본문으로

Ĉu vi pensas en esperanto?

글쓴이: Hantek, 2011년 12월 9일

글: 17

언어: Esperanto

Hantek (프로필 보기) 2011년 12월 9일 오후 6:21:31

Ĉiuj pensas en iu lingvo, ekzemple mi pensas en la sveda lingvo.

Ĉu vi pensas en esperanto?
Ĉu la voĉo en via kapo parolas esperanton foje?

darkweasel (프로필 보기) 2011년 12월 9일 오후 6:26:00

Hantek:Ĉiuj pensas en iu lingvo
kiuj sciencaj esploroj montras tion? tion mi trovas dubinda ĉar tiam surdmutuloj kaj infanetoj ne povus pensi, manke de lingvo.

cetere mi preskaŭ emas memori ke tia fadeno jam ekzistas ie.

redakto: Ĉu vi pensadas en Esperanto?

mihxil (프로필 보기) 2011년 12월 9일 오후 8:33:34

darkweasel:
Hantek:Ĉiuj pensas en iu lingvo
kiuj sciencaj esploroj montras tion? tion mi trovas dubinda ĉar tiam surdmutuloj kaj infanetoj ne povus pensi, manke de lingvo.
Ja ne estis asertate ke oni nure povas pensi per lingvo. Tiuj kiuj havas lingvon eble ja almenaŭ foje ankaŭ 'praktikas' konversaciadon en sia menso. Do, eble ni povus toleremi kaj akcepti tiun implicon.

Mi cetere eĉ tiam ne certas ĉu tio estas scienco montrita, sed almenaŭ ne sonas tre malverŝajne. Persone mi pensas ke mi foje pensas lingve (kaj tiam foje eĉ en esperanto), sed eble ankaŭ kaj eble eĉ pli ofte ne vere uzas lingvon entute.

Kompreneble eĉ eĉ pli ofte mi tute ne pensas.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 12월 9일 오후 9:13:41

miĥil:Tiuj kiuj havas lingvon eble ja almenaŭ foje ankaŭ 'praktikas' konversaciadon en sia menso. Do, eble ni povus toleremi kaj akcepti tiun implicon.
hm jes, pri tio vi pravas.

por mi tio dependas de la lingvo de la "praktikata" konversacio. ekzemple verkonte kaj verkante tiun ĉi foruman mesaĝon mi evidente pensas en esperanto, se tiel nomi tion.

cFlat7 (프로필 보기) 2011년 12월 10일 오전 1:55:11

Mi ne uzas lingvon (la propra nek alia) por pensi, sed internajn bildojn plej parte. Se mi devus uzi lingvon por pensi, mi estus pensi tro malrapide (kvankam mi povas diri laŭvoĉe sufiĉe rapide).

Desit1 (프로필 보기) 2011년 12월 10일 오전 3:41:58

Hantek:Ĉiuj pensas en iu lingvo, ekzemple mi pensas en la sveda lingvo.

Ĉu vi pensas en esperanto?
Ĉu la voĉo en via kapo parolas esperanton foje?
Mi ofte pensas per bildoj, kiel cFlat7 asertas, sed ne ĉiam, ankaŭ ne ĉiam mi pensas hispane, mia denaska lingvo, kaj ankaŭ fojfoje mi pensas en Esperanto...

Okazas ke kiam mi vere bezonas pensi Esperante mi tiel pensas, (kongresoj, klasoj, renkontiĝoj)...same kiel en alia lingvo, kiel en la nagla aŭ en la hispana...

ratkaptisto (프로필 보기) 2011년 12월 10일 오전 10:49:51

Ĉiufoje dum la tago mi lernis multe da esperanto mi dum la sekvantaj noktoj mi ne nur pensas en esperanto eĉ sonĝas esperante.

RiotNrrd (프로필 보기) 2011년 12월 11일 오전 6:00:29

Kelkfoje mi sonĝis en "Esperanto", sed kiam mi vekiĝis, mi konstatis ke ĝi estis nur sonĝlingvo de sensencaj sonoj, kaj ne la vera lingvo.

Mi neniam sonĝis en vera Esperanto.

Mi iam pensas Esperante, dum mallongaj periodoj. Plejparte por ekzercado.

qwertz (프로필 보기) 2011년 12월 11일 오전 8:41:18

Hantek:
Ĉiuj pensas en iu lingvo, ekzemple mi pensas en la sveda lingvo.
Mi supozas, ke same kiel vi, mi plej konsciiĝas kaj malkonsciiĝas aŭdece. (konsciiĝi = ekkapti al "sciiĝa" sumo de personaj spertoj; malkonsciiĝi = sciiĝi de personaj spertoj). Certe mi ankaŭ konsciigas kaj malkonsciigas bildece. Mi ankaŭ bone rememoras parolantajn vortfrazojn kiel aŭdiobanto (angle: audio loop).

Hantek:
Ĉu vi pensas en esperanto?
Ĉu la voĉo en via kapo parolas esperanton foje?
Nuntempe ne. Sed kun anglan lingvon tion jam okazis al mi (Mi vojaĝis tra Aŭstralio unu jaron). Pri tion, mi jam pensis en fremdlingvon. Sed oni tuttempe parolus/spertus fremdlingvo por aliformigi meme tion personan staton.

DoAve (프로필 보기) 2011년 12월 11일 오전 9:55:31

Mi estas komencanto de Esperanto, do mi elektas "neniam". ridulo.gif

다시 위로