Til indholdet

Kial la Lingvo internacia ne uzas alfabeton internacian?

af lgg, 5. dec. 2011

Meddelelser: 166

Sprog: Esperanto

lgg (Vise profilen) 5. dec. 2011 20.05.06

La X-convention ne estas la solvo. La ligva povas havi nur unun ortografio. Kiam oni vidas vortoj kun 'ĉ', 'ch' 'c'', 'c^' aŭ 'ĉ', ne povas skribi kaj legi flue.

Mi ne povas diri pro Pola aŭ Franka, sed Rusa kaj Germana lingvoj, estas parolado per milionoj da popoloj, suferis ĉiu du reformojn ortografiajn. Nur Esperanto kun siaj 500 mil da parolantoj ankoraŭ prenas la tradiciojn, damaĝante sian progreson.

La lingvon Esperanton devas porti al moderna tekniko kaj skribtraditio. Ĉu povas esti kontraŭargumentoj?

HaleBopp (Vise profilen) 5. dec. 2011 20.13.39

Ḿí̀ t̆r̂è ŝ̂̂ă̆t̄̄à̀s̆̂́ ś̆ü̈p̉̉ẽ́ŕ̀́s̀̆̀í́ğ́ǹ̆õ̆j̃ň́̌̌̈̈!́ sal.gif

mihxil (Vise profilen) 5. dec. 2011 20.22.42

lgg:La X-convention ne estas la solvo. La ligva povas havi nur unun ortografio. Kiam oni vidas vortoj kun 'ĉ', 'ch' 'c'', 'c^' aŭ 'ĉ', ne povas skribi kaj legi flue.
Rigardu la iksitajn literojn kiel tiparajn variaĵojn, kiuj hazarde estas dubajte enkoditaj. Literoj ne ĉiam aspektas same. Ekz. ankaŭ la litero g havas 2 sufiĉe malsamajn aspektojn.

lgg:La lingvon Esperanton devas porti al moderna tekniko kaj skribtraditio. Ĉu povas esti kontraŭargumentoj?
Estas unu grava kontraŭargumento: tiuj 500 mil (ha ha, kia trotakso), ne volas. Ili preferas stumbli. Sed ne multe gravas. Ankaŭ sen supersignoj esperanto estus malsukcesa.

AlfRoland (Vise profilen) 5. dec. 2011 20.28.35

lgg:[..] La ligva povas havi nur unun ortografio. Kiam oni vidas vortoj kun 'ĉ', 'ch' 'c'', 'c^' aŭ 'ĉ', ne povas skribi kaj legi flue. [..]
Pritraktu vian mesaĝon. Estus utile ĉu vi lernus Esperanton iom pli bone antaŭ ol vi instruas aliajn pri esperanta ortografio.

Krome, kun hodiaŭaj komputiloj ne estas iu ajn problemo skribi ĝuste sen ia anstataŭigo.

AlfRoland (Vise profilen) 5. dec. 2011 20.35.51

miĥil:
[..] Ankaŭ sen supersignoj esperanto estus malsukcesa.
Tamen vi prospere aŭ eĉ brile argumentis esperante pri "Ekzisto de Dio" en alia fadeno!!
sal.gif

lgg (Vise profilen) 5. dec. 2011 20.55.26

Kial vi pasas al personinsultoj?
AlfRoland:Krome, kun hodiaŭaj komputiloj ne estas iu ajn problemo skribi ĝuste sen ia anstataŭigo.
Kiuj? Moderna programaro ankoraŭ ne permesas uzi la Ensperanton kiel facile, tiel lingvoj normalaj, malĝoje.

mihxil (Vise profilen) 5. dec. 2011 21.31.00

AlfRoland:Tamen vi prospere aŭ eĉ brile argumentis esperante pri "Ekzisto de Dio" en alia fadeno!!
Dankon. Sed ne estas rilato kun supersignoj.

lgg:Moderna programaro ankoraŭ ne permesas uzi la Ensperanton kiel facile, tiel lingvoj normalaj, malĝoje.
Oni ja bezonas instali kaŭ agordi iom. Kutime ne en la individuaj programoj. Estas iom ĝene, kaj mi konsentas ke ne estas ideale. Sed ne troigu, la baro nuntempe ne estas tre granda, kaj se oni tamen ne povas aŭ emas, do alkutimiĝu al iksoj.

