via.

ĝp,

alonsososo (Montri la profilon) 2011-decembro-07 09:47:40

Dankon michaelcngm pro la ligilo. Al me plaĉas tiu ĉi musiko en Esperanto.
Thanks a lot for your effort to put the video on youtube !

gyrus (Montri la profilon) 2011-decembro-26 17:52:18

Belega ridulo.gif Mi Tumblr-umis ĝin.

mihxil (Montri la profilon) 2011-decembro-27 07:47:24

'Pacon eternan don al tiuj'?
'liberu animojn de la mortitoj'?

Mi nur aŭskultis kelkajn minutojn, sed ŝajne lingve la afero ja kelkloke kritikeblas.

wildyorkies (Montri la profilon) 2011-decembro-28 02:29:09

Ili estas tre bona!

Tonyodb (Montri la profilon) 2011-decembro-30 22:05:05

Pli malgranda ĥoro, la Kvaropo Sinkopo, kun tre konata kanto, estas spektebla tie ĉi:
http://www.youtube.com/watch?v=6ihK7bvS_oA

Reen al la supro