לתוכן העניינים

Kial la Lingvo internacia ne uzas alfabeton internacian?

של lgg, 5 בדצמבר 2011

הודעות: 166

שפה: Esperanto

lgg (הצגת פרופיל) 5 בדצמבר 2011, 13:14:46

Kial la Lingvo internacia e-o ne uzas alfabeton internacian de 26 latinaj leteroj? Ĝi estas normo internacia kaj estas subtenato per ĉiu aparato kaj protokolo teknika, kaj ĉiu tiparo?
Bizaraj supersignoj estis tolereblaj en XIX-ajarcento, eĉ en frua XX-ajarcento kiam homoj estis skribantaj kaj tajpintoj per mekanikaj skribmaŝinoj kiu allasis supertajpadon, sed kompreneble ne en XXI-ajarcento, kiam ĉiu gaĝeto bezonas nin sekvi standardon.

Ankaŭ, kie oni povas trovi diskutadon pri ĉi tio ega problemo?

white knight (הצגת פרופיל) 5 בדצמבר 2011, 13:19:08

Denove iu "senĉapeligisto". - Terure!!!

darkweasel (הצגת פרופיל) 5 בדצמבר 2011, 13:21:27

lgg:
Ankaŭ, kie oni povas trovi diskutadon pri ĉi tio ega problemo?
En multegaj lokoj en tiu ĉi forumo. Google estas via amiko.

Pri la resto de via mesaĝo: senkulpa.gif senkulpa.gif senkulpa.gif

↓ tiuj ĉi uzantoj nutras trolon ↓

Demian (הצגת פרופיל) 5 בדצמבר 2011, 14:48:45

lgg:Bizaraj supersignoj...
Hej! Se literoj de Esperanto estas biazaraj, kion vi opinias pri tiuj ĉi ortografioj:
  • Vjetnama:

    Lazar Ludwik Zamenhof là một nhà nhãn khoa học, nhà văn hiến học, người sáng chế ra Quốc tế ngữ, ngôn ngữ nhân tạo được tạo ra cho giao tiếp quốc tế.

  • Joruba

    Èdè Yorùbá Ní báyìí, tí a bá wo èdè Yorùbá, àwon onímò pín èdè náà sábée èyà wa nínú e bí èdè Niger-Congo. Wón tún fìdí rè múlè pé èyà wa yìí ló wópò jùlo ní síso, ní ìwò oòrùn aláwò dúdú fún egbe-egbèrún odún.

  • Ĉeĥa

    Ludvík Lazar Zamenhof byl oční lékař, filolog a tvůrce esperanta, umělého jazyka určeného pro mezinárodní komunikaci.
lgg:Bizaraj supersignoj estis tolereblaj en XIX-ajarcento, eĉ en frua XX-ajarcento kiam homoj estis skribantaj kaj tajpintoj per mekanikaj skribmaŝinoj kiu allasis supertajpadon, sed kompreneble ne en XXI-ajarcento, kiam ĉiu gaĝeto bezonas nin sekvi standardon.
Tio povas ofendi parolantojn de iuj lingvoj! Ĉu vi diros al ĉeĥano ke lia/ŝia lingvo ne estas preta por la 21-a jarcentro pro "bizaraj signoj!" lango.gif

darkweasel:↓ tiuj ĉi uzantoj nutras trolon ↓
Oops! Mi unue devis havi legi vian tutan mesaĝon!

darkweasel (הצגת פרופיל) 5 בדצמבר 2011, 14:51:03

Demian:
Tio povas ofendi parolantojn de iuj lingvoj! Ĉu vi diros al ĉeĥano ke ili lingvo ne estas preta por la 21-a jarcentro pro "bizaraj signoj!" lango.gif
Evidente. La solaj nebizaraj signoj estas tiuj, kiujn havas ankaŭ la angla lingvo. La supersignoj de aliaj lingvoj estas bizaraj, malmodernaj kaj 20ajarcentaj. senkulpa.gif

lgg (הצגת פרופיל) 5 בדצמבר 2011, 15:34:58

Vietnaman kaj Ĉekan lingvojn neniu proponas kiel internaciaj, ĉu ne?

Joruba lingvo ŝajne bonege konformas standartan kodigon, kiel estas ISO-8859-1. Esperanto ne konformas.

Kiel la lingvo internacia bezonas uzi kodigojn, tiparojn kaj klavarojn kiu estas uzintaj nenie?

Anstataŭe de kaŝejo sian kapon en sablo kaj forsendi popolon al Google, oni povus deskovri la ligulon al la kaŭzon por kiel LLI(E) ne povas uzi kutiman alfabeton internacian.

darkweasel (הצגת פרופיל) 5 בדצמבר 2011, 15:56:57

lgg:oni povus deskovri la ligulon
Kio? demando.gif

Ĉu tiel malfacilas entajpi en Google supersignoj site:eo.lernu.net/komunikado/forumo? Jen ekzemploj de fadenoj, kiujn mi tiel trovis:
SenEstsepte Fonetika Ortografio Sen Aldonay Signoy
Diskuto pri la aserto "Kaj fi al supersignoj, kiu jam venenas mian nacian lingvon!"
Tŝ kaj dẑ anstatau Ĉ kaj Ĝ (ne legu la temo tro grave!)

lgg (הצגת פרופיל) 5 בדצמבר 2011, 16:38:05

Ne povis elvidi tie la klaran oficialan kaŭzon, por kiel Esperanto ne povas uzi alfabeton estanta konata kaj alirebla de ĉiu el homoj alfabetaj en tutmondo, anstataŭe la fikciaj supersignoj? Anstataŭe la leteroj ke oni ne povas elirigi, vidi, speco aŭ elprinti?

mihxil (הצגת פרופיל) 5 בדצמבר 2011, 17:44:52

lgg:Kial la Lingvo internacia e-o ne uzas alfabeton internacian de 26 latinaj leteroj?
Tio estis eraro de la majstro. Ankaŭ li nur estis homo. Klare iom pli minimalisma literaro estus pli konvena.

Sed ne estas tiel. Mi rekomendus ne tro zorgi. Se vi troviĝas en ia aparato en kiu mankas maniero tajpi la supersignaĉojn, simple tajpu la iksojn. Tio bone funkcias.

vidas vandenis (הצגת פרופיל) 5 בדצמבר 2011, 18:10:20

lgg:Ne povis elvidi tie la klaran oficialan kaŭzon, por kiel Esperanto ne povas uzi alfabeton estanta konata kaj alirebla de ĉiu el homoj alfabetaj en tutmondo, anstataŭe la fikciaj supersignoj? Anstataŭe la leteroj ke oni ne povas elirigi, vidi, speco aŭ elprinti?
Ekzemple, en ĉi tiu via mesaĝo la 'fikciaj supersignoj' ne malhelpas min.
Sed stilo de mesaĝo min iom ĉagrenas.
rideto.gif

לראש הדף