Đi đến phần nội dung

Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda

viết bởi bildo, Ngày 08 tháng 12 năm 2011

Tin nhắn: 100

Nội dung: Esperanto

Niamondo (Xem thông tin cá nhân) 23:08:42 Ngày 08 tháng 12 năm 2011

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 23:10:26 Ngày 08 tháng 12 năm 2011

Neniu estas devigata uzi "ci". Se vi ne bezonas ĝin, tutsimple ne uzu ĝin.

Vorto ne estas ĝentila nek malĝentila. Ĝentileco ne estas afero pri vortoj, sed pri la respekto, kiu vi esprimas al la alia persono per tiuj vortoj.

Mi scias, ke ĉiuj ne opinias same, kaj ke oni rajtas esti eĉ la plej aĉa fiulo kiam oni uzas la "taŭgajn" vortojn.

Kompreneble, "ci" estas malsimle uzebla, kaj se vi evitas ĝin, vi ofendos nenion.

En Fancio, tuja ciumado estas vidata kiel malrespekta, entrudiĝema. Sed en iuj medioj, tro longa viumado estas vidata kiel malakceptemo, kvazaŭ vi rifuzas vian amikecon. Plejofte, oni imitas la sammedianoj, sed povas esti problemoj: En la universitato, kie mi estas nun maljuna studento, mi devas viumi iujn kaj ciumi aliajn, sed foje estas konfuzoj.

Konklude, se vi ne kutimas pri tio, daŭre viumu la samideanojn, kaj lasu "ci"-n al la tradukistoj kaj ciumemaj medioj.

bildo (Xem thông tin cá nhân) 05:38:37 Ngày 09 tháng 12 năm 2011

Francisko1:
bildo:Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda? "Ci" eĉ forestas en gramatiko de baza nivelo. Kial?
Por fini: Traduku la frazon: "Mi diras al ci ke mi vidis vin", sen uzi la pronomon "ci". Simple ĝi estas neebla.
Ankaŭ mi pensas, ke uzi 'ci' estas racia. Mi bedaŭras, ke ĉi tio oni agnoskas mistonon ĉi tie. Sed mi kun plezuro skribos al ci kun 'ci'.

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 08:03:17 Ngày 09 tháng 12 năm 2011

Niamondo:"Ci" utilas! xD

http://eo.wikipedia.org/wiki/Pronomo#Vi_kaj_ci
Mi pensas ke vikipedio prave konstatas ke:
'ofte simple kopiante la franclingvan uzon de tu '
SAT-anoj probable ankaŭ diras al ĉiu ajn 'tu' en la franca, kaj opinias ke tio iel kopieblu al esperanto. Ilia vortaro jam estas kompleta paŭso de la franca, ni ne cedu ankaŭ eĉ la pronomojn.

Do, ŝajne ja estas uloj, nome tiuj SATanoj, kiuj opinias ke 'vi' iel pli esprimas respekton aŭ ĝentilecon kiujn ili opinias nenecesaj kaj tial do uzas 'ci', samkiel en la franca. Mi celas do ke tia uzado de 'ci' ŝanĝas fakte la signifon de 'vi' kaj tio estas malprava, maldezirinda, kaj malracia. Kaj eĉ se ne tiel estas celata, oni almenaŭ povas tion suspekti aŭ supozi, Temas ja pri Satanoj kaj francoj. Kaj tio jam estas sufiĉa kialo ne eĉ konsideri uzi 'ci'. Krom eble en tradukoj, kio estas ĝia celo (sed eĉ tion mi ne farus).

La sola argumento por 'ci' estas ke mankus singulara duapersona pronomo sen ĝi. Tiu argumento estas malbona ĉar:
1. Tia pronomo ne estas necesa. Tion pruvas la angla, kaj la plejmulto de la esperantistoj.
2. Multaj pronomoj kiuj povus esti utilaj mankas ĉiuokaze. Ekz. la du-nombraj, genro-hava 'mi', mi-kaj-vi-versio de 'ni', mi-kaj-aliaj-sed-ne-vi-versio de ni, genrohava ili, negenra sed persona triapersono singulara. Ktp. Temas pri 'neracia', nekompleta aro ĉiuokaze. Kiel indas ripari nur unu tian 'mankon' kun ĉiuj riskoj iri al tre maldezirindaj kutimoj de multaj naciaj lingvoj.

Sahaquiel (Xem thông tin cá nhân) 14:05:32 Ngày 09 tháng 12 năm 2011

miĥil:
Niamondo:"Ci" utilas! xD

http://eo.wikipedia.org/wiki/Pronomo#Vi_kaj_ci
Mi pensas ke vikipedio prave konstatas ke:
'ofte simple kopiante la franclingvan uzon de tu '
Almenaŭ la hispana, kaj mi kredas ke la portugala kaj la aliaj latinidaj lingvoj (almenaŭ ili) havas la pronombron "Ci", ne nur francoj. La germana havas "Du" por "Ci", do, ne estas nur uzata en latinidaj lingvo.