Ĉiuokaze ĉio estas malpli malfacila ol konverti la esperantistaron.

Demian (Vise profilen) 6. dec. 2011 06.25.02

lgg:...por kiel (sic) Esperanto ne povas uzi alfabeton estanta konata kaj alirebla de ĉiu el homoj alfabetaj en tutmondo, anstataŭe la fikciaj supersignoj?...
Mi pensas ke ekzistas populara, sed erara, maniero de pensi ke ekzistas unu version de la 26 literoj, kiujn ĉiu (preskaŭ ĉiu) komprenas kaj elparolas same.

Vi ne bezonas vidi tre malproksime.

Ekz.

Turkoj elparolas C kiel [ĝ],
Angloj elparolas C kiel
Germanoj elparolas Z kiel [c],
Francoj elparolas J kiel [ĵ],
Poloj elparolas J kiel [j],
Angloj elparolas J kiel [ĝ],
Serboj elparolas H kiel [ĥ],
Francoj elparolas Ch kiel [ŝ],
Germanoj elparolas Ch kiel [ĥ]
Angloj elparolas Ch kiel [ĉ]...

Do, al kiu kulturo vi preferus esti fidela? rideto.gif

Tschu vi preferus la germanan stilon?



Tchou stilo de francoi estas plei comprenebla al vi kai pli fatsila taipi sur machino?



Vi yam estas tserta ke nur la angla maniero estas universala?

AlfRoland (Vise profilen) 6. dec. 2011 08.01.22

lgg:Kial vi pasas al personinsultoj?
AlfRoland:Krome, kun hodiaŭaj komputiloj ne estas iu ajn problemo skribi ĝuste sen ia anstataŭigo.
Kiuj? Moderna programaro ankoraŭ ne permesas uzi la Ensperanton kiel facile, tiel lingvoj normalaj, malĝoje.
Mi tute ne volis insulti.

Se vi uzas vindozon eblas senpage elŝuti programon "Tajpi" ĉi tie:

http://zz9pza.ath.ĉ/tajpi/en/Index.html

Per ĝi eblas diversmaniere redifini vian klavaron kaj tre facile ŝanĝi inter Eo-klavaro kaj via nacia.

En Linukso, almenaŭ en Ubuntu kiun mi uzas, jam estas eo-klavaro. Ankaŭ ĉi tie eblas same facile ŝanĝi klavaron. Eĉ eblas ŝanĝi memstare en ĉiu fenestro.

Persone mi ne uzas eo-klavaron de Ubuntu, sed konstruis propran, por eviti ke signoj ":;?" ktp estu en alia klavo ol mia sveda klavaro. Mi redifinis klavojn por la svedaj "åäö" al esperantaj "ĥŭŝ" kaj "xqy" al "ĉĝĵ".

Simsalabim, mi havas klavaron kie unu klavpremo donas unu signon!

La kreinto de Tajpi vi trovos ĉi tie:
http://eo.lernu.net/komunikado/uzantoj/prezento.ph...

lgg (Vise profilen) 6. dec. 2011 08.02.33

Demian:Do, al kiu kulturo vi preferus esti fidela?
Ekzakta aranĝo ne estas grava; grava estas universala figuro de sonoj de Esperanto kun normoj literoj latinaj.

LLI(E) jam uzas dubasencaj leteroj, tiaj kiel C, H, J, sekve ne ekzistas bezonon de uzi leteroj specialaj.

Kompreneble, en mondo moderna, plejprefera ortografio estas iu anglabazata.

Fikciasupersignoleteroj debas resti en paseo.

Tilbage til start