Sisu juurde

Ĉu vi pretas morti por viaj ideoj?

kelle poolt Altebrilas, 8. detsember 2011

Postitused: 31

Keel: Esperanto

Klimrme (Näita profiili) 13. detsember 2011 8:02.28

Mi pretas morti pro mia vivo.

Miland (Näita profiili) 13. detsember 2011 10:53.46

Klimrme:Mi pretas morti pro mia vivo.
Estu esperanto!

antoniomoya (Näita profiili) 13. detsember 2011 12:13.09

Demando: Ĉu vi pretas morti por viaj ideoj?

Miaj ideoj?
Ili povas esti malpravaj. Kial scii?
Tio kio hodiaŭ estas vera por mi, morgaŭ povos esti malvera.

Eble la sola ideo (aŭ idealo) kiu valoras la penon estas la frateco inter ĉiuj homoj.

Amike.

Altebrilas (Näita profiili) 13. detsember 2011 21:17.00

Ideoj ne havas longdaŭran vivon. Estas la samaj ideoj, sed iun tagon, ili ne plu validas, ĉar ili ne plu estas taŭga en la nova kunteksto.

De la komenco de la homaro, oni inventis multajn sistemojn por helpi homojn vivi pli prospere, pli pace, ktp. Tio daŭris nur momenton, sed iom post iom, la plej ruzaj homoj ektovis fendojn en la sistemo, kaj uzis ilin por friponi pri la reguloj, kaj flankenigis la sistemon por sia profito. Tiam, la ideoj iĝis nepre ŝanĝindaj, por eviti memdetruon de la socio.

feŭdismo estis, en la komenco, morale honesta kontrakto inter du partoj. Iom post iom, unu el la partoj trouzadis siajn rajtojn kaj neglektis siajn devojn, kaj oni faris revoluciojn.

Ankaŭ pra-kapitalismo estis tia: iu parto prenis la ekonomiajn riskojn, kaj la alia parto laboris. Ĝi misfunkciis, kiam tiuj, kiuj supozeble prenis riskojn transdonis ilin al la laboristoj, kaj nur gardis la monon: ili uzis sian influon por pligrandigi sian riĉecon, kaj sian riĉecon por pligrandigi influon... malvirta rondo! ploro.gif

Altebrilas (Näita profiili) 18. jaanuar 2012 9:27.38

Mi provis "netigi" la debaton aranĝante la tekston kia ĝi povus aperi en libro: mi forigis kromajn informojn: datojn, nombrojn da mesaĝoj. Mi ankaŭ forigis senutilajn citaĵojn, ĉefe kiam estis respondo al la ĵusa mesaĝo, kaj ĝentilaĵojn kaj ekstertemajn personajn informojn.

Mi opinias, ke tiel ĝi estus pli legebla.

Altebrilas (Näita profiili) 18. jaanuar 2012 9:49.54

Jen la pdf-sliparo:

Vilius (Näita profiili) 18. jaanuar 2012 11:52.56

antoniomoya:Ili povas esti malpravaj.
Mi volis skribi samon, sed tiam ekvidis vian mesaĝon. Vere ideoj ne estas fiksitaj. Nun mi ridas pri aferoj, en kiuj mi tre profunde kredis, kiam mi estis pli juna.

Kaj kiel "morti"? Kiu decidis, ke morto estas la plej nobla ofero al ia ideo? Kial ne demandi "Ĉu vi pretas esti bona homo por viaj ideoj?" aŭ "Ĉu vi pretas iri al domo de Vilius kaj elporti rubojn?.." ridulo.gif. Certe, ideoj ne multe profitos de elporto de mia rubo. Sed ili ankaŭ ne profitos de ies morto. Elporto de rubo almenaŭ havos utilon.