Laŭ mi la afero estas: Ĉiuj esperantistoj devus almenaŭ koni la vorton "Ci". Tiel ĉiuj povus havi la elekton de kiu pronombro uzi, kaj ne miskompreni kiam alia parolu ciumade aŭ viumade

Vikipedio:"Zamenhof enkondukis la pronomon ci kiel rimedon redoni en tradukoj diversajn alilingvajn unu-nombrajn duapersonajn pronomojn."
Laŭ mi tiu frazo signifas ke Granda Z vidis mankon en la tiutempa Esperanto, kaj tial li aldonis "Ci".

Sed uzu "Ci" se ci/vi volas, kaj uzu nur "Vi" se ci/vi volas. La vorto "Ci" ekzistas kaj estas uzebla; la vorto "Vi" ŝajnas esti sufiĉe por la interkomprenado. Tamen, kiam oni parolu al ci/vi ciumade aŭ viumade, ne pensu ke ĝi devas pensi same al ci/vi kaj ke ĝia parolado estas nur parolaĉo.

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 15:27:46 Ngày 09 tháng 12 năm 2011

Sahaquiel:Sed uzu "Ci" se ci/vi volas, kaj uzu nur "Vi" se ci/vi volas.
Sed se iu uzas 'ci', kiel oni ĝuste komprenu lin? Eble li uzas 'ci' anstataŭ 'vi' por montri ian malrespekton al homo? Oni povas tiel fari en multaj naciaj lingvoj, sed la reguloj pri la uzado de 'ci' kaj 'vi' ege diferencas inter tiuj lingvoj.

Tial la ĉefa problemo estas, se iu uzas la distingon inter 'ci' kaj 'vi' por montri (mal)ĝentilecon laŭ la reguloj de sia propra nacia lingvo.

Tiaj reguloj rilate ĝentilecon por la uzado de 'vi' kaj 'ci' tute ne ekzistas en Esperanto, sed mi timas, ke multaj el tiuj kiuj ŝatas 'ci' fakte ne komprenas tion.

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 15:32:51 Ngày 09 tháng 12 năm 2011

Mi, ekzemple, rimarkis grandan diferencon inter tio, kiel germanoj uzas 'Sie' kaj 'du', kaj tio, kiel rusoj uzas 'vy' kaj 'ty'. Estus tre malbona ideo enkonduki tian konfuzon en Esperanton.

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 15:49:34 Ngày 09 tháng 12 năm 2011

Kiel PMEG skribas:
Eblus imagi ci kiel pure unu-nombran vi, aŭ kiel intiman familiaran (unu-nombran) vi, aŭ eĉ kiel insultan (unu-nombran) vi. Sed estas fakte tute neeble diri, kian nuancon ĝi montras, ĉar ĝi apenaŭ estas uzata
Denove, mi donas la ligilon al la tuta klarigo de PMEG pri 'ci'. Mi forte rekomendas al ci-ŝatantoj legi ĉion tion. Kaj dum legado, provu forgesi pri la kutimoj de via propra lingvo.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 16:00:51 Ngày 09 tháng 12 năm 2011

Mi konstatis, ke la ek-ciumado de la francoj korespondas al la invito de la usonanoj alparoli per antaŭnomo.

"On peut se tutoyer" diratas en la samaj cirkonstancoj kiel "Call me Bill (aŭ alia antaŭnomo".

Ĉu estas ankaŭ maniero en esperantujo por indiki ke "ek de nun, uni estas amikoj"? rido.gif

Ankaŭ "ci" povas esti uzata por traduki aliajn uzojn, ekz. por paroli al Dio.
(vidu ReVo-n)

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 17:03:18 Ngày 09 tháng 12 năm 2011

Chainy: Eble li uzas 'ci' anstataŭ 'vi' por montri ian malrespekton al homo?
'malrespekto' ŝajnas al mi tro forta vorto. Cioj de diversaj lingvoj, inter aliaj mia denaska, simple ne esprimas aldonan 'respekton', sed eble aldonas ian familiarecon aŭ intimecon. Oni ekz. cidirus al samaĝuloj kaj al infanoj. Sed ankaŭ ene de lingvo la kutimoj povas varii. Ekz. mi kutimis cidiri al miaj gepatroj, sed en aliaj familioj vidirado pli kutimas. Foje homoj cidiras al ĉiuj, aliaj vidiras al preskaŭ ĉiu. Estas tre malfacile ĝuste aprezi ĉiun nuancon, kaj kutime necesas informoj pri la preciza kulturvariaĵo de la parolanto.

Quay lại