ไปยังสารบัญ

Prefere plufraŭlu!

จาก Altebrilas, 9 ธันวาคม 2011

ข้อความ 12

ภาษา: Esperanto

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 9 ธันวาคม 2011, 16:59:53

De longtempe tiklis min la fakto, ke oni bezonas pluraj vortojn por traduki tion kion la angla ligvo esprimas par unu vorto: "marry". Tio tiklis min, ĉar mi tio ŝajnis senutile komplika, maladvantaĝe al esperanto.

Mi ĵus legis en la paĝaro
http://www.eventeo.net

tion:
"La indiana tribo de Suquamish, en la usona nordokcidenta subŝtato de Vaŝingtonio modifis sian Konstitucion por leĝigi la geedziĝon inter samseksaj personoj, anoncis merkredon la 3an de aŭgusto la tribaj leĝaj reprezentantoj."
Kiel samseksaj personoj povas GEedziĝi?
En ReVo, oni legas:
Prefikso montranta kuneston de ambaŭ seksoj:
"Gejedziĝo" estus pli taŭga, sed ĉu ni devas aldoni alian tovolon da malsimpleco?

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 9 ธันวาคม 2011, 17:03:12

ni jam multegfoje diskutis la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de tia signifetendo de ge-. google estas via amiko.

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 9 ธันวาคม 2011, 17:06:34

Releginte mian mesaĝon, mi antaŭpardonpetas se mi ofendas iun. Tio ne estas mia intenco debati pri la fundo, sed nur pri la maltaŭgeco de tiu radiko, kiu indikas nur statoŝanĝon, ne la cermonion kaj kontrakton.

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 9 ธันวาคม 2011, 17:07:42

darkweasel:ni jam multegfoje diskutis la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de tia signifetendo de ge-. google estas via amiko.
Ne temas pri "ge", sed pri "edz"

Ĉu vi havs aliaj ŝlosilvortoj ol "General Electric"?

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 9 ธันวาคม 2011, 17:09:36

Altebrilas:
darkweasel:ni jam multegfoje diskutis la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de tia signifetendo de ge-. google estas via amiko.
Ne temas pri "ge", sed pri "edz"
la ligo inter la du temoj estas tamen fortega, ĉar kun etendita signifo de ge- ĉiu povas geedziĝi (al kiu ajn)! ridulo.gif

Hyperboreus (แสดงโปรไฟล์) 9 ธันวาคม 2011, 17:10:07

Forigite

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 9 ธันวาคม 2011, 17:11:11

bv doni al mi la ligilon al tiu etendita signifo

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 9 ธันวาคม 2011, 17:12:52

Altebrilas:
Ĉu vi havs aliaj ŝlosilvortoj ol "General Electric"?
provu per "gepatro" (evidente limigante la serĉon al lernu).

la "etendita signifo" estas simple ke ge- signifu ankaŭ "iu ajn el la seksoj".

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 9 ธันวาคม 2011, 17:50:09

Hyperbor, eble vi povos helpi vin al taŭgaj esprimoj, en la kazo de samseksemuloj, per la vortoj 'nupto' kaj 'partnero'.

En la angla oni parolas pri 'Civil Partnership' inter tiaj uloj.

Hyperboreus (แสดงโปรไฟล์) 9 ธันวาคม 2011, 17:58:53

Forigite

กลับไปด้านบน