К содержанию

Kiel oni povas esprimi, ke io okazas antaŭe aŭ malantaŭe relative je preciza temp-punkto?

от Ilmen, 3 декабря 2011 г.

Сообщений: 8

Язык: Esperanto

Ilmen (Показать профиль) 3 декабря 2011 г., 15:43:24

Bonan tagon al ĉiuj.

Je ĉi-tiu fojo, mi volas demandi al vi pri la maniero (*) esprimi la tempan pozicion de okazo relative je alia. Mi legis, ke por esprimi, ke io okazis en la estinteco kaj indiki la kvanto da tempo, kiu apartigas la du okazojn (du jaroj, ekzemple), oni diru "tio okazis antaŭ du jaroj" (pasis du jaroj ekde tio okazis). Ĉu ne?

Inverse, "tio okazos malantaŭ du jaroj" = "pasos du jaroj kaj tiam tio okazos".

Do, kion mi volas scii estas kiel oni povas esprimi, ke io okazis aŭ okazos iam en pli-malpli preciza tempo, alivorte ke io okazos antaŭ la dua jaro, kiu sekvas la referencan temp-punkton, ekzemple.

Ekzemple, kiel mi povas diri, ke io okazos iam inter la nuntempo kaj la temp-punkto, kiu "lokiĝas" du jaroj malantaŭe? Iu diris al mi, ke oni povas diri "ĝi okazos antaŭ du jarojn" por tiu celo, se mi bone komprenis.

Dankon antaŭe por via helpo.
^^

(*) Mi ne scias se "la maniero esprimi ion" estas bona fraz-strukturo. =/

vidas vandenis (Показать профиль) 3 декабря 2011 г., 17:43:55

Ĉu ne eblas "pli-malpli antaŭ
(post) du jaroj"?

Tjeri (Показать профиль) 3 декабря 2011 г., 17:50:47

Oni ne uzas "malantaŭ" por tempo. La kutima esprimo estas "tio okazos post du jaroj".
Antaŭ ankaŭ signifas tempon pli fruan ol alia tempo.
"Tio okazos antaŭ du jaroj" estas do tute taŭga esprimo.

hebda999 (Показать профиль) 3 декабря 2011 г., 18:08:22

Uzu esti + aktivan participon:

antaŭ du jaroj mi estis skribinta mian libron (tio signifas, ke la libro jam estis preta antaŭ du jaroj)

antaŭ du jaroj mi estis skribonta mian libron kaj ĝis nun mi ĝin finskribis (antaŭ du jaroj mi ankoraŭ ne komencis skribi la libron, tio estis plano en tiu ĉi tempo)

Chainy (Показать профиль) 3 декабря 2011 г., 19:54:45

Ilmen:"ĝi okazos antaŭ du jarojn"
Vi iom konfuzis la tempojn kaj prepoziciojn en via mesaĝo.

Eblas diri:

1. Tio okazIs antaŭ du jaroj (en la pasinteco).
2. Tio okazOs post du jaroj (en la estonteco).

Oni ne uzu la n-finaĵon kun 'jaroj' en tiuj du supraj frazoj. Vi povas legi pri tiu ĉi temo en PMEG ĉi tie

Chainy (Показать профиль) 3 декабря 2011 г., 20:09:09

@Ilmen

Se ekzemple ni diras, ke 'post du jaroj Andreo transloĝiĝos al Italujo', vi ŝajne volas scii kiel oni parolu pri la tempo antaŭ tiu transloĝiĝo:

"Andreo laboros ĉi tie [ankoraŭ] du jarojn antaŭ sia transloĝiĝo al Italujo."

TatuLe (Показать профиль) 3 декабря 2011 г., 20:28:32

Ilmen:Ekzemple, kiel mi povas diri, ke io okazos iam inter la nuntempo kaj la temp-punkto, kiu "lokiĝas" du jaroj malantaŭe? Iu diris al mi, ke oni povas diri "ĝi okazos antaŭ du jarojn" por tiu celo, se mi bone komprenis. =/
Mi trovis PMEG-paĝon laŭ kiu oni simple uzas "en" por tio:
En ofte montras tempon necesan por kompletigi ian agon:

Vi forgesos nin en ses monatoj! Plej malfrue post ses monatoj la forgeso estos kompleta.
Por via frazo mi mem dirus "Ĝi okazos ene de du jaroj."

Ilmen (Показать профиль) 13 января 2012 г., 14:39:18

"Chainy":Eblas diri:

1. Tio okazIs antaŭ du jaroj (en la pasinteco).
2. Tio okazOs post du jaroj (en la estonteco).
Jes, vi pravas, mi eraris en ĉi tiuj frazoj, mi miksis la sencojn de la du prepozicioj. lango.gif

Dankegon al ĉiuj, tio estas multe pli klara nun. ^^

Наверх