前往目錄

Ĉu vi pensas en esperanto?

貼文者: Hantek, 2011年12月9日

訊息: 17

語言: Esperanto

darkweasel (顯示個人資料) 2011年12月12日上午6:20:49

N-true:
darkweasel:kiuj sciencaj esploroj montras tion? tion mi trovas dubinda ĉar tiam surdmutuloj kaj infanetoj ne povus pensi, manke de lingvo
Kial? Ĉu laŭ vi gestolingvoj ne estas veraj lingvoj? Oni scias ja, ke ili eĉ sonĝas en siaj propraj gestolingvoj.
Mi ne estas spertulo pri tio, sed mi dirus, ke tiam oni pli bone diru, ke ili pensas per bildoj (kiel fakte ankaŭ aliaj). Tamen bona rimarko.

Kelli (顯示個人資料) 2011年12月12日下午12:42:57

Jes, multfoje mi pensas en Esperanto, ĉar dum preskaŭ du jaroj mi parolas tutajn tagojn kun mia amiko per Esperanto, do, kiam mi ne estas kun li, sed pensas pri li,estas en Esperanto, ke mi pensas.

cFlat7 (顯示個人資料) 2011年12月12日下午2:13:46

Mi ĵus sonĝis sonĝon en Esperano:

"Mi estis inter junuloj, kiuj estas rusaj. Iu el ili gestis, ke li volas rabi min, sed mi demandis al li, "Ĉu vi parolas Esperaton." Li respondis jese, kaj klarigis, ke li lernis ĝin en la lernejo (dum ĉiu rango). Poste ni priparolis la meritojn de Esperanto."

Ryuuichi (顯示個人資料) 2011年12月12日下午10:21:13

Mi parolas Esperante eĉ kiam mi piediras gimnazien... okulumo.gif

Klimrme (顯示個人資料) 2011年12月13日上午7:58:19

Mi foje ja pensas en Esperanto.

Matthieu (顯示個人資料) 2011年12月13日下午5:28:58

Mi pensas ĉefe france, sed esperante kiam mi legas/parolas/skribas ĉi-lingve (do ekzemple nun), aŭ kelkfoje sen aparta kialo.

Ryuuichi (顯示個人資料) 2011年12月13日下午7:15:29

Mutusen:Mi pensas ĉefe france, sed esperante kiam mi legas/parolas/skribas ĉi-lingve (do ekzemple nun), aŭ kelkfoje sen aparta kialo.
Tio evidentas. Dum la esperantumado estas necese pripensi esperante. Oni parolis pri aferoj eksteraj al esperantumado...

回到上端