Więcej

Ĉu vi kredas je la ekstertera vivo?

od Srcoco, 6 grudnia 2011

Wpisy: 52

Język: Esperanto

Srcoco (Pokaż profil) 6 grudnia 2011, 23:56:53

La NASA trovis planedojn tre simila al la Tero, kiu povus enhavi akvon. Do, eblas ke tiu planedoj ankaŭ enhavu vivon. Ĉu vi kredas, ke iam la homaro trovos eksterteran vivon? Ĉu ĝi ekzistas, aŭ ne?

cshtarkov (Pokaż profil) 7 grudnia 2011, 00:30:11

La ŝanco ke ekstertera vivo ekzistas ja estas granda, ĉar la universo mem estas granda.
Sed oni ne konfuzu la ŝancon de ekzisto de ekstertera vivo kaj la ŝancon de homa renkotinĝo kun ĝi.
Ankaŭ pro la vasteco de la universo, nia trovo de ekstertera vivo estas preskaŭ neebla (almenaŭ nuntempe, oni ne scias kion montros la estonteco).
Kaj, laŭ mi, la ĉeesto de akvo certe pligrandigas la ŝancojn, sed ne estas nepra kondiĉo. Ekstertera vivo povus esti tre malsimila al la tera, ĝi eĉ povus esti bazita ne je karbono, sed je alia elemento. Kaj ankaŭ ĝi povus ne esti bezonanta akvon.

Sahaquiel (Pokaż profil) 7 grudnia 2011, 01:35:19

Mi ja kredas je ekstertera vivo, sed mi ne scias ĉu tiu ekstertera vivo estas aŭ ne inteligenta. Eble ĝi estas nur bakterioj, aŭ eblas ke ĝi estas eĉ pli inteligenta ol la homo.

Desmut (Pokaż profil) 7 grudnia 2011, 01:58:03

Kompreneble neniu inteligenta kaj menssana homo povus nei tiun fakton. Ja estas plia vivo en la universo, ni ne estas la nuraj vivaĵoj en ĝi.

Tre malsimila afero, kiel @cshtarkov diras, estas ke ni iam renkontiĝu alian vivaĵon, konsideru ke nia tempo sur la Tero estas treege mallonga, tre malmultaj homoj pri ĉi tio pensas, sed se la dinosaŭroj ne estingiĝintus, nuntempe ili povus esti la plej gravaj bestoj de la planedo, kaj ne la mamuloj. Do, eble povas esti ke ni estas unu el la plej junaj vivaĵoj en la universo, do ankaŭ povus okazi ke aliaj estaĵoj, kies prauloj neniam estingiĝis, renkontos nin antaŭ ol ni ilin.

Ĉu mi klare esprimis min? Damne, mi ne certas demando.gif

bildo (Pokaż profil) 7 grudnia 2011, 05:19:58

Desmut:
Ĉu mi klare esprimis min? Damne, mi ne certas demando.gif
Tuto estas klara kaj racia.

mihxil (Pokaż profil) 7 grudnia 2011, 06:01:30

cshtarkov:La ŝanco ke ekstertera vivo ekzistas ja estas granda, ĉar la universo mem estas granda.
Tiel ŝajnas ankaŭ al mi. Sed mi ja pensas ke ne tiel sendube aserteblas.

Finefine ni ĝis nun trovis nur unu ekzemplon de okazo de vivo, kaj estas malfacile fari statistikon per tio... La ŝancon oni do nur povus taksi, per fari ĉiajn tre malcertajn supozojn. Tion ekz. faris la Drake-ekvacio. Multaj eroj en ĝi ŝajnas al mi sufiĉe spekulaciaj, kaj ankaŭ ne ŝajnas maleble ke faktoroj estas forgesitaj entute.

cshtarkov:Kaj, laŭ mi, la ĉeesto de akvo certe pligrandigas la ŝancojn, sed ne estas nepra kondiĉo. Ekstertera vivo povus esti tre malsimila al la tera, ĝi eĉ povus esti bazita ne je karbono, sed je alia elemento. Kaj ankaŭ ĝi povus ne esti bezonanta akvon.
Tio estas ebla, sed tiaj faktetoj probable apenaŭ pligrandigas la ŝancon. Akvo ŝajne sufiĉe taŭgas kaj estas tre abunda en la universo. La abundo de ĉiu imagebla alternativo estas nur frakcio de tio. Samo validas por karbono. Ekzemple silicio eble povus fari simile riĉajn stukturojn, sed en la universo silicio ankaŭ estas multe malpli abunda ol karbono. Sur tero ial silicio pli abundas ol karbono, sed tamen karbono estas uzata por vivo.

Antaŭ kelkaj monatoj Nasa prezentis kiel 'novaĵon' ke ili malkovris ke en (teraj) vivaĵoj arseno povas esti alternativo por fosforo. Evidentiĝis cetere ke tio estas tre dubinda aserto. Sed ĉiuokaze tio estus alia ekzemplo de io supozeble sufiĉe sengrava. Fosforo ja ĉiuokaze multe pli abundas ol arseno en la universo.

mihxil (Pokaż profil) 7 grudnia 2011, 06:08:39

Desmut:Kompreneble neniu inteligenta kaj menssana homo povus nei tiun fakton. Ja estas plia vivo en la universo
Ĝis tiam kiam ni efektive trovintos alian vivon, ne temas pri fakto.

bildo (Pokaż profil) 7 grudnia 2011, 15:20:53

Mi kredas nenion. Sed mi pensas, ke se racia vivo fariĝas sur la Tero, ĝi povas fariĝi sur aliaj planedoj. Mi eĉ ne dubas, ke malaltaj tipoj de vivo ekzistas ekster la Tero, ĉar organika troviĝas sur meteoritoj.

mihxil (Pokaż profil) 7 grudnia 2011, 16:54:22

bildo:Mi eĉ ne dubas, ke malaltaj tipoj de vivo ekzistas ekster la Tero, ĉar organika troviĝas sur meteoritoj.
Mi opinias ke verdire ni ja iom devas dubi, ĉar ni simple ne scias. Sed vi pravas ke la eroj de vivo ŝajnas abundi.

Alia argumento kiu povus indiki ke almenaŭ 'simpla' vivo probable estas sufiĉe ofta, ankaŭ ekster la tero, estas ke ĝi ekekzistis sur tero sufiĉe baldaŭ post la ekekzisto de la tero mem. Tio jam iom sugestas ke la afero estis preskaŭ neevitebla. Plurĉeleco, racio kaj homa tekniko estas aliaj aferoj. Povas esti ke ni pri tiaj aferoj estis sufiĉe bonŝancaj, kaj ke tiuj tre raras (kaj kial ne tiom raras, ke en la tuta universo ne okazas aliloke krom ĉi tie?).

Kajgiestis (Pokaż profil) 7 grudnia 2011, 21:33:48

17-0?

Bone, ne kverelo.

Wróć do góry