إلى المحتويات

Laso

من JUANMA40, 9 ديسمبر، 2011

المشاركات: 28

لغة: Esperanto

Julieno (عرض الملف الشخصي) 26 ديسمبر، 2011 9:22:29 م

Esperanto estas tia kia ĝi estas. Ne volu ŝanĝi ĝin, eĉ se mi volis, eĉ antaŭ kelkaj semajoj fakte.

Laŭ mi la supersignoj, ofte ja tedaj, faras la ĉiun belon de la Lingvuĵo !

"Ĉ" ! Ĉe ĉia ĉina ĉapelo !
"Ĝ" ! Ĝi ? : "ĝis" "ĝuo" !
"Ĥ" ! ĥinĉapela ĥato !
"Ĵ" ! Ĵaz' ! Ĵudo !
"Ŝ" ! Ŝi ŝajne ŝatas ŝia... ŝafon ?
"Ŭ" ! Ŭato ! Ŭoŭ ! (malmute da vortoj ekas per ĝi ^^')

(tio estis eta poemo de mi, ja malbona, sed farita kun la rimedojn, kiujn mi havis)

Ĉu tiuj literoj ne estas mirindaj ?
Ĉu ili ne estindas ?
Eĉ la "Ĥ", kiu laŭ mi estas la plej bela litero el ĉiuj !

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 26 ديسمبر، 2011 9:32:44 م

Julieno:(malmute da vortoj ekas per ĝi ^^')
fakte neniuj, krom eble ekkrioj.

raffadalbo (عرض الملف الشخصي) 26 ديسمبر، 2011 9:41:35 م

Vere la supersignoj ne estas problemo!

En itala lingvo ni uzas "è", "é", à", "ì" ktp sen problemoj. En germana lingvo oni uzas "ü", "ö", "ä" ktp. En franca lingvo oni uzas "è", "é", "ê", "ç" ktp. En hispana lingvo oni uzas "ñ", "á", "é" ktp. Kial nur la esperanta lingvo ne povas uzi supersignojn?

Krome, mi ne havas problemojn por skribi "ĉ" aŭ "ĝ" aŭ "ŭ" ĉar mi uzas Linuks kaj ne "Windows"!

Sekve, Esperanto ne devas ŝanĝi pri supersignoj; anstataŭ, malgajo.gif la programoj de la komputiloj devas ŝanĝi!

maratonisto (عرض الملف الشخصي) 26 ديسمبر، 2011 10:39:29 م

Chainy:
maratonisto:Simile ne akceptas la anglaj la metrikan sistemon, kvankam oni uzas ĝin preskaŭ en tuta (neangla) mondo.
Kial vi insistas ripeti tion eĉ se ne veras? Kiel mi jam diris al vi en alia fadeno, angloj ja uzas la metrikan sistemon, precipe kiam temas pri sciencaj aferoj ktp. Ni ankaŭ uzas la imperian sistemon por certaj ĉiutagaj aferoj, depende de la situacio.
Unue, mi ne volas ofendi iun ajn kun tiu aserto. Sed la aserto mem estas vera. Kial la tuta mondo mezuras ekranojn, biciklajn radojn kaj multan alian en coloj? Kial ĉiuj aviakunordigantoj (escepte la ĉinaj) mezuras altecon en futoj? En 2011 eĉ en Rusio oni prenis tian ordonon por aviadilaj kunordigantoj. En elekroniko la mezuroj estas rondaj en coloj, ne en milimetroj. Ĉio tio estas influo de kutimoj de angloparolantaj landoj.

Chainy (عرض الملف الشخصي) 27 ديسمبر، 2011 2:07:46 ص

maratonisto:Unue, mi ne volas ofendi iun ajn kun tiu aserto. Sed la aserto mem estas vera.
Vi ne ofendas, sed vi evidente havas problemojn kompreni min. Via aserto estas, ke britoj ne uzas la metrikan sistemon, sed tio tute ne estas vera. Kiel mi diru tion por ke vi komprenu?

Eĉ Sudanglo devas uzi la metrikan sistemon! Jes, li evidente ne ŝatas ĝin, sed tio estas alia afero..

Chainy (عرض الملف الشخصي) 27 ديسمبر، 2011 2:35:43 ص

sudanglo:Foje se oni kontraŭas ion, oni pravas - ekzemple la Eŭron.

Kiel oni povis imagi ke estus eble funkciigi multlandan valuton por diversaj ekonomioj, sen Eŭropa Centra Banko kiu pretas fari kion Centraj Bankoj devus fari.

En Anglujo oni bone komprenis antaŭ 10 jaroj ke la afero devas fini en fiasko.
Nu, persone mi ne estas kontraŭ la Eŭro-projekto. Estas facile paroli pri eraroj en retrospektivo. Sed la esenca ideo de la Eŭro estas tre bona, laŭ mi. Mi esperas, ke oni trovos solvon al la nunaj problemoj kun la Eŭro-mono.

sudanglo:Kaj somere oni konceptas la varmon de tago en Farenhejto, se frostas vintre oni parolas en Centigradoj.
Nu, tio dependas de la aĝo de homo. Mi, ekzemple, ne vere komprenas Farenhejton, egale ĉu varma aŭ malvarma tago. Mi scias nur, ke 100°F signifas varmegan tagon, kiun oni spertas kutime nur alilande!

