Naar de inhoud

Kie portas la Santa Claus donacojn je 6 de Decembro kaj kie je Kristnasko?

door pl74, 3 december 2011

Berichten: 17

Taal: Esperanto

pl74 (Profiel tonen) 3 december 2011 13:51:47

En Hungario Santa Claus (Mikulás aŭ Télapó) portas al infanojn donacojn je 6 de Decembro, ne je Kristnasko (tiam anĝeloj aŭ malgranda Jesuo). Kaj mi scias, ke en Usono ne estas tiel. Mi estas scivola pri kutimoj en via lando.

novatago (Profiel tonen) 3 december 2011 18:13:15

La tri saĝuloj estas pli mojosaj; almenaŭ trioble. Ili laboras je la 6-a de Januaro.

Ĝis, Novatago.

antoniomoya (Profiel tonen) 3 december 2011 19:31:31

novatago:La tri saĝuloj estas pli mojosaj; almenaŭ trioble. Ili laboras la je la 6-a de Januaro.
Jes, la tri laboras nur unufoje jare. La resttempo ili ripozas. rideto.gif

Amike.

darkweasel (Profiel tonen) 3 december 2011 20:17:55

pl74:En Hungario Santa Claus (Mikulás aŭ Télapó) portas al infanojn donacojn je 6 de Decembro, ne je Kristnasko (tiam anĝeloj aŭ malgranda Jesuo). Kaj mi scias, ke en Usono ne estas tiel. Mi estas scivola pri kutimoj en via lando.
En Aŭstrujo estas tradicie same kiel en Hungarujo, sed la 6an de decembro infanoj ricevas nur dolĉaĵojn, normale ne grandajn donacojn, kiujn ili ricevos nur la 24an.

Tamen la usona (ĉu ankaŭ tradicie nordgermanuja?) koncepto de "kristnaskoviro" pli kaj pli populariĝas tie ĉi.

mihxil (Profiel tonen) 3 december 2011 22:43:46

pl74:En Hungario Santa Claus (Mikulás aŭ Télapó) portas al infanojn donacojn je 6 de Decembro, ne je Kristnasko (tiam anĝeloj aŭ malgranda Jesuo). Kaj mi scias, ke en Usono ne estas tiel. Mi estas scivola pri kutimoj en via lando.
En Nederlando tradicie la donacoj alvenas je la antaŭa vespero, do je la 5a de decembro.

sudanglo (Profiel tonen) 4 december 2011 11:43:28

En Anglujo, la kristnaskajn donacojn, la infanoj kutime ricevas la matenon de la Kristnaska tago (25 DEC).

Sed ĉi-jare pro la ne-decidemo kaj manko de komuna saĝo inter la Kontinent-Eŭropaj Politikistoj, ŝajne neniu ricevos donacon.

La ekonomia krizo pli profundiĝos kaj neniu havos monon, ĉu la Eŭron aŭ alian valuton, por malŝpari je donacoj.

Se nur mi havus iom da oro!

dobri (Profiel tonen) 4 december 2011 19:32:30

miĥil:
pl74:En Hungario Santa Claus (Mikulás aŭ Télapó) portas al infanojn donacojn je 6 de Decembro, ne je Kristnasko (tiam anĝeloj aŭ malgranda Jesuo). Kaj mi scias, ke en Usono ne estas tiel. Mi estas scivola pri kutimoj en via lando.
En Nederlando tradicie la donacoj alvenas je la antaŭa vespero, do je la 5a de decembro.
Same en Ĉeĥio. Vespere la 5-an de decembro videblas sur la stratoj multaj Mikulaŝoj (Santa Clausoj) kutime akompanantaj per anĝelo kaj diablo. Diablo akompanas la grupeton por ŝovi malobeemajn infanojn al sako, kiun li portas. Kompreneble tio okazas malofte kaj la kaptitan infanon la diablo post angulo liberigos, tamen tiu agado havas grandan efikon al malpli aĝaj infanoj, kiuj ankoraŭ kredas tion.
Sed la plej granda donacado okazas la 24-an de decembro vespere. Dum solena vespermanĝo "venos Jesu-infano", kiu lasos siajn donacojn sub la Kristnask-arbo kompreneble en alia ĉambro. Nur post kiam ĉiu finmanĝos la vespermanĝon, eblas rigardi, ĉu la Jesu-infano jam venis aŭ ne.

RiotNrrd (Profiel tonen) 5 december 2011 06:30:10

En Usono, Sankta Klaŭso flugas translande dum la vespero de la 24a de decembro, kaj dume portas donacojn al ĉiuj bonaj infanoj (kaj karberojn kaj vergojn por la malbonaj; mi ne konas iujn ajn kiuj iam ricevis tiajn aĵojn, tamen).

Iom da infanoj ricevas iliajn donacojn dum la vespero de la 24a.

Iom da infanoj de aliaj, kruelaj, gepatroj* devas atendi ĝis la mateno de la 25a. Devas atendi sendorme tra la longa, longa antaŭnokto.

Mia patrino devenis el Nederlando, kaj do en mia familio, la infanoj trovis etajn donacojn, dolĉaĵojn, kaj iam fruktojn en niaj ŝuoj kiam ni vekiĝis dum la mateno de la 5a de decembro.

Sed, tio ne estas vera usona kutimo. En Usono, la 5a kaj 6a de decembro estas kutime neapartaj tagoj. La gravaj tagoj estas la 24/25aj de decembro.

----------
* Mi konas tiajn gepatrojn. Bedaŭrinde.

Sxak (Profiel tonen) 6 december 2011 02:51:43

Ankaŭ en Rusio oni havas feston komence de decembro. Jen estas kanto pri ĝi.

Greedn (Profiel tonen) 7 december 2011 08:25:34

Ŝak:Ankaŭ en Rusio oni havas feston komence de decembro. Jen estas kanto pri ĝi.
jes. kaj mi komencas kredi je Avo Frosto

Terug naar boven