前往目錄

Bona Vortaro

貼文者: paceverda, 2011年12月6日

訊息: 2

語言: Esperanto

paceverda (顯示個人資料) 2011年12月6日下午10:52:17

Saluton geamikoj,

Mi ĵus kreis novan "vortaron". Ĝi enhavas ĉiun oficialan vorton (la fundamentajn kaj la vortojn de la Oficialaj Aldonoj). Ĝi ankaŭ enhavas neoficialajn vortojn. Apud la neoficialaj vortoj staras rekomendoj pri pli simpla vorto, kreita el oficialaj eroj. La listo estas projekto de grupo kiu nomiĝas La Bona Lingvo. Mi nur kreis PDF kun ilia vortlisto (kun taŭga permeso).

Do se tiu ĉi interesigas vin, bonvole vizitu: https://sites.google.com/site/bonavortaro/. Tie vi povos vidi kaj elŝuti la PDF.

Pli pri la celo de la vortaro troviĝas en la antaŭparolo. La vortaro nomiĝas Bona Vortaro. Mi nomigis ĝin tiel pro la libro de Claude Piron, La Bona Lingvo.

Ĝis,
Pace Verda

Rogir (顯示個人資料) 2011年12月7日下午10:41:20

Bonega laboro! Gratulon.

回到上端