Oni ofte diras, ekzemple "Mi pretas fari ION por mia patrujo". Bonege. Sed kial oni sub tiu "io" ĉiam pensas pri teruraj agoj? Jes, elbe iam okazos milito aŭ ia danĝera situacio, kaj tiam la patrujo eble profitos de morto de unu aŭ alia persono. Sed en pacaj tempoj neniu volas ies morton. La plej bonaj aferoj, kiujn oni povas fari por sia patrujo estas produkteme labori, honeste pagi impostojn kaj havi pli ol 2 infanojn ridulo.gif

Ferrus (Näita profiili) 19. jaanuar 2012 0:21.27

unpensador:
Altebrilas:La franca kantisto Georges Brassens (kiun Jacques Yvart reinkarniĝi en esperanta paradizo) kantis iam: "morti por siaj ideoj, konsentite, sed per malrapida morto".

Kion vi opinias pri tio?

Ĉar en multaj konfliktaj situacioj, nur la plej kuraĝaj, kiuj pretas batali kaj preni riskojn rajtas decidi.

Sed ĉu tio ne kondukas al paradokso?

Ĉu en demokratio, eĉ malkuraĝaj homoj rajtas partopreni al decidoj?
Ah, jes ja! Certe, klarege. Jam mortis centojn da miloj aŭ milionoj por tio kaj tre gaje kaj ege feliĉe. Kvankam mi murtus nur por Dio, La Hispana Patrio kaj mia Familio. Tio estus serioza krome grandega honoro kaj enorme kontento. Certe, mi ne estas tre forta nek kuraĝa, sed la Spirito Sankto donas la necesaj fortoj pli ol sufiĉe. Mi volas esti martiro!
Http://epo.Wikitrans.Net/Martyrs_of_the_Spanish_Civil_War

Estas kiel diris José Antonio (kiu la paco kaj la beno de Dio estas kun li):
"Ni ne povas toleri nek estas konformaj kun la aktuala hispana vivo. Ni devas fini ĝin, transformante sin plene, ŝanĝante ne nur sian eksteran armaĵon, sed ankaŭ la modo de esti de la hispanoj. Ni ne volas ke triumfas partion nek klason sur la aliaj; ni volas ke triumfas Hispanion, konsiderita kiel unueco, kun universala fino kiun plenumi, kun estonta entrepreno kiun realigi kaj en kiuj fandas sin ĉiuj individuaj voloj. Kaj tio devas atingi ĝin, ĝi kostu kion kostos, kontraŭ la plej grandaj oferoj, ĉar estas mil preferindaj fojoj fali en servon de tia entrepreno kiun porti vivo langvora, malplena de idealoj, kie ne estas pli da klopodo nek alia celo kiun atingi la sekva tago. La vivo estas por vivi ĝin, kaj nur vivas sin kiam okazas aŭ oni provas realigi grandan verkon, kaj ni ne komprenas pli bonan verkon kiun refarigi Hispanion.

(F.E., Núm. 12, 26an de aprilo 1934)"
http://www.Direktoj.Net/ocja/jaoc0048.Html

"Kelkfoje sidigas pirandeliana angoro por la sorto de tiomaj aŭtentikaj vivoj kiun liaj ĉefroluloj ne vivis, kaptitaj al vivo falsita."
["irandeliano -> de Pirandello: http://eo.wikipedia.org/wiki/Luigi_Pirandello ]

Mi volas studi pli Esperanton, sed mi vivas ĉi tiujn lastajn tagojn vivon iom agititan: interesaj familiaraj vizitoj, komplikitaj poliíticaj situacioj kaj grandaj malvarmumoj.
http://www.libertaddigital.com/

http://www.elmundo.es/index.html?a=REN216394773cbd...

Saluton! http://www.plataforma2003.org/
Ni havas iun faŝista Esperanto-parolanton. rideto.gif

¡No pasarán!

Altebrilas (Näita profiili) 19. jaanuar 2012 8:24.53

Zamenhof kreis esperanton kiel komunikilo por eviti konfliktojn, kaj tio utilas ĉefe kun tiuj, kiuj ne havas la samajn ideojn kiel ni.

Tio povas aspekti paradoksa, sed tio estas pripensinda.

Tio ankaŭ ne malebligas, ke ni rajtu defendi nin, se iu atakas nin, aŭ provas trudi al ni fari kion ni ne volas aŭ silentigi nin. Sed riposto devas esti proporcia.

hebda999 (Näita profiili) 19. jaanuar 2012 13:08.54

Vivu hodiaŭ por batali morgaŭ!!!

Tagasi üles