Sed, kiel mi antaŭe diris, mi ja uzas la imperian sistemon en aliaj aferoj. Dependas de la situacio...

sudanglo (عرض الملف الشخصي) 27 ديسمبر، 2011 4:53:43 م

Sed Chainy, oni ne parolas pri la miskoncepto kaj misrealigo de la Eŭro kun la saĝo de retro-rigardo.

Mi bone memoras ke oni antaŭvidis la malsukceson longe antaŭ la Eŭro ekaperis, uzante ĝuste la argumentoj kiuj nun pruviĝis en la praktiko.

La afero ne povas funkcii glate laŭ principo.

Kiu racia homo povus imagi ke la samaj kondiĉoj taŭgas por malfortaj kaj fortaj ekonomioj kaj ke oni povas unuigi je la sama valuto aron de landoj sen komuna fiska reĝimo.

Vi vidos kiel multe malpliboniĝos la situacio ĝis la tempo kiam oni permesos al la Eŭropa Centra Banko agi kiel Centra Banko.

Nur Centra Banko povas senlime aĉeti aŭ prunti, ĉar nur ĝi povas krei monon.

Eŭrolando devas akcepti la riskon de certa inflacio kiel la koston de la entrepreno kaj samtempe submeti la diversajn membrojn al komunaj reguloj.

Mi vidas nenian alian solvon.

Do la Eŭro-zono devas fariĝi kiel unu lando, se ĝi volas reteni la Eŭron por ĉiuj siaj membroj.

AFRICAH (عرض الملف الشخصي) 27 ديسمبر، 2011 5:18:58 م

Julieno:
"Ŭ" ! Ŭato ! Ŭoŭ ! (malmute ekas per ĝi)
Eĉ la "Ĥ", kiu laŭ mi estas la plej bela litero el ĉiuj !
kiu estas la malsamo inter uou, kaj ŭoŭ, ŭato au uato? mi opinias ke ne estas necesa la litero ŭ ĉikaze, nek en aliaj...

kaj litero ĥ estas maloftega eĉ anstataŭgita per k preskaŭ ĉiam.

Akcentitaj literoj ne estas belaj nek malbelaj, sed jes estus pli komode se ili ne estus, same ol la hispana akcento, au aliaj aĵoj en aliaj lingvoj, sed surtuto la neregulaj verboj en ciuj lingvoj, sed Eo kaj aliaj planlingvoj.

Ĝis!

Julieno (عرض الملف الشخصي) 27 ديسمبر، 2011 7:19:00 م

AFRICAH:
Julieno:
"Ŭ" ! Ŭato ! Ŭoŭ ! (malmute ekas per ĝi)
Eĉ la "Ĥ", kiu laŭ mi estas la plej bela litero el ĉiuj !
kiu estas la malsamo inter uou, kaj ŭoŭ, ŭato au uato? mi opinias ke ne estas necesa la litero ŭ ĉikaze, nek en aliaj...

kaj litero ĥ estas maloftega eĉ anstataŭgita per k preskaŭ ĉiam.

Akcentitaj literoj ne estas belaj nek malbelaj, sed jes estus pli komode se ili ne estus, same ol la hispana akcento, au aliaj aĵoj en aliaj lingvoj, sed surtuto la neregulaj verboj en ciuj lingvoj, sed Eo kaj aliaj planlingvoj.

Ĝis!
Uzu "k" anstataŭ "ĥ", se tio estas via elekto. Ja mi ja ofte uzas "k" anstataŭ "ĥ".

Kontraŭe, "ŭ" estas tre utila. Vi ne komprenis tion ?

uou estas u-o-u (tri silaboj)
ŭoŭ estas wow (unu silabo)
La diferenco estas ja videbla kiam oni parolas lango.gif
Kaj : "u" kaj "ŭ" ne estas interŝanĝeblaj. Kontraŭe, la du kelkfoje interŝanĝeblas : ŭato = vato.

JUANMA40 (عرض الملف الشخصي) 31 ديسمبر، 2011 12:52:19 م

[quote=Julieno/)
Uzu "k" anstataŭ "ĥ", se tio estas via elekto. Ja mi ja ofte uzas "k" anstataŭ "ĥ".

Kontraŭe, "ŭ" estas tre utila. Vi ne komprenis tion ?

uou estas u-o-u (tri silaboj)
ŭoŭ estas wow (unu silabo)
La diferenco estas ja videbla kiam oni parolas lango.gif
Kaj : "u" kaj "ŭ" ne estas interŝanĝeblaj. Kontraŭe, la du kelkfoje interŝanĝeblas : ŭato = vato./quote]Ŭ ne estas tiom utila. Uou estas tri silaboj kaj ŭoŭ ankaŭ tri, unu silabo unu vokalo, ĉio dependas de la rapideco kun kiu vi volas elparoli ŭoŭ, same se vi nur malfermas la buŝon kaj la okulojn Kiel surprizo pensante wow, kiu tiamaniere, uzante la anglan, kiu ne estas nun necesa ,ĉar ĉi tiu forumo estas esperante, tiam pensante "wow" vi havas ne unu sed nulon silabon! Tiel ni ne bezonas paroli!

Bonan jaron por ĉiuj!

عودة للاعلى