Contenido

Kial la Lingvo internacia ne uzas alfabeton internacian?

de lgg, 5 de diciembre de 2011

Aportes: 148

Idioma: Esperanto

jpablo68 (Mostrar perfil) 6 de diciembre de 2011 19:42:16

darkweasel:
lgg:
Sed vi insistas ke pro lingua internacia de tuta homaro estas plejbone uzi literojn fikciajn! Ĝi estas deliraĵo!
Se vi rigardas la Esperantajn literojn kiel "fikciajn", ŝajne ni tie ĉi parolas en fikcia lingvo. Kaj se vi opinias Esperanton fikcia lingvo, kial vi registriĝis en Esperanto-forumo?
nu, li/ŝi estas trolo/trolino, ĉu ne?

darkweasel (Mostrar perfil) 6 de diciembre de 2011 19:43:29

jpablo68:
darkweasel:
lgg:
Sed vi insistas ke pro lingua internacia de tuta homaro estas plejbone uzi literojn fikciajn! Ĝi estas deliraĵo!
Se vi rigardas la Esperantajn literojn kiel "fikciajn", ŝajne ni tie ĉi parolas en fikcia lingvo. Kaj se vi opinias Esperanton fikcia lingvo, kial vi registriĝis en Esperanto-forumo?
nu, li/ŝi estas trolo/trolino, ĉu ne?
Evidente, kaj mia demando estis retorika - tio estas ja la sola ebla respondo.

mihxil (Mostrar perfil) 6 de diciembre de 2011 19:45:57

darkweasel:
nu, li/ŝi estas trolo/trolino, ĉu ne?
Evidente, kaj mia demando estis retorika - tio estas ja la sola ebla respondo.
Oni ne povas ĉe ĉia eta malnuancado konkludi ke temas pri trolado.

darkweasel (Mostrar perfil) 6 de diciembre de 2011 20:15:49

miĥil:
darkweasel:
nu, li/ŝi estas trolo/trolino, ĉu ne?
Evidente, kaj mia demando estis retorika - tio estas ja la sola ebla respondo.
Oni ne povas ĉe ĉia eta malnuancado konkludi ke temas pri trolado.
Evidente vi pravas pri tio, sed ĉu vi ne rimarkis, ke preskaŭ ĉiuj el la ĝisnunaj mesaĝoj de lgg iel atakis Esperanton?

Chainy (Mostrar perfil) 6 de diciembre de 2011 20:36:46

darkweasel:Evidente vi pravas pri tio, sed ĉu vi ne rimarkis, ke preskaŭ ĉiuj el la ĝisnunaj mesaĝoj de lgg iel atakis Esperanton?
Oni demandu sin, kial oni entute diskutas la alfabeton de Esperanto. Vere maldiskutinda afero.

Igg suferas pro iu malŝato de la alfabeto. Nu, do kio?

Chainy (Mostrar perfil) 6 de diciembre de 2011 20:57:16

darkweasel:
lgg:
Ankaŭ, kie oni povas trovi diskutadon pri ĉi tio ega problemo?
En multegaj lokoj en tiu ĉi forumo. Google estas via amiko.
Jes, oni jam diskutis la alfabeton multfoje en ĉi tiu forumo. Se oni vere interesiĝas, tiam oni povas multon trovi per Google-serĉo.

La konkludo kutime estas ke ne estas pli bona alfabeto ol la nuna. Mi certe neniam vidis pli bonan proponon. Finfine kun modernaj komputiloj estas tre facile tajpi la ĉapelitajn literojn, do mi ne vidas problemon. Precipe kiam ĉiuj provas nun uzi unikodon.

darkweasel (Mostrar perfil) 6 de diciembre de 2011 21:28:12

Chainy:
Oni demandu sin, kial oni entute diskutas la alfabeton de Esperanto. Vere maldiskutinda afero.

Igg suferas pro iu malŝato de la alfabeto. Nu, do kio?
Evidente, sed tiu ĉi forumo estas iel tro trolnutrema.

mihxil (Mostrar perfil) 6 de diciembre de 2011 22:10:45

Chainy:Finfine kun modernaj komputiloj estas tre facile tajpi la ĉapelitajn literojn, do mi ne vidas problemon.
Evidente ne veras. Mi ne malofte renkontas eĉ spertulojn kiuj surogatemas per aĉaj hoj aŭ simile, por ili ŝajne do estas tro malfacile. Kaj foje eĉ tute ne eblas. Foje oni estas en programoj en kiu mankas la tiparoj aŭ kiuj ne toleras la tajpmetodon kun mortaj klavoj. Ankaŭ en pli simplaj aparatoj ne ĉiam funkcias. Ekzemple en simplaj poŝtelefonoj entute maleblas, kaj en pli modernaj ('smartaj') telefonoj kutime ja eblas, sed oni devas serĉi ian ilon kaj lerni uzi ĝin, kio ne vere estas 'tre' facila.

Mi supozas ke tamen estas 'relative' facile bone aranĝi ĉion, sed klare estas ke ne estas optimume facile. Laŭ mi estas plej honeste simple agnoski tion ke ja ekzistas almenaŭ problemeto.

Optimuma facilo klare estus neniu ajn bezono por fari ion ajn specialan, kio laŭ mia takso estus kazo se esperanto simple ne uzus pli ol la bazajn latinajn literojn, sen ajnaj supersignoj.

lgg (Mostrar perfil) 6 de diciembre de 2011 22:58:57

darkweasel:Se vi rigardas la Esperantajn literojn kiel "fikciajn", ŝajne ni tie ĉi parolas en fikcia lingvo.
Ne, mi ne regardas Esperanto kiel fikcialingvo, sed aldonleteroj de Esperanto estas klare imagintaj, do ne troviĝas en ia alia lingvo.

Triste, uzo de unikodo ne estas ĉiam eble, precipe kiam leteroj ne enhavas en normalaj kodpaĝojn.

Devas esti tregrava rezono konservi tio ĉi leterojn en alfabeto.

darkweasel (Mostrar perfil) 7 de diciembre de 2011 06:04:36

lgg:Ne, mi ne regardas Esperanto kiel fikcialingvo, sed aldonleteroj de Esperanto estas klare imagintaj, do ne troviĝas en ia alia lingvo.
Almenaŭ ŭ ekzistas ankaŭ en la latina belorusa alfabeto. Ĉiuokaze ankaŭ ß ekzistas nur en la germana kaj en neniu alia lingvo ...

lgg:
Devas esti tregrava rezono konservi tio ĉi leterojn en alfabeto.
Ĉu kontinueco de la lingvo ne estas sufiĉe grava kialo?

Volver arriba