Contenido

Kial la Lingvo internacia ne uzas alfabeton internacian?

de lgg, 5 de diciembre de 2011

Aportes: 148

Idioma: Esperanto

lgg (Mostrar perfil) 7 de diciembre de 2011 08:06:59

Ĉu kontinueco de la lingvo ne estas sufiĉe grava?
Kialmaniere uzo de alfabeto latina sen aldonoj malkongruaj preventas la kontinuecon de lingvo? Multaj lingvoj forigis heredaĵon rubon, eĉ anstataŭigis tutan alfabeton, sed ankoraŭ eksistas kaj disvolviĝas.

Chainy (Mostrar perfil) 7 de diciembre de 2011 11:19:31

lgg:Kialmaniere uzo de alfabeto latina sen aldonoj malkongruaj preventas la kontinuecon de lingvo? Multaj lingvoj forigis heredaĵon rubon, eĉ anstataŭigis tutan alfabeton, sed ankoraŭ eksistas kaj disvolviĝas.
Ĉu mi ion maltrafis? Ĉu ekzistas bona propono por nova alfabeto? Sen tia propono, ĉi tiu diskuto estas tute senutila.

Mi vidis multe da proponoj aliloke, sed ĉiuj havas ian problemon. Eble pro tio ni restas kun la nuna alfabeto. Mi certas, ke se iu povus elpensi vere bonan proponon, tiam homoj fine akceptus ĝin.

sudanglo (Mostrar perfil) 7 de diciembre de 2011 11:35:43

La uzo de supersignitaj literoj permesas la rekonon de vortoj en la skribita lingvo. Kaj tio probable influis la decidon de Zamenhof ilin uzi.

Ekz. se mi vidas la vorton ĝartero, estas facile por mi diveni la signifon ('garter' anglalingve)

Kaj se franco vidas la vorton plaĝo, tio pensigas lin al franca vorto 'plage'.

mihxil (Mostrar perfil) 7 de diciembre de 2011 12:30:01

sudanglo:La uzo de supersignitaj literoj permesas la rekonon de vortoj en la skribita lingvo. Kaj tio probable influis la decidon de Zamenhof ilin uzi.
Tio ankaŭ al mi ŝajnas esti la 'avantaĝo' kaj la kialo.

sudanglo:Ekz. se mi vidas la vorton ĝartero, estas facile por mi diveni la signifon ('garter' anglalingve)
Tio unue nur funkcius por anglalingvano, kaj due kio malbonus pri simple 'gartero'. Skribe tio ankoraŭ, kaj eĉ pli, similas. Kaj fakte la samo validas por la sono...

sudanglo:Kaj se franco vidas la vorton plaĝo, tio pensigas lin al franca vorto 'plage'.
Jes, sed nur veras por franco. Kio malbonus pri 'plago'? Skribe pli similas, kaj sone eble iomete pli malsimilas al la origina franca. Sed estas kompromiso ĉiuokaze.

Kroma problemo kun 'plago' estas ke hazarde kolizias kun alia signifo. Do, faligu la tutan 'plag' kaj diru 'strando'. Eĉ pli bona, ĉar nun similas al la nederlanda...

Kompreneble ne eblas tiel ŝanĝi la lingvon. Kaj mi tute ne proponas tion. Mi nur volas ilustri ke tiuj supersignoj ne vere estis dekomence necesaj. Malpli da konsonantoj estintus sufiĉaj ankaŭ.

sudanglo (Mostrar perfil) 7 de diciembre de 2011 14:34:29

Kio malbonus pri 'plago'?
Nenio, sed ĝi jam havas alian signifon.

Ke en certaj kazoj nur la parolantoj de certaj lingvoj ricevus avantaĝon ne subfosas la argumenton.

mihxil (Mostrar perfil) 7 de diciembre de 2011 16:33:37

sudanglo:Ke en certaj kazoj nur la parolantoj de certaj lingvoj ricevus advantaĝon ne subfosas la argumenton.
Ne tute, sed ja parte. Iurezone, ni ja fajfu pri la avantaĝo por nur certaj parolantoj. Alikaze ni pli bone simple parolu la anglan mem. Por certaj parolantoj la avantaĝo tiam estus maksimuma ridulo.gif

lgg (Mostrar perfil) 8 de diciembre de 2011 11:00:59

Chainy:Mi certas, ke se iu povus elpensi vere bonan proponon, tiam homoj fine akceptus ĝin.
Kompreneble, pro jarcento de ekzisteco de Esperanto, ĉio homaro malsukcesis de verki la alfabeton novan. Bonvolu ne konverti diskuto en cirkaĉo.

lgg (Mostrar perfil) 8 de diciembre de 2011 11:10:55

Estas komprenebla, ke Zamenhofo, kiel la aliaj multaj Polaj de sia epoko, malamis Ĉehoj, kaj ne konsideris Baltoj popoloj ia ajn gravaj, do forĵetaĵis uzi Ĉehajn leterojn č, š kaj ž. Sed ni estas civilizitaj popoloj, kaj ne povis permesi tia antaŭjuĝojn. Esperanto moderna devi uzi alfabeton modernan, senalibie!

Kirilo81 (Mostrar perfil) 8 de diciembre de 2011 14:23:19

Homoj, bv. ĉesi kaj ne plu diskuti pri la barbo de la Cezaro (=pri afero, kiun oni ne povas ŝanĝi), kiel oni diras en la germana.

Esperanto estas tia, kia ĝi estas. Punkto. Fino.

Chainy (Mostrar perfil) 8 de diciembre de 2011 16:22:51

vidas vandenis:
lgg:Estas komprenebla, ke Zamenhofo, kiel la aliaj multaj Polaj de sia epoko, malamis Ĉehoj, kaj ne konsideris Baltoj popoloj ia ajn gravaj, do forĵetaĵis uzi Ĉehajn leterojn č, š kaj ž. Sed ni estas civilizitaj popoloj, kaj ne povis permesi tia antaŭjuĝojn. Esperanto moderna devi uzi alfabeton modernan, senalibie!
Ĉu ne povas vi skribi iel pli simple? Al
komencanto (mi-eterna) estas iom malfacilete kompreni vian E-on. ploro.gif
Ne temas pri simpleco. lgg pli bone provu skribi ĝuste en Esperanto. Estas vere malfacile kompreni lian fuŝan varianton de la lingvo.

Volver arriba