Al la enhavo

aŭskultu planajn lingvojn

de ora knabo, 2007-aŭgusto-03

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

ora knabo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 10:28:12

ĉu vi iam aŭskultis ido-n, volapuk-n, interlingua-n ktp? Ankaŭ, se iu komprenas ilin bonvolu skribi tradukojn ĉi tie.
http://kontakto.info/sonoj/Andreas_Kuenzli-Legas...

super-griek (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 11:02:52

ora knabo:ĉu vi iam aŭskultis ido-n, volapuk-n, interlingua-n ktp? Ankaŭ, se iu komprenas ilin bonvolu skribi tradukojn ĉi tie.
http://kontakto.info/sonoj/Andreas_Kuenzli-Legas...
Jen mia provo traduki la Ido-lingva teksto:

'Oni prilaboras mondlingvon jam de centjaroj. La unuaj provoj ne sukcesis, unue pro ke oni ĉiam venas al (=trovas, provas) la plej facila [solvo] laste (tio estas ĝenerala psikologia/psiĥologia leĝo kiu pravigatas de la tuta historio (aŭ io simila) de la tekniko/teĥniko kaj de la scienco) kaj due pro ke la bezono ne vere estis tiom urĝa. Urĝa bezono, kiel [tio] de la scienco, estis plenigata en la pasinteco per la Latina lingvo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 19:11:09

Estimata Ora knabo!
Mi tutkore dankas vin pro tiu tre interesa paĝaro, trovita de vi.

ora knabo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 21:24:18

Nedankinde. Mi ne trovis paĝaron mem, unu bona viro kiu informas min pri novaĵoj de esperanto-mondo sendis al mi ligilon. Mi volis informi ankaŭ vin, mi ĝojas ke ĝi plaĉas al vi okulumo.gif

Sxak (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-04 01:22:23

Estas strange ke la vorton "maxim" en ido li legas kun la akcento en la lasta silabo (ne en la antaŭlasta) Ĉu en ido oni ŝanĝis akcenton?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-04 19:34:40

La laŭtleginto LMMO ne estas tre sperta en planlingvoj, krom, eble Esperanto, ĉar li ofte eraris dum legado, multe misparolis.
Malgraŭ tio, estis tre interese aŭdi sonojn de kelkaj planlingvoj kompare de Esperanto.

Sxak (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-05 01:33:59

Terurĉjo:La laŭtleginto LMMO ne estas tre sperta en planlingvoj, krom, eble Esperanto, ĉar li ofte eraris dum legado, multe misparolis.
Jes, sed kial komence oni diris en la germana ke li estas fakulo pri planlingvoj???
Terurĉjo:
Malgraŭ tio, estis tre interese aŭdi sonojn de kelkaj planlingvoj kompare de Esperanto.
Se vi jam vidis respondon de Gleb ĉe nia forumo - Li eraris ankaŭ en Volapuk - li eĉ ne scias legi ĝin kaj prononcas tute aliajn sonojn!!! Kio povas esti interesa en tio???

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-05 05:30:15

Ŝak. Vi eble ofte aŭdis vive ne nur Esperanton, sed ankaŭ aliajn lingvojn, dum mi neniam. Malgraŭ ĉiuj eraroj kaj misprononcoj mi komprenis ekzemple, ke Volapuko ne estas belsona lingvo, sed aliaj sonas multe simile al la itala aŭ la hispana (per mia rusa orelo certe).
Sed Esperanto sonas kiel la cigana.

Reen al la